Eniru la sistemon Registriĝo
 

Post dudek jaroj da persekutado Birmo elektis nobel-premiiton

1 Comments | Published on Tue 03 Apr, 2012 at 16:16 by

Lundon, je la 2-a de aprilo, en Birmo la komisio pri balotado anoncis, ke NLD (Nacia Ligo por Demokratio), partio kies la ĝenerala sekretario estas Aŭng San Sŭu Kŭi [] konkeris 43 postenojn en la nacia registraro.

Aŭng San Sŭu Kŭi, kiu estras la partio, estis malliberita dum la lastaj dudek jarojn, post preskaŭ ses jaroj sub hejmaresto ŝi estis enkarcerigita en la plej fifama prizono de la lando. La kaŭzoj de la enkarcerigo estis la malpermesita vizito de eksterlandano al ŝia domo dum la hejmaresto. Ŝi estas filino de Aung San, nacia heroo kiu estis mortigita. Ŝi laboris en la sekretariejo de UN kaj estis profesoro en Barato. Je la jaro 1988 ŝi revenis al Birmo kaj partoprenis en la popola "dua sendependiĝo".

La politikistino ricevis la Premion Rafto kaj la premion Saĥarov en 1990, la Nobel-premion pri paco je la jaro 1991. En 1992 ŝi ricevis la  kaj la Internacian Premion Simon Bolivar de la registaro de Venezuelo kaj  la Premion Javaharlal-Nerŭo de la registaro de Barato.

NLD fariĝis nun la ĉefa opozicia partio de la lando. La nesupera parlamento havas 440 membroj, al kiuj anas ekde nun 37 de NLD, kvar en la supera parlamento kaj du aliaj en regionaj ĉambroj. En Ŝano, orienta ŝtato de la lando, NLD ne venkis la balotadon kontraŭ la Demokratia partio de la ŝanaj etnioj, kiu estas apogata de la lokaj etnioj.  La prezidento de Birmo, Tein Sein, deklaris, ke la balotadoj estis ‘travideblaj, liberaj kaj justaj ’ kaj garantiis la registraran akcepton.

La federacia paralamento de Birmo havas ĉirkaŭ 650 deputitoj, do elekto de 44 opozicianoj ne estas grava minaco al la nuntempa estraro, kiu estas lojala al la militistaro. Krom NLD kaj DPŜE, aliaj 15 partioj, inter ili 6 ĵus kreitaj, partoprenis en tiu balotado.

Posted in: Azio kaj Oceanio, Kontinentoj Tagged as: UN, Birmo, Barato

Hungara prezidento demisiis post akuzoj pri plagiato

0 Comments | Published on Tue 03 Apr, 2012 at 07:43 by

Hieraŭ matene, la 2-an de aprilo, post polemika semajno la prezidento de Hungario, Pal Ŝmit [Шмитт, Пал], demisiis. Antaŭ la parlamentanoj, Pal Ŝmit deklaris: “Laŭ nia konstitucio la prezidento devas reprezenti la tutan hungaran nacion; bedaŭrinde mi fariĝis nun sinonimo de disiĝo, pro tio, mi sentas min devigata forlasi mian postenon”.

La ĉefa kaŭzo de lia demisio estas freŝdataj akuzoj pri plagiato, kiujn li ricevis. Verŝajne la plagiato okazis dum lia doktoriĝo en la budapeŝta universitato, kiam li prezentis tezon pri historio de la olimpiaj ludoj. Antaŭ unu semajno la supera de la universitato decidis nuligi lian doktoriĝon, post eksploro pri plagiato. La eksprezidento, dum sesio, deklaris al la parlamentanoj, ke li prezentis "honorindan laboron" kaj neis la rajto de la universitato nuligi lian doktoriĝon.

Januare loka ĵurnalo publikigis pecojn de la disertacio de la prezidento, kies 180 de la 215 paĝoj estas verŝajne traduko de antaŭe publikigitaj tekstoj de bulgara specialisto. Dum pluraj tagoj okazis manifestacioj por postuli la demisiion de la prezidento. Komence Pal Ŝmit rezignis reagi al tiuj plendoj, tamen post daŭra premo li decidis aŭdi tiujn petojn.

Posted in: Eŭropo, Kontinentoj Tagged as: Hungario