La ĝenerala asembleo de UN aprobis rezolucion kontraŭ la agresoj okazitaj en Sirio, kaj publike petis ĉeson de la tiea malobservado de homaj rajtoj. La publika akto de UN, apogita de la arabaj landoj, estas provo ĉesigi tiun akran krizon en Sirio.
La rezolucio postulas abdikon de la siria prezidento Baŝar Asad [Bashar al-Assad]. Ĉinio, kiun kune kun Rusio vetois antaŭan rezolucion de la sekurkomitato, deklaris sin preta sendi reprezentanto al Sirio. La ĉina vicministro, Zajo Juno [Zhai Jun], vojaĝis al Damasko, la ĉefurbo siria, por “trovi korektan kaj pacifisman solvon” por la konflikto.
Grupoj por homaj rajtoj kalkulas, ke sep miloj da civiluloj pereis en Sirio ekde la komenco de la popolaj manifestacioj kontraŭ la prezidento Baŝar Asad. Ekzistas ankaŭ raportoj pri arestoj de famaj blogantoj, inter ili la pro-demokratia Razan Gazaŭi [Razan Ghazzawi], kaj Mazen Darviŝ [Mazen Darwish], estro de la landa centro pri amaskomunikado kaj parollibereco.
La vera signifo de tiu siglo U.N. estas "Umo Neutila" !