Patrino de brita knabo, kiu estas nur 3-jaraĝa, malpermesis al sia filo manĝi karotojn. Malpermeso ne estas ĉiam la plej taŭga solvo por eduki infanojn, tamen ĉi-okaze tia reago estas memkomprenebla. Ĉar la infanoj iom post iom fariĝas oranĝkolora!
Laŭ la patrino, ŝia filo Leo Barnet [Leo Barnett] suferas pri stranga malsano kun neordinaraj kondiĉoj, kiuj ŝanĝas lian haŭtkoloron. "Ni kromnomis lin 'Oompa Loompa' pro tio", diris la patrino, citante la nanaj kunrolantoj de holivuda filmo "La Ĉokoladfabriko", kies haŭto estas oranĝkolora. Lia hepato ne povas forigi la pigmenton, do li ne povas manĝi nutraĵojn, kiuj estas bonaj por la sano kaj englutas ĉiutagan dozon de vitamino A, por subteni sian imunan sistemon.
Kuracistoj suspektas, ke Leo estas la ununura persono en la tuta Britio, kiu havas tian problemon. Lia korpo ne bone absorbas karotenon kaj sekrecias ĝin per lia haŭto. La karoteno estas oranĝkolora lipido tre ofta en la Naturo, aparte abunda en kelkaj nutraĵoj vegetaĵaj (ĉefe en kukurboj, papajoj, brasikoj, karotoj kaj aliaj legomoj kaj fruktoj) kaj povas transformiĝi en la organismo al vitamino A.
Laŭ anonco de la Svisa Skiado Federacio la kanada skiisto, Niko Zorisiko [Nick Zoricic] mortis sabaton, la 10-an de marto, pro traŭmato, kiu estis kaŭzita de falo dum lasta parto de la tutmonda konkurso pri klasika skiado en Grindelvaldo, Svislando.
La 29-jaraĝa kanado post salto deviis de la vojo kaj falis ĉe la protektokadro. Li restis senkonscie kuŝita sur la planko dum kelkajn minuton kaj finfine estis transportita per helikoptero al hospitalo. Niko Zorisik kolektis plurajn venkoj dum sia vivo. Li konkeris la duan pozicion en la sudamerika konkurso, okazita en Ĉilio dum la jaro 2011 kaj du venkojn en tutmondaj konkursoj.
"Spite al niaj klopodoj por revivigi lin, Zorisiko mortis je la 12-a horo kaj 35 minutojn pro gravega traŭmato” informis la Svisa Federacio pri Skiado. La konkurso estis haltigita pro la akcidento kaj la dimanĉa skikurado prokrastita.
La distrikta tribunalo de Oslo permesis ĵurnalistan elsendon de la juĝo de la teroristo Anderso Bering Brejvik [Anders Behring Breivik]. La juĝa proceso komencos la 6-an de aprilo 2012.
La nacia norvega televido NRK spektigos la malfermon de la proceso, deklarojn de advokatoj kaj prokuroroj. Tamen, laŭ decido de la juĝistino Elizabeto Venĉe Arnitzeno [Wenche Elizabeth Arntzen], spektantoj ne vidos la deklarojn de la teroristo. La tribunalo kredas, ke la elsendo influos la konduton de la akuzito, ebligante al li reklami siajn radikalajn vidpunktojn. Krome, la parolado de Anderso Brejvik povas kaŭzi mensan problemojn al viktimoj.
Brejviko konfesis esti la kaŭzanto de atakoj, okazitaj je la 22-a de julio 2011, en Oslo kaj en la insulo Uteja. Li detonaciis bombaŭton en konstruaĵo de la registaraj oficejoj de Oslo, tiel mortigante ok homojn kaj post vojaĝis al Uteja, kie falĉis aliajn 69 personojn per pafilo. La malpermeso filmi, sonregistrado kaj foti same aplikiĝos al deklarojn de postvivantojn de la duobla atako.
La prokuroro ne pletis por lia kondamno, sed ja por lian enhospitaligon, laŭ neceso adkvate pruvita de la unua raporto pri lia mensa stato, kiu difinis, ke Brejviko suferas je paranoja skizofrenio kaj estas leĝe ne menrespondeca.
En Dunajsko-Stredo, urbo en samnoma distrikto de Slovakio, ekzistas loka superheroo, nomata de la tieaj civitanoj ‘Batman de Slovakio’. Ne temas pri frenezulo, sed pri 26-jaraĝa junulo, kiu sinvestas kiel la usona superheroo 'Vespertulo' (anglalingve Batman). Tiu junulo, nomata Zoltan Kohari, agas tiamaniere por supervivi kaj helpi siajn najbarojn.
Sen mono en sia bankokonto, Zoltano Kohari vivas sola en forlasita konstruaĵo, kiu ne havas varmigilon, elektran energion aŭ akvon, pro tio li decidis helpi siajn najbarojn kaj kiel kontraŭpago kutime akceptas manĝaĵojn. Li akiris tiun kromnomon pro sia kutimo sin vesti simile al lia plej ŝatata heroo. Kvanvam ke li ne batalis kontraŭ krimuloj lastatempe, la slovaka 'Vespertulo' sin deklaras lojala al justeco kaj preta por helpi la lokan policon.