Eniru la sistemon Registriĝo
 

Grekio okazigos fruajn balotadojn je la venonta monato

0 Comments | Published on Wed 11 Apr, 2012 at 16:16 by

La grekaj aŭtoritatoj okazigos fruajn balotadojn. Tiu balotado estos la unua  ekde la komenco de la ekonomiaj problemoj, komencintaj la finon de la jaro 2009, kiuj mergis Grekion en la nuntempa krizo. La fruaj balotadoj okazos je la 6-a de majo kaj iliajn rezultoj ne estas certaj.

Tutgrekia Socialisma Movado [Πανελλήνιο Σοσιαλιστικό Κίνημα], kaj Nova Demokratio [Νέα Δημοκρατία], la plej grandaj partioj en la provizora registara koalicio, apogas la ĉefministro, Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος], tamen suferas rimarkindan perdon de la popola apogo. Tiu malapogo estas reago al ilia pozicio rilate al la ekonomiaj planoj, kiuj estis proponitaj de la Eŭropa Unio kaj de la Internacia Mona Fonduso (FMI) por helpi Grekion. Kelkaj specialistoj avertas pri la ebleco, ke tiuj partioj ne ricevu sufiĉajn voĉdonojn por elekti novan koalicion.

Ministeria kunveno okazis hodiaŭ, la 11-a de aprilo, por pridiskuti la solvojn por injekti kapitalon en la grekaj bankoj, la plej urĝa kondiĉo por la reviviglo de la landa ekonomio. La kabineto de Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος] informis, ke li petos al la prezidento, Karolos Papoulias [Κάρολος Παπούλιας], la nuligon de la parlamento kaj okazigu balotadon.

Posted in: Noticoj, Mondo Tagged as: krizo, Grekio

STRESO: evitinda kaj evitebla

0 Comments | Published on Wed 11 Apr, 2012 at 04:36 by
Musklaku por aŭskulti la tekston:
.

Oni diras, ke preskaŭ ĉiuj homaj estuloj en la nuntempa mondo suferegas je streso, sed laŭŝajne tre malmultaj el ni scias kiel ĝin efike supervenki.

Do, ĉi-artikole ni intencas dividi kun vi, karaj legantoj kaj aŭskultantoj, kelkajn konsiletojn tiritajn el nia vivosperto, kiuj espereble helpos vin eviti aŭ almenaŭ malpliigi la efikojn de ĉi-tiu moderna nedezirindaĵo.

Dale Carnegie, la aŭtoro de la fama libro “How to stop worrying and start living” (portugale: Como Evitar Preocupações e Começar a Viver) diras, ke “strikte parolante, nenio ajn, eĉ ne la plej grava okazaĵo aŭ la plej serioza malfacilaĵo estas stresiga en la vera senco de la vorto”. Kio ja stresigas estas nia propra erara sinteno aŭ nesaĝa maniero pensi aŭ agi ĉe la tiel nomataj “stresigaj” okazaĵoj aŭ problemoj. Problemoj kaj malfacilaj cirkonstancoj ĉiam ekzistos tie, kien ajn ni iros por ke ilin superante kaj solvante, ni povu evoluadi, plisaĝadi kaj senĉese kreskadi.

Bedaŭrinde, manke de pli konataj solvoj, multaj estas la stresiĝantoj kiuj por seniĝi je sia streso decidas sin turni al alkoholaĵoj, drogaĉoj, tabako, tromanĝado, trosocietumado, troaĉetado aŭ troseksumado, kio anstataŭ solvi la problemon, kutime ĝin plimalbonigas.

Praktikante la konsilojn de Canergie por fariĝi pli kaj pli trankvilaj, ni iom post iom malkovris relative facilan manieron protekti nian propran cerbon kontraŭ streso. Pensante, ke nia cerbo estas kvazaŭ la centra motoro de nia tuta organismo, ni alvenis al la analogia konsidero, ke se la motoro de nia aŭto estus submetita al forta ĉirkaŭpremo, ĝi sendube ĉesus bone funkcii. Same tre kredeble nia cerbo ankaŭ ne povas bone funkcii sub la forta premo de streso.

Iom post iom ni observis, ke ju pli senstresa kaj harmonia la cerbo estas, des pli glate kaj harmonie nia tuta organismo funkcias. Rimarkinte, krome, la grandan sentivecon de niaj manoj, piedoj kaj la ĉirkaŭbuŝa regiono, ni povis konkludi, ke pro la grandega nombro da komplikaj taskoj efektivigataj de la manoj kaj la buŝo, ties senpera interkonektiteco kun la cerbo mem devas esti proporcie aŭ eĉ nesuspektite granda.

Poste, memorinte la malnovan diron kiu tekstas “de l’ koro spegulo estas la okulo” kaj serĉante ian rilaton inter la aparta sereneco de amikino nia, reflektata en la beliga trankvilo de ŝiaj okuloj, krom la evidenta fakto, ke ĝuste la okuloj estas la korpoparto troviĝanta plej proksime de la cerbo mem, ni ne hezitis konkludi, ke ili ja povus ludi gravan rolon en la serenigo de la cerbo.

Aldone al ĉi-tio, ni bone memoris ke ĉe niaj komencaj provoj aktori kaj paroli antaŭ publiko aŭ radie en nia juneco, ni uzis la efikan sed nerimarkeblan truketon kuntiri la piedojn ene de niaj ŝuoj por regi nian kulistimon, kaj tio helpis nin klare vidi la fortan rilaton inter la piedoj kaj streso.

Tiamaniere, ni kompletigis la precizigon de cerbogarda sepopo konsistanta el 7 obeemaj kaj sentivaj korpopartoj: la okuloj (2), la buŝo (la malsupra makzelo kaj la ĉirkaŭbuŝa muskolaro) (1), la manoj (2) kaj la piedoj (2), kiuj kune povas fakte agi kiel sekuriga valvo, por ke streso ne malbonefiku sur nian cerbon.

KION NI FARU PER TIU SEPOPO? Lasante agrablan rideton estiĝi ĉe la lipoj, ni unue malfermu la okulojn kaj iom repremetu la palpebrojn por klare senti la okulglobojn. Parole aŭ pense ni diru al niaj obeemaj okulgloboj: “malstreĉiĝu…, malstreĉiĝu…, sereniĝu…, sereniĝu…” kaj efektive pli kaj pli ni sentu la laŭgradan malstreĉiĝadon kaj novan serenecon.

Poste, ni direktu la centron de nia pensilo al la buŝo. Ni movu la malsupran makzelon kaj la lipojn por senti la streson tie reflektatan. Plurfoje kaj ree, per rapidaj movoj, ni antaŭenigu la lipojn kvazaŭ provante iun kisi kaj ni tuj pasu rapide al la lipa pozicio de larĝa rideto sentante la tie akumuliĝintan streson kaj samtempe “ordonante” al ĝi (al tiu streso) ke ĝi iom post iom forvaporiĝu kaj malaperu.

Nun ni pasu al la manoj. Niaj manoj ankaŭ estas obeemaj korpopartoj kaj movetante ilin por ilin klare senti, ni diru al ili aŭ mense aŭ parole “malstreĉiĝu…”, “maltreĉiĝu…”, mense vidante kiel la tie koncentriĝinta streso eliros tra niaj fingropintoj kaj vanuos, kaj ni samtempe invitu kaj bonvenigu la manan serenecon.

Fine, ni iru al la piedoj. Ili ankaŭ estas ege sentivaj, kaj senstresigante ilin, ni pli kaj pli perceptos, ke la cerbo sekve ankaŭ konsiderinde plisereniĝas.

Rilaksinte ĉiun konsistigan parton de nia cerbogarda sepopo, ni revenu al nia cerbo mem por kompletigi la serenigan ciklon. Tre milde ni direktu nian konscion al punkto je pli-malpli unu centimetro malantaŭ la glabelo kaj ĉi-foje nur per la penso ni “diru” ene de ni la vorton  «sereneco… » kaj rezulte de tio ni sentu kiel ĝia signifo dolĉe, harmonie kaj kvazaŭ magie disvastiĝas tra nia tuta korpo. Poste ni agu same per la vortoj “amo…”, “paco…” “harmonio…” kaj “feliĉo…”.

En la komenco, ni malstreĉu parton post parto, sed akirinte jam sufiĉe da sperto, ni rimarkos ke ni povas rilaksi la tutan sepopon samtempe: ni movu ĉiujn 7 menciitajn korpopartojn sammomente por ilin bone senti, kaj ni ordonu al ili simultane rilaksiĝi. La rezultonta sento estos multe pli plaĉa ol vi nun povas imagi.

Farante persiste ĉi-tiun simplan sed efikegan ekzercon ĉiumatene tuj post la vekiĝo kaj ĉiunokte tuj antaŭ la endormiĝo, kaj kiam ajn vi troviĝos sola en la oficejo, aŭ dum ajna libera momento hejme, aŭ dum vi eble ŝajnigos dormi en la aŭtobuso aŭ la metroo, alvenos la tago kiam evidentiĝos ke via sereneco fariĝis pli kaj pli aŭtentika, mensklariga, agrabla kaj rejuneciga.

Ni komprenu, do, ke la malo de streso estas sereneco, al kio ni aldonu grandan amon al ni mem, al ĉio kaj al ĉiuj, miksitan kun multe da pozitiva pensado, por kompletigi vere plifeliĉigadan kaj pliriĉigadan dumvivan programon.

de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Luis Ĥorĥe Santos Morales [Luis Jorge Santos Morales]

Posted in: Artikoloj kaj Kolumnoj Tagged as: