Eniru la sistemon Registriĝo
 

Superheroo en Slovakio bataladas por justeco

Published on Published on Mon 12 Mar, 2012 at 07:44 at 07:44 by . | 329 views | Trackback

En Dunajsko-Stredo, urbo en samnoma distrikto de Slovakio, ekzistas loka superheroo, nomata de la tieaj civitanoj  ‘Batman de Slovakio’. Ne temas pri frenezulo, sed pri 26-jaraĝa junulo, kiu sinvestas kiel la usona superheroo 'Vespertulo' (anglalingve  Batman). Tiu junulo, nomata Zoltan Kohari, agas tiamaniere por supervivi kaj helpi siajn najbarojn.

Sen mono en sia bankokonto, Zoltano Kohari vivas sola en forlasita konstruaĵo, kiu ne havas varmigilon, elektran energion aŭ akvon, pro tio li decidis helpi siajn najbarojn kaj kiel kontraŭpago kutime akceptas manĝaĵojn. Li akiris tiun kromnomon pro sia kutimo sin vesti simile al lia plej ŝatata heroo. Kvanvam ke li ne batalis kontraŭ krimuloj lastatempe, la slovaka 'Vespertulo' sin deklaras lojala al justeco kaj preta por helpi la lokan policon.

Published in Magazeno Tagged as Slovakio

0 Comments