La eksplodo de armila stokejo en Brazavilo, la ĉefurbo de Kongo, falĉis almenaŭ 236 homojn. La incendio, kies kaŭzoj ankoraŭ ne estis klarigitaj, okazis dimanĉon, la 4-an de marto kaj estis estingita nur post la alveno de fajrobrigadoj de apudaj landoj.
La aŭtoritatoj daŭrigas la laborojn ĉe la vrakoj celante rehavigi kadavrojn kaj eblajn supervivantojn al iliaj familianoj. La ŝtata televido kanalo montris bildojn de la sceno. "Estis kiel cunamo sen akvo," diris la ministro pri sekureco de Kongo. Laŭ ‘Associated Press’ la eksplodoj komenciĝis post incendio en du municio-deponejoj oriente de Brazavilo.
Almenaŭ 1.500 homoj estis vunditaj dum la incidento. La nombro de mortintoj povus kreski, se ili aldonas al la oficiala statistiko 70 korpojn, kiuj estis alportitaj al milita hospitalo en Brazavilo, laŭ deklaro de loka kuracisto. La atingo de la katastrofo ankoraŭ ne estas plene sciata.