Eniru la sistemon Registriĝo
 

Fama Argentina futballudisto ŝuldas milionojn al Italio

Published on Published on Thu 16 Feb, 2012 at 07:19 at 07:19 by . | 282 views | Trackback

Nuntempa trejnisto de la araba teamo Al Wasl, la argentina futballudisto Diego Armando Maradona deklaris senti sin “persekutata de la Italaj aŭtoritatoj”.

Diego Armando Maradono estas eksa ano de la itala futbala teamo Napolo, kaj laboris tie ekde la fino de la 1980-aj jaroj ĝis komence de la 1990-aj jaroj.  Tiutempe li akiris grandan ŝuldon pro enspezimposto, nuntempe tiu ŝuldo nombras jam kvardek milionojn da eŭrojn kaj tri miloj da eurojn ĉiutage aldoniĝas al ĝi. Li kulpas “iun estraranon” de Napolo, ke tiam ne avertis lin ĵustatempe.

“Ĉiam ke mi alvenas al Italio mi ek sintas min kiel krimulo kaj tiu sento estas ege malagrabla. Italio faris min simbolon de forkuranta debitoro”, deklaris s-ro Diego Maradona intervjuite de la itala ĵurnalo Corriere dello Sport.

Published in Noticoj,Magazeno Tagged as Italio, futbalo, teamo

1 Comments

says: Posted on 2012/2/26 17:47:11

S-ro Maradono [Maradona], kiel multaj aliaj futbalistoj kaj eble pro manko de formala edukado, ne ĉiam sukcesas esprimi sin per laŭregula lingvaĵo. Estas notinde, kiel la redaktoro de ĉi tiu notico sukcesis redoni en Esperanto tian "maradoneskan" lingvouzon per la frazo: “Ĉiam ke mi alvenas al Italio mi ek sintas min kiel krimulo kaj tiu sento estas ege malagrabla. Italio faris min simbolon de forkuranta debitoro”, kiun en normala Esperanto oni dirus jene: "ĉiam kiam mi alvenas en Italion, mi eksentas min kiel krimulon, kaj tiu sento estas ege malagrabla. Italio faris min simbolo de forkuranta debitoro".