Eniru la sistemon Registriĝo
 

La malplej granda vilaĝo en Usono vendiĝas. Ĉu vi volas aĉeti ĝin?

Published on Published on Wed 04 Apr, 2012 at 13:31 at 13:31 by . | 1135 views | Trackback

Bufordo, la malplej granda municipo de Usono, estos aĉetebla ekde morgaŭ. Tie vivas nuntempe nur unu homo, la urbestro men. Lastan mardon, je la 3-a de aprilo, la entrepreno, kiu administracios la aŭkcion, anoncis la oportunon per la frazo “Ununura oportuno por aĉeti tutan popolon”.

Don Samons, la ununura loĝanto kaj urbestro de Bufordo, aŭkcios la urbon kontraŭ minimume cent mil dolaroj (75 mil eŭrojn). Bufordo estis fondita je la jaro 1866 kaj loĝis tie 2 mil personoj, kiuj laboris precipe en la konstruado de la loka fervojlinio, sed la granda altitudo, je 2,4 mil metroj kaj la distanco por atingi aliajn urbojn influis la sorton de la urbo. La lasta loĝanto, kiu ĝin forlasis estis la filo de la nuna ‘urbestro’. Don Samons ekloĝis tie je la 1980-aj jaroj kaj nun administracias doganstaplon kun pli ol mil ĉiutagaj klientoj.

La estonta posedanto de la urbo aĉetos vendejon, benzinvedejon, poŝtoficejon kun propra poŝtkodo kaj plurajn aliajn servojn. La entrepreno kiu aranĝos la aŭkcion informis, ke la urbo estas kvar hektaro granda, enhavas domon, kvin poŝtskatolojn, parkejon kaj foston por la telefonan reton.

Published in Magazeno Tagged as Usono, Bufordo

2 Comments

says: Posted on 2012/4/4 21:05:53

Bufordo situas en la usona stato Wyoming.

says: Posted on 2012/4/10 19:48:52

La aŭkcio okazis pasintĵaŭde, kaj anonima vjetnamulo aĉetis la vilaĝon. La gajnanta oferto estis $900.000. La aŭkcio daŭris dekunu minutojn.