Pasinsemajne en la ĉefurbo de Serbio estis fondita nova Esperanto-societo, kiu estis registrita sub la nomo “Nova Sento”. Aliĝis al la nova klubo novaj esperantistoj kaj kelkaj jam pioniraj eksaj anoj de la iama societo Radomir Klajiĉ [Радомир Клајић], kiu ne sukcesis registriĝi laŭ la novaj leĝoj de la lando.
Nova Sento laboros en oficejo de la lokala komunumo en la adreso, Marŝala Birjuzova 58 [Маршала Бирјузова 58]. La societo jam kunvenis unua foje pasintesemajne. Ili kunvenos ĉiuĵaude ekde la 16:30 ĝis 18-a horo. Dum la unua kunveno la membraro de societo aprobis programon de laboro por 2012.
Inter aliaj planoj, la nova societo planas daŭrigi la eldonado de konata Esperanta revuo 'Beograda Verda Stelo', organizos la VII DESKF (Danuba Esperanta Scienca kaj Kultura Forumo) dum 2013 kaj kolektas monon por aĉeti proprajn aficejon en Beogrado. Al la unua kunveno, en agrabla etoso, ĉeestis 15 membroj.
de la redakcio de Nunonia, laŭ informoj de Dimitrijo Janiĉiĉ [Димитрије Јаничић]
Gratulon al la "Nova Sento" kaj bonan sukceson mi elkore deziras!
Mi kun gxoio ekscis pri malfermo E -asocio en via belaga lando mi deziras la via nobla agado multaj da sukcesoj!. amike via pola samideano czeslaw.