Eniru la sistemon Registriĝo
 

Giganta sandviĉo enhavas 18.000 kaloriojn

1 Comments | Published on Thu 15 Mar, 2012 at 13:25 by

En la suda parto de Londono, la brita ĉefurbo, eksistas restoracio, nomata Burgers at Blacks, kiu kreis la plej grandan sandviĉon en Unuiĝinta Reĝlando. Tiu nekomuna sandviĉo ĝi pezas 7 kilogramojn, kaj ĝiaj grandoj estas fantastaj, 30centimetroj alta kaj enhavas 18.000 kaloriojn pli ol normala kvanto konsuminda de homoj dum unu semajno !
La estro de la restoracionomas ĝin'la Besto' pro ĝia notinda grando. Ĝi inkludas tri funtojn da viando, naŭ tranĉaĵojn de lardo kaj diversajn fromaĝojn. Kune al tiu monstra sandviĉo la ristoracio donas frititajn terpomojn.

Posted in: Magazeno Tagged as:

Ribeluloj kaptis sirian generalon kaj postulas liberigon de arestitoj

0 Comments | Published on Thu 15 Mar, 2012 at 13:20 by

En Kairo, 15-an de marto, armeanoj de kontraŭregistara movado kaptis generalon de la siria armeo por negocii lian vivon. La armeo postulas liberecon de arestitoj de la reĝimo en Dumao, en la ĉirkaŭaĵo de Damasko, kaj minacas ekzekuti lin post 72 horoj okaze de rifuza reago.

Iu ano de libera siria armeo (LSA) asertis, ke daŭre kreskas la nombro de politikaj arestitoj en siriaj malliberejoj kaj asertis, ke la aktivulaj fortoj devas aranĝi ilian liberigon. Hodiaŭ estas la unua datreveno de la protestoj kontraŭ la reĝimo, kiuj okazis en Damasko kaj kaŭzis pli ol 7.500 mortoj, laŭ UN.

"Ni informis al aŭtoritatoj niajn kondiĉojn por lia liberigo: la ĉeso de persekutado kaj aresto de niaj anoj, kaj liberigo de arestitoj en sidejo de aerarmeo-inteligenteco en Duma, kontraŭe al tiuj kondiĉoj, li estos publike ekzekutita" deklaris la armeano. Tiu korpo de inteligenteco estas konsiderita la plej brutala sekureco-institucio en tiu regiono kaj trudilo kontraŭ popularaj protestoj.

Posted in: Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: Sirio, UN, Armeo

Kubaj disidentoj postulas aŭdiencon ĉe papo Benedikto 16-a

0 Comments | Published on Thu 15 Mar, 2012 at 07:29 by

Dek tri kubaj disidentoj enŝlosiĝis en preĝejo en la urbocentra de Havano, ĉefurbo de Kubo, ekde merkredo, la 14-a de marto, por postuli plibonigojn rilate al obeo de la Homaj Rajtoj en la lando.

Ili postulas reagon de la aŭtoritatoj kaj aŭdiencon kun Benedikto la 16-a, papo de la Katolika Eklezio, por prezenti al li siajn postulojn. La pastro de la okupita preĝejo, Roberto Betankuro [Roberto Betancourt], asertis, ke la disidentoj informis siajn postulojn, sed rifuzis informi pliajn detalojn sur la okupacio kaj malpermesas aliron de ĵurnalistoj.

La kuba Katolika Eklezio kritikis tiun pacan okupacion, kaj taksis ĝin "ne respondecuma". Elizardo Sanĉes [Elizardo Sánchez], proparolanto de kuba komisiono pri Homaj Rajtoj infomis, ke la protestantoj en la templo de karitato apartenas al eksterleĝa respublika partio de Kubo. Pluraj aliaj disidentaj organizoj postulas, ke dum la proksima vizito de la sankta pastro al la insulo, li akceptus kunveni kun ili.

Posted in: Ameriko, Kontinentoj Tagged as: Kubo, Papo