Laŭ informo de la rusia registraro, lundon, je la 2-a de aprilo, aviadilo falis en Siberio. En la aviadilo ĉeestis 43 personoj kaj almenaŭ 31 forpasis pro la terura akcidento. Laŭ ministeria informo, la akcidento okazis okcidente de la rusa regiono kaj 12 personoj estis savitaj. En la unua informo la ministeria proparolanto, Irina Andrianova [Ирина Андрианова], deklaris ke almenaŭ 14 personoj estis savitaj, bedaŭrinde en sekva informo la nombro estis 12.
La mezgranda aviadilo estas de la rusa flugokompanio UTeir [Ютэйр]. Kun du motoroj la aviadilo konstrŭita en Francio, falis tuj post elflugi la flughavenon de la urbo Tjumeno. La falo okazis en neĝa regiono 1.700 kilometrojn for de Moskvo.
"Post la falo, la aviadilo eksplodis. La vunditoj estis transportitaj per helikoptero", informis la rusa noticoagentejo RIA-Novosti [РИА Новости]. Ekde la akcidento ĝis nun la kialoj de la falo ne estas komprenataj. La regiona estro de la ministerio deklaris al loka televidkanalo "ni daŭras sen manieroj por ekspliki ĝin". Li informis, ke la nigra skatolo de la aviadilo jam estas trovita kaj "la kontakto kun la aviadilo ĉesis nur tri minutoj post ĝia elflugo."