Kin Ŝmitz [Kim Schmitz], ankaŭ konata kiel Punktocom (anglalingve dotcon), fondinto de la retejo Megaupload estas akuzita je malrespekto al kopirajtoj, permesante nelican elŝuton de dosieroj per sia retejo. Tial usona registaro prezentis al Nov-Zelando formalan peton por lia ekstradicio.
En televidkanalo de Nov-Zelando, Kin Ŝmitz diris: "Mi ne estas la reĝo de piratado, mi nur proponis liberan stokadon por uzantoj, kaj tiel estas”. La fondinto de Megaupload estis liberigita post pagi garantiaĵon, malgraŭ protestoj de Usono. Ĝis la decido ĉu li estos juĝota en Usono aŭ en Nov-Zelando, li estos devigata resti en sia bieno en Aŭklando kaj estas samtempe malpermesata uzi Interreton. Planita por aŭgusto, la procedumo pri ekstradicio kutime daŭras ĉirkaŭ tri semajnoj.
Kin Ŝmitz estis arestita en januaro, unu tagon post la fermado de Megaupload, fare de FBE (Federala Buroo pri Esploro - anglalingve FBI). Prokuroroj havas 45 tagojn post lia aresto por prezenti la oficialan peton por ekstradicio. Usono ankaŭ petis ekstradicion de tri aliaj teamanoj de Megaupload, kiuj estis en alta pozicio en la hierarkio de la retejo. Ili estas same akuzitaj je ebligo de nelica elŝuto de kopirajtitaj dosieroj.
Auxklando ne estas la cxefurbo de Nov-Zelando. Gxi estas la plej granda urbo, sed Velingtono estas la cxef-urbo