La violentaj konfrontoj okazitaj lastan lundon, je la 9-a de aprilo, inter la jemena milito kaj ribeluloj ligitaj al Al-Kaido, pereigis 60 homojn en la suda regiono de la lando, inklude 40 viroj de la ekstremisma movado.
La konfrontoj okazis en la urbo Lodero, en la provinco Abjano, pereigis 14 militistojn kaj 6 tribaj batalantoj, kiuj apogas la militistaron. Laŭ la laboristoj de la loka administracio, pluraj veturiloj kunportis kadavrojn de la militistoj por enterigi ilin. Tiaj konfrontoj reliefigas la kapablon de la ribeluloj invadi la sudan regionon kaj okazas en malbona momento por la registaro, kiam ĝi reordigas sian militon kaj la sekurotrupojn, kontrolitaj de militistoj ligitaj al la eksprezidento, Ali Abdala Sali [علي عبد الله صالح].
La konfrontoj ekis post atakon de la militisto de Ansar al-Ŝario en Abjano ĉirkaŭ 120 kilometrojn de la havenurbo Adeno. La konflikto kun islamanoj de la suda regiono estas ofta problemo, sed ne nura por la nova prezidento de Jemeno, Abd Rabŭo Mansur Al-Hadij [عبد ربه منصور الهادي], kiu komencis sian mandaton en marto kaj promesis kontraŭstari Al-Kaidon. Jam pli ol cent militistoj de la prezidento estis falĉitaj de serio da atakoj.
Lastan jaŭdon okazis murdon, kiu vivivligs la suspektojn de la polico pri ekzisto de seria murdisto en Parizo, ĉefurbo kaj plejloĝata urbo de Francio. La krimo estas tre simila al aliaj 3 okazitaj proksime de Parizo ekde novembro, 2011.
Post la lasta morto la ministro pri enlanda aferoj de Francio, Klaŭdio Geant [Claude Guéant], deklaris dum intervjuo por la franca radiostacio 'rádio Europe 1', ke la aŭtoritatoj diligente eksploras la krimojn, tamen timas, ke tiuj krimoj estu farita de la sama murdisto. Laŭ la polico ĉiuj krimoj estis realigitaj per la sama armilo kaj la murdisto fuĝis per motorciklo.
La lasta viktimo estis vidvino, 47-jaraĝa kaj arĝela deveninta, kiu estis pafmurdita en la suda regino de Parizo. La aliaj viktimoj estis unu laboratoria asististo, 35-jaraĝa, kiu estis mortigita je la 27-a de novembro, kaj lia najbaro, 52-jaraĝa, kiu estis mortigita la 22-an de februaro kaj alia viro, 81-jaraĝa, kiu mortis je la 19-a de marto.
Laŭ informo de la prokuraroro, Maria Suzane Lekeo [Marie-Suzanne Le Queau], ĉi tiuj mortoj okazis inter la 16-a kaj la 18-a horo. La tri lastaj viktimoj estis murditaj per pafilo. Ŝi ankaŭ informis, ke la polico eksploras la rilaton inter la viktimoj.
Jam post la unua murdo, homo sin prezentis al la aŭtoritatoj por konfesi tiun krimon, tamen la aliaj okazis dum li restis mallibera kaj poste li men deklaris sian nekulpecon.
La suspektoj pri ekzisto de aktiva serimurdisto en Francio maltrankvilas la civitanojn nur unu monate poste la atenco, kiu pereigis sep homojn proksime de Tuluzo.
En Ĉinio, kvin homoj estis arestitaj pro komercado de organoj. La denuncoj, kiuj kaŭzis ilian areston rilatas al nekomuna kazo. Lastan vendredon, la ĉinia noticoagentejo de la registaro disvastigis informojn pri 17-jaraĝa junulo, kiu vendis sian renon por aĉeti iPad-on.
La grupo ricevis 220 mil juanojn (ĉirkaŭ 35 mil dolarojn) kontraŭ la organo. La junulo, kiu nun suferas pri renaj problemoj, ricevis 22 mil juanojn kontraŭ la reno. Inter la arestitoj estas la kuracisto, kiu kiururge forrabis la organon. La junulo konatiĝis kun la bando pere de retuma babilado.
La krimon denuncis la patrino de la junulo. Ŝi tuj maltrankviliĝis tiam, kiam la adoleskanto alvenis hejmen portante du multekostajn aparatojn. Ŝi obstini pridemandis sian filon kaj finfine li konfesis, ke vendis sian organon por aĉeti iPad-on kaj iPhone-on.
La paratoj de Apple, ekzemple iPhone kaj iPads, estas tre popularaj en Ĉinio, tamen ĝiaj prezoj estas ege altaj por la lokaj laboristoj. En la lando malabundas donacitajn organojn por la necesaj greftoj. Oficialaj datumoj de la ministerio pri sano informas, ke la homoj, kiuj urĝe necesas grefton, nombras 1 milionon kaj 500 mil, sed nur 10 mil kirurgioj okazas ĉiujare. Pro tio en Ĉinio la ŝakristoj profitas tiun socian problemon por vendi homajn organojn en la nigra merkato. La ezekutitaj kondamnitojn ofte estis uzitaj por solvi tiun problemon, tamen dum la pasinta monato la ĉina registaro promesis forlasi tiun eblon dum la venontaj kvin jaroj.
La sceno estas emociiga: meze de familiaj kaj sociaj turmentantaj problemoj, juna viro banas sian demencan patron per duŝo, kaj meze de la bano li sin klinas sur la maljunulon kaj sentoplene ploras. La tuto daŭras nur kelkajn minutojn sed taŭgas kiel emblemo de la bela irana filmo ‘Disiĝo’, de Asgar Farhadi [اصغر فرهادی], kiu gajnis la Oscar-premion kiel plej bona eksterlanda filmo en 2011.
Mi spektis ĝin kaj eliris la kinejon kun sento de absoluta ravo. Ĝi estas eksterordinara filmo. La rakonto estas atentokapta kaj la arta maniero, kiel la aŭtoro verkis ĝin, montras majstran talenton. Ĝi ne estas simple distraĵo, ĝi intencas mesaĝi ion al la spektanto: kinaĵo kiel perilo de kritiko al konvencioj, al rigida moralo, al la angoroj de moderna vivo.
Unuavide la historio ŝajnas iom banala. Edzino emas migri eksterlanden kun sia filino, sed la edzo ne konsentas pri tio, ĉar li havas demencan patron, kiun li ame prizorgas. La edzino ne rajtas forvojaĝi sen la edzo, laŭ lokaj leĝoj; ili kverelas kaj submetiĝas al decido de juĝisto. Dume, la edzo dungas servistinon por prizorgado al sia patro. Okazas kverelo ankaŭ inter la dunginto kaj la dungitino. Ankaŭ ĉi tiu tuta afero alvenas al juĝisto, kaj pro kreskanta incitiĝo, mensaj streĉiĝoj iom post iom kreskas ĝis danĝero, ke okazos tragedio. Fine, surpriza detalo malfaras nodon, kiu ŝajnis senelira.
La aktoroj estas eksterordinaraj. Neniaj “specialaj kinefektoj” por spektakle impresi la spektanton, tiel oftaj en modernaj produktaĵoj, kiuj pli valorigas surekranajn akrobataĵojn ol profundajn ideojn. La kondukado de la movoj, dum la tuta filmo, ne permesas, ke oni ripozu: ĝi perfekte transdonas la impreson, ke la vivo de tiuj homoj ja ne povas kvietiĝi eĉ momenteton. Bruoj de stratoj, de maŝinoj, de fonaj voĉoj, de aŭtomobiloj konstante sonas kiel kakofonio: la ekstera mondo indiferentas pri individuaj suferoj kaj eĉ foje kruele kontribuas por pligraviĝo de la ĥaoso. La sento pri soleco kaj senhelpeco pezas dum la tuta filmo. Ĉiu homa figuro en la rakonto havas verecajn motivojn por siaj agoj, neniu pravas, neniu malpravas, ĉiuj havas siajn konsiderindajn argumentojn. Ne ekzistas bonuloj, nek malbonuloj, nur homoj, kiuj baraktas kun la malfacileco vivi en reguloplena, ofte kruela socio. Ne estas loko por sentimentalemo, nur por ĉiutaga postvivado kun klopodo ne perdi dignon. Subtila, nepamfletema kritiko al rigidaj sociaj kaj religiaj normoj karambolas kun kortuŝa maniero, kiel homoj klopodas esti sinceraj, rilate siajn kredojn kaj tradiciojn.
Resume, “Disiĝo” estas altnivela filmo, kiu atingas la plej ambician celon de granda arto: ĝi devigas la spektanton pensi pri la jena demando:
“Ili vivas en tia mondo. Kaj mi, en kia mondo mi vivas?”
de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Paŭlo Sergio Viana [Paulo Sergio Viana]