Eniru la sistemon Registriĝo
 

Ĉina junulo vendis sian renon por aĉeti iPad-on

Published on Published on Mon 09 Apr, 2012 at 10:47 at 10:47 by . | 651 views | Trackback

En Ĉinio, kvin homoj estis arestitaj pro komercado de organoj. La denuncoj, kiuj kaŭzis ilian areston rilatas al nekomuna kazo. Lastan vendredon, la ĉinia noticoagentejo de la registaro disvastigis informojn pri 17-jaraĝa junulo, kiu vendis sian renon por aĉeti iPad-on.

La grupo ricevis 220 mil juanojn (ĉirkaŭ 35 mil dolarojn) kontraŭ la organo. La junulo, kiu nun suferas pri renaj problemoj, ricevis 22 mil juanojn kontraŭ la reno. Inter la arestitoj estas la kuracisto, kiu kiururge forrabis la organon. La junulo konatiĝis kun la bando pere de retuma babilado.

La krimon denuncis la patrino de la junulo. Ŝi tuj maltrankviliĝis tiam, kiam la adoleskanto alvenis hejmen portante du multekostajn aparatojn. Ŝi obstini pridemandis sian filon kaj finfine li konfesis, ke vendis sian organon por aĉeti iPad-on kaj iPhone-on.

La paratoj de Apple, ekzemple iPhone kaj iPads, estas tre popularaj en Ĉinio, tamen ĝiaj prezoj estas ege altaj por la lokaj laboristoj. En la lando malabundas donacitajn organojn por la necesaj greftoj. Oficialaj datumoj de la ministerio pri sano informas, ke la homoj, kiuj urĝe necesas grefton, nombras 1 milionon kaj 500 mil, sed nur 10 mil kirurgioj okazas ĉiujare. Pro tio en Ĉinio la ŝakristoj profitas tiun socian problemon por vendi homajn organojn en la nigra merkato. La ezekutitaj kondamnitojn ofte estis uzitaj por solvi tiun problemon, tamen dum la pasinta monato la ĉina registaro promesis forlasi tiun eblon dum la venontaj kvin jaroj.

Published in Noticoj,Mondo Tagged as Ĉinio, iPad, ŝakrado

1 Comments

says: Posted on 2012/4/10 4:26:15

Homo neniel estas vendota, ĉu entute ĉu pece ! Tiu fikomercado de homaj organoj estas laŭ mia vidpunkto nova tipo de hommanĝado...