Koreia tribunalo kondamnis du aktivuloj je enprizonigo pro tio, ke ili posedis propagandan materialon de Norda Koreio. La materialo, laŭdanta Nordan Koreion, estas kontraŭleĝa, ĉar kontraŭas sudkoreian nacian sekurecon, laŭ decido de la kortumo. La aktivuloj estis kondamnitaj je ok monatoj en prizono.
La kondaminanta tribunalo estis tiu de la provinco de Busano [Busan], kaj la du aktivuloj estis Do Hanjong [Do Han-Young] kaj Jang Jongŝin [Jang Young-Shim], kiuj posedis dokumentojn, kiujn laŭdas la estroj de la Koreia Demokratia Popola Respubliko, kaj apogas ĝian peton rilate al forigo de usonaj trupoj el la koreia duoninsulo.
La nacia leĝo de la lando malpermesas, ke la sudkoreoj laŭdu sian nordan najbaran landon, aŭ apogu ĝin iamaniere. Grupoj, kiuj agadas por antaŭenirigi homajn rajtojn, inter ili Amnestio Internacia, kritikadas la leĝon, deklarante ke ĝi kontraŭas parolliberecon.