Merkredon, je la 4-a de aprilo, ĉirkaŭ la kvina horo de la mateno, la oleodukto Irako-Turkio incendiĝis. La menciita oleodukto, nomata Kirkuko-Ĝejhano transportas petroleon de la ercejoj en Kirkuko al la haveno de Ĝejhano. Kirkuko estas la kerno de la norda nafta industrio en Irako.
La incendio, kiu ekis post tri eksplodoj, estis estingita frumatene. La gubernia oficejo de Ŝirnako, provinco kie la akcidento okazis, asertis, ke la kaŭzo de la problemo estis sabotaĵo aranĝita de PLK (Partio de laboristoj de Kurdio), la kurda gerilo aganta en la regiono.
La oleodukto Kirkuko-Ĝejhano estas unu el la plej grava en Turkio kaj transportas petroleon el Azerbajĝano. La PLK-aj gerilanoj jam atakis tiun oleodukton, kiu laŭ aserto de la turka entrepreno Botas la oleodukton tiam transportis ĉirkaŭ 383 mil barelojn da petroleo ĉiutage. Je la 10-a de aŭgusto de 2010, PLK minis la oleodukton kaŭzante grandan incendion en la sama regiono, de la provinco Ŝirnako. Tiam la fajro atingis straton kaj mortigis du personojn, kiuj estis tie veturante.
Cicerono dirus : "CUI BONO ?" ( Kiu profitas ? )
du militas, tria profitas ...