Nova mankomputilo iPad - La lanĉo
Merkredon, la 7-an de marto, Apple lanĉis la novan version de la konata mankomputilo iPad. La tria generacio de la mankomputilo, daŭre nomata kiel iPad, havas pli altan ekrandifinon kaj konekteblas al Interreto pere de la reto 4G (duoble pli rapida ol la antaŭe uzata 3G ). La usona entrepreno asertis, ke ĉiuj novaj aparatoj estos pretaj por funkcii ankaŭ per 3G, bona novaĵo por tiuj landoj, en kiuj la konektreto 4G ne venos tiel baldaŭ. La disvendado komencos en Usono kaj naŭ aliaj landoj en la venontaj 14 tagoj. Aliaj 26 landoj ricevos ĝin ekde la 23-a de marto.
Konsekvenca malaltigo de la prezoj por iPad 2 kaj iPad 1
En Usono, la prezoj de la novaj iPad estos samaj al de antaŭa versio, iPad2, kiu nun kostas 500 usonaj dolaroj por la 16-gigabajta versio, la 32-gigabajta versio kontraŭ 600 usonaj dolaroj, kaj tiu kun 64 gigabajtoj da kapablo kostos 700 usonajn dolarojn. La aparatoj, kiuj venos kun la ebleco uzi la reton 4G, kostos 630, 730 kaj 830 usonajn dolarojn respektive.
La mankomputilo ekde nun ankaŭ funkcios kiel retkaptilo, permesante aliron al Interreto pere de la aparato mem. Tiel ĝi ebligas krei propran reton por aliaj komputiloj. La estro de Apple, Tim Kuk [Tim Cook], kiu gvidis la prezentadon, deklaris ke "la eblecoj de la nova iPad estas mirindaj, kaj oni ĝuos uzi ĝin per la novaj retoj rapidaj".
Pli peza kaj pli dika tamen
Estetike la nova iPad ne evoluis, sed male - ĝi estas nun pli dika (9,4 milimetrojn) ol iPad2 (8,8 milimetrojn). Alteco kaj larĝeco ne ŝanĝiĝis, sed ĝi estos ankaŭ pli peza - gajnis ĝi en tute 51 gramojn.
Tuŝekrano
La nova ekrano estas nomita ‘Retino’ kaj havas pli altkvalitan bildrezolucion, precize 2048 x 1536, kun 3,1 milionoj da pikseloj, laŭ Apple. La aparato iPad2 havas rezolucion de 1024 x 768, duono en komparo al la nova aparato. La koloroj kaj saturo de bildoj estas nun 40% pli bonaj ol tiuj de iPad2.
Uzu vian voĉon por skribi
La nova versio de la mankomputilo de nun akceptas ankaŭ rektan diktadon de tekstoj kaj komandoj. Anstataŭ skribi ion, oni povas, pere de la programo Siri, simple paroli la komandon por ke la aparato ĝin plenumu. Tiu ĉi opcio aperas en la lingvoj angla (usona, brita kaj aŭstralia), franca, germana kaj de nun ankaŭ en la japana.


Surtablajn komputilojn for, ĉar venis nova erao
"Ni parolas pri mondo, kie la komputilo ne plu estas kerno de la teknologiaj sferoj. La aparatoj uzataj de vi ĉiutage devas esti porteblaj kaj pli facile uzeblaj ol iam antaŭe," diris Tim Kuk, ĉe la fino de la prezentado. La redakcio de Nunonia tutcerte agnoskas tian novan mondon, proponitan de la estro de Apple, tial ke la teamo jam uzas la mankomputilojn de Apple ĉe sia laboro por la E-portalo.
Esperanto ĉeestas, tamen nane
Bedaŭrinde Esperanto nanas ankoraŭ en la novaj operaciumaj sistemoj de mankomputiloj. Estas ege malmultaj programetoj (anglalingve app) por la operaciuma sistemo iOS, de Apple, kaj eĉ por Android, de Google. Se Esperanto brile havas sian lokon jam de kelka tempo ĉe retejoj gravaj, kiel la serĉilo de Google, Facebook k.m.a., en la mondon de mankomputiloj ne venis nova sento (verda). Pro la graveco, kium havos ĉi-specaj aparatoj en la estonto, ege interese estos, ke pli da esperantistoj okupiĝu pri la kreado de programetoj por tiuj operaciumaj sistemoj. Esceptoj jam ekzistas, kaj Nunonia certe diskonigos ilin, kiel eble plej multe kaj laŭde.