Eniru la sistemon Registriĝo
 

Brazila deputito akuzas prezidanton de landa futbala je korupto

Published on Published on Wed 22 Feb, 2012 at 23:03 at 23:03 by . | 200 views | Trackback

La brazila deputito Romario Fario [Romário Faria] - fama eksa futbalisto - deklaris, ke la denuncoj pri koruptaj agoj de la prezidanto de Brazila Futbalo Konfederacio,Rikardo Teiĉejro [Ricardo Teixeira], malhelpas la bona funkciado de la  estonta mondpokalo em Brazilo kaj opinias. ke la konfederacia reganto devas forlasi la lokan mondpokalan komitaton.

Laŭ la deputito, la panoramo tute malbonfartas por la mondpokalo. La rilato inter Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj (FIFA) kaj la Brazila Futbalo Konfederacio (BFK) ne bonas. Same okazas inter la prezidanto de BFK, Rikardo Tejĉeiro kaj la prezidanto de FIFA, Jozefo Blater [Joseph Blatter].  “Ĝi estas grava problemo, ne nur por rilato inter Brazilo kaj la Mondopokalo, sed por la tutmonda futbalo” - deklaris li.

La deputito asertis, ke  Rikardo Tejĉeiro devas forlasi la lokan komitaton definitive, por ne malutili al la organizo. Li aldonis, ke la partopreno de Ronaldo Nazario, iama fama futbalisto, aldonis “la deziratan kredindecon” al la komitato kaj, ke la aliaj komitatanoj devus havi similajn kvalitojn.

Published in Ameriko,Kontinentoj Tagged as Brazilo, futbalo, modopokalo, FIFA, BFK

1 Comments

says: Posted on 2012/2/25 6:46:23

Malantaŭ tiu novaĵo ni povas fingromontri aliajn interesojn.

Ĉu ni ne memoras, ke dum la 4-aj Tutamerikaj Ludoj, kiu okazis en Gvadalaharo, tiu sama deputito partoprenis aktive en la elsendoj de la TV Record?

Ĉu ni ne memoras, ke Record entreprenas batalon kontraŭ TV Globo, la nuna plej spektata?

Ĉu ni ne memoras, ke la piedpilkludoj donas grandan spektantaron al brazilaj televidoj?

Ĉu ni ankaŭ ne memoras, ke, sur sia ŝildo, TV Globo tenas nedivideble la eblon elsendi la ludojn. Ke Ricardo Teixeira ne volas faciligi al Record la aliron al la elsendopovo? Ke Record eĉ proponis pagi al CBF (Brazila Futbalo Konfederacio) pli da mono ol pagas Globo? Ke, malgraŭ ĉi tio, CBF daŭre rifuzis? ...ke pro tio Record perdas spektantaron kaj monon..