Pasinsemajne en la ĉefurbo de Serbio estis fondita nova Esperanto-societo, kiu estis registrita sub la nomo “Nova Sento”. Aliĝis al la nova klubo novaj esperantistoj kaj kelkaj jam pioniraj eksaj anoj de la iama societo Radomir Klajiĉ [Радомир Клајић], kiu ne sukcesis registriĝi laŭ la novaj leĝoj de la lando.
Nova Sento laboros en oficejo de la lokala komunumo en la adreso, Marŝala Birjuzova 58 [Маршала Бирјузова 58]. La societo jam kunvenis unua foje pasintesemajne. Ili kunvenos ĉiuĵaude ekde la 16:30 ĝis 18-a horo. Dum la unua kunveno la membraro de societo aprobis programon de laboro por 2012.
Inter aliaj planoj, la nova societo planas daŭrigi la eldonado de konata Esperanta revuo 'Beograda Verda Stelo', organizos la VII DESKF (Danuba Esperanta Scienca kaj Kultura Forumo) dum 2013 kaj kolektas monon por aĉeti proprajn aficejon en Beogrado. Al la unua kunveno, en agrabla etoso, ĉeestis 15 membroj.
de la redakcio de Nunonia, laŭ informoj de Dimitrijo Janiĉiĉ [Димитрије Јаничић]Merkredon, je la 29-an de februaro, la usona ŝtatdepartemento deklaris, ke Norda Koreio decidis akcepti halton de la programo por urania riĉiĝo, kontraŭ la ricevado de manĝaĵoj el Usono. La informo estis konfirmita per la ŝtata noticagentejo de Norda Koreio. Tiamaniere la azia lando celas krei pozitivan etoson por estontaj rekontiĝoj kun usonaj kaj ĉinaj diplomatoj.
La nordkoreia registaro jam elsendis permesojn por la eniro de inspektoroj de la Internacia Atomenergia Organizaĵo (IAEO) en la lando. La inspektoroj libere kontrolos la deaktivadon de la reaktoro en Jongbjono, kiel klarigita de la proparolanto de usona ŝtata departemento, Viktoria Nuland [Victoria Nuland].
Ĉinio jam sendas regule milojn da rizo-pakojn al Norda Koreio, kies popolo suferas pro kronika malsato, precipe en la enlandaj regionoj. La programo por urania riĉiĝo estis anoncita unue en novembro 2010. Norda Koreio realigis provojn de nukleaj armiloj en 2006 kaj 2009. Oni kredas, ke la lando posedas sufiĉan plutonion por armi sin per ok atombomboj.