La 15-an de marto, en Usono, Felikso Baumgartnero [Felix Baumgartner] leviĝis 21.8 kilometrojn por plenumi sian taskon: salti de la stratosfero uzante paraŝuton.
Por atingi tian alton, li uzis heliobalonon kaj specialan kapsulon, kiu estis farita de materialo ekstreme malpeza kaj forta. En la kapsulo estis komputiloj por helpi lin salti en la ĝusta tempo. La paraŝutisto survestis specialan veston, ekipita kun cilindroj da oksigeno kaj farita el materialo, kiu protektas lian korpon de la malvarmo kaj transviolaj radioj - en granda alteco la aero estas maldensa kaj la sunaj radioj estas ege malutilaj.
Post levigi la kapsulon ĝis 21.818 metroj pere de la balono, li saltis. La salto daŭris tri minutoj kaj 33 sekundoj ĝis 2.405 metroj antaŭ malfermo de la paraŝuto kaj sekura reveno de la heroo al la Tero. Dumsalte li rapide falis, ĉirkaŭ 590 kilometroj por horo.
La salto estis fantasta, sed estas nura provo, por pligravan taskon. Li volas salti de 37 kilometroj, post kvar aŭ kvin monatoj. Se sukcese ĉi alteco, Felikso atingos dum kelkaj sekundoj rapido je 1.234 kilometroj por horo, laŭ informo de la inĝenieroj, kiuj prizorgas la projekton.
Ĉu la vorto "FALŜIRMILO" ( laŭ la germana modelo ) ne estus pli "esperante" logika kaj prava, kaj ankaŭ pli facile komprenebla de la neokcidenta esperantistaro ol la termino "PARAŜUTO", kvankam tiu estas legebla en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto ?!
Pri la troa uzado de la dekkvina regulo de Esperanto, vidu la retejon http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj_a.html
Ni havas "klejnan" kaj "maloldan" problemon !
Nepre leginde
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Teatrajxoj/Lingva_Evoluo.html