Bufordo, la malplej granda municipo de Usono, estos aĉetebla ekde morgaŭ. Tie vivas nuntempe nur unu homo, la urbestro men. Lastan mardon, je la 3-a de aprilo, la entrepreno, kiu administracios la aŭkcion, anoncis la oportunon per la frazo “Ununura oportuno por aĉeti tutan popolon”.
Don Samons, la ununura loĝanto kaj urbestro de Bufordo, aŭkcios la urbon kontraŭ minimume cent mil dolaroj (75 mil eŭrojn). Bufordo estis fondita je la jaro 1866 kaj loĝis tie 2 mil personoj, kiuj laboris precipe en la konstruado de la loka fervojlinio, sed la granda altitudo, je 2,4 mil metroj kaj la distanco por atingi aliajn urbojn influis la sorton de la urbo. La lasta loĝanto, kiu ĝin forlasis estis la filo de la nuna ‘urbestro’. Don Samons ekloĝis tie je la 1980-aj jaroj kaj nun administracias doganstaplon kun pli ol mil ĉiutagaj klientoj.
La estonta posedanto de la urbo aĉetos vendejon, benzinvedejon, poŝtoficejon kun propra poŝtkodo kaj plurajn aliajn servojn. La entrepreno kiu aranĝos la aŭkcion informis, ke la urbo estas kvar hektaro granda, enhavas domon, kvin poŝtskatolojn, parkejon kaj foston por la telefonan reton.
La 4-an de aprilo, merkredon, la hindaj aŭtoriatoj ekuzis atomenergian submarŝipon, la INS Ŝakra (rusa modelo K15 - Nerpa [К-152 Нерпа]), kiu pezas iom pli ol 8,1 mil tunoj. Hindio estas la sesa lando en la mondo, kiu uzas tia submarŝipo. La aliaj landoj, kiuj havas atomenergiajn submarŝipojn estas Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Francio.
La submarŝipo estas administrata de la hinda mararmeo, fabrikita en Rusio kaj laŭ anonco de la hindaj aŭtoritatoj ne kunportos atomenergiajn armilojn. Hindio jam uzis submarŝipon konstruita en rusio, sed forlasis la projekton je la jaro 1991.
La unua submarŝipo konstruita de la hindoj men estos ŝaltita je la venonta jaro. La ministro pri defenso de la lando, deklaris en oficiala ceremonio, kiu okazis en la urbo Viŝkhapatnamo [విశాఖపట్నం], oriente de la lando, ke la akiro de tiu atomenergia aparato ‘forte impulsos’ la nacian mararmeon.
Merkredon, je la 04-a de aprilo, la prezidento de Serbio, Boris Tadiĉ [Борис Тадић] anoncis sian abdikon. Li deklaris, ke la ununura kialo de tiu demisio estas la templimo por partopreni en la venontaj balotadoj. Li haltos sian mandaton kaj tiamaniere, li kongruos la datojn de la prezidentaj balotadoj al de la parlamentaj kaj municipaj, kiuj okazos je la 6-a de majo.
Laŭ la administraciaj reguloj kaj rutinoj, Boris Tadiĉ devos oficiale prezenti sian demision al prezidento de la serbia parlamento, Slavica Dukiĉ Dejanoviĉ [Славица Ђукић Дејановић], kiu laŭleĝe anoncos la balotadon por la nacia prezidenteco.
La prezidento deklaris, ke la konkurado estos malfacila, tamen liaj politikaj bazoj daŭre estos eŭropa integriĝo kaj subteno al serbia nacio, ĉi tiu punkto temas pri la sendependeco de Kosovo anoncita la 17-an de februaro 2008, kiu daŭre estas neagnoskita de Serbio. Tiu sendependiĝo estas akceptita de Usono kaj plejparto de la Eŭropa Unio, spite al la neagnosko de Serbio.
La mandato de la serbia prezidento, kiu daŭras 5 jaroj, devus fini je februaro de 2013, kaj la prezidentaj balotadoj komencos decembron de ĉi tiu jaro. Boris Tadiĉ daŭre kandidatiĝos kiel ano de DP (Demokrata Partio), la ĉefa regstrara koalizio. Lia ĉefa opoziciulo certe estos Tomislav Nikoliĉ [Томислав Николић], la estro de la plej granda opozicia partio, PSP (Partio de Servia Progreso).