La distrikta tribunalo de Oslo permesis ĵurnalistan elsendon de la juĝo de la teroristo Anderso Bering Brejvik [Anders Behring Breivik]. La juĝa proceso komencos la 6-an de aprilo 2012.
La nacia norvega televido NRK spektigos la malfermon de la proceso, deklarojn de advokatoj kaj prokuroroj. Tamen, laŭ decido de la juĝistino Elizabeto Venĉe Arnitzeno [Wenche Elizabeth Arntzen], spektantoj ne vidos la deklarojn de la teroristo. La tribunalo kredas, ke la elsendo influos la konduton de la akuzito, ebligante al li reklami siajn radikalajn vidpunktojn. Krome, la parolado de Anderso Brejvik povas kaŭzi mensan problemojn al viktimoj.
Brejviko konfesis esti la kaŭzanto de atakoj, okazitaj je la 22-a de julio 2011, en Oslo kaj en la insulo Uteja. Li detonaciis bombaŭton en konstruaĵo de la registaraj oficejoj de Oslo, tiel mortigante ok homojn kaj post vojaĝis al Uteja, kie falĉis aliajn 69 personojn per pafilo. La malpermeso filmi, sonregistrado kaj foti same aplikiĝos al deklarojn de postvivantojn de la duobla atako.
La prokuroro ne pletis por lia kondamno, sed ja por lian enhospitaligon, laŭ neceso adkvate pruvita de la unua raporto pri lia mensa stato, kiu difinis, ke Brejviko suferas je paranoja skizofrenio kaj estas leĝe ne menrespondeca.
Televide montri nur parton de lia juĝa proceso similas laŭ mia vidpunkto al stalinisma fi-manipulado.
Stalinismaj ankaŭ estas lia rigore izola enkarcerigo kaj publikaj asertoj, ke li suferas pro skizofrenio ĉar li ne pensas kiel la plimulto, kaj pro paranojo ĉar li timas islamigon de sia lando.
Eble li estas frenezulo kaj certe li estas murdisto. Pro tio necesas, ke li mem libere parolu pri la kialoj por justa juĝado. Sed ŝajnas, ke libera parolo timigas la politikistojn.
Kiu mortigas unu homon, tiu estas nomita krimulo, sed kiu mortigas milojn da homoj, tiu estas nomita heroo ...
Fakuloj faris duan psikatrian esploron kontraŭ Anderso Behring Brejvik kaj ĵus konkludis, ke li ne suferis pro psikozo dum sia murdista atenco. Li do estas respondeca pri siaj agoj kaj laŭleĝe juĝebla.