Lastatempe oni multe parolas pri edukado sen ĉeesto, aŭ ‘distanca edukado’, se uzi konatan terminon. Temas pri funkciado de plurnivelaj kursoj, en plej diversaj edukokampoj, en kiuj lernantoj kaj instruistoj sidas for, rilate spacon kaj/aŭ tempon. La afero ne estas nova, fakte ĝi estas plurjarcenta revo de la homaro, kun la celo atingi pli vastan publikon sen perdo de kvalito. Unuaj provoj komenciĝis en la 18-jarcento; en la komenco de la 20-a jarcento, jam miloj da homoj en Eŭropo studis per korespondado. En la nuna tempo, kiam interreto fariĝis rutina afero, homoj apenaŭ povas koncepti, kiel eblis tion plenumi per ordinaraj leteroj. Tamen, la afero funkciis relative glate.
En Brazilo, ekzemple, ĉiu ne tro juna homo memoras la plurjardekan sukceson de kursoj de ia Brazila Universala Instituto [Instituto Universal Brasileiro], kiu proponis amason da kursoj. Ni memoru krome, ke ‘neĉeesta edukado’ povas uzi radion, televidon, telefonon, filmojn, sonkasedojn, k.s.. Se oni rigardas malantaŭen, oni ricevas la impreson, ke esploristoj dum jarcentoj barakte serĉadis rimedojn por transdoni scion, informojn, instruojn – ĝis oni alvenis al la mirinda tempo de interreto, en la fino de la 20-a jarcento. Junaj homoj hodiaŭ rigardas interreton kiel tute normalan aferon, kaj apenaŭ atentas pri la grandega salto, kiun ĝi signifas por edukado.
Tamen, verŝajne teknologio antaŭeniras pli rapide ol la menso homa, almenaŭ se oni konsideras la homan psikan inertemon. Mi aludas al antaŭjuĝoj, al tradiciemo de homaj konceptoj. Persone mi tuŝis la temon pri ‘distanca edukado’ kun pluraj amikoj kaj konatoj, lastatempe. Ili ĉiuj estas universitatnivelaj profesiuloj – instruistoj, medicinistoj, inĝenieroj, eĉ pedagogoj. Mi konstatis subtilan suspektemon de tiuj homoj. ‘Edukado sen ĉeesto? Hmmm...’ Kaj ili ne proponas solidajn argumentojn, sed klare esprimas per sia mieno timon. Mi komprenas, ke ili timas korupton kaj banaligon de edukado. ‘Oni pagos, oni ricevos diplomojn’ – iuj asertas, pli kuraĝe. ‘Studantoj ne plenumos honeste siajn taskojn, sed mendos de aliuloj siajn proprajn taskojn’ – diras aliaj. ‘Neniu komputila kontakto povas anstataŭi personan ĉeeston de instruisto’ – jen alia, malpli klara kontraŭsinteno. ‘La nivelo de la instruado malaltiĝos ankoraŭ pli en evoluantaj landoj’ – mi aŭdis.
La fakto estas, ke homoj ankoraŭ suspekteme rigardas la sistemon. Miaflanke, mi konjektas, ke malantaŭ tiaj ne tre konkretaj kritikoj staras la antikva homa mensa konservemo. Se temas pri edukado/instruado, plej multaj homoj unuavice pensas pri... instruistoj. Oni ne pensas unue pri lernantoj! Jen la problemo. De multaj jarcentoj, de jarmiloj, eble ekde la unua Platona Universitato, en Helenio, la unua kondiĉo por ke okazu edukado estas la ĉeesto de instruisto. Nur dualoke oni pensas pri lernanto. Temas do pri la atavisma inklino al aŭtoritateco. Potenculo instruas, modestulo silente, pasive ensorbas liajn konojn. Prefere kun sento de adorado al la ĉioscia konotransdonanto – vera idolo! Se la potenculo ne staras kun siaj voĉo, gestoj kaj personeco, tiam ne eblas eduka procedo.
Bedaŭrinde, tio estas simpla antaŭjuĝo. Pluraj geniuloj de pedagogio jam montris tion – Piaget kaj Paulo Freire, inter aliaj. Vera, efika edukprocedo devas centriĝi je la edukato, anstataŭ je la edukanto. Ĝi estas efektiva nur, se la decido edukiĝi naskiĝas en la edukanto. Eĉ plej kompetenta instruisto fiaskas, kiam lia lernanto ne emas lerni. Male, se ĉi tiu lasta ja decidas lerni, tiam eĉ plej malkompetenta instruanto ne baros al li la vojon.
Kion proponas ‘distanca edukado’? Ĝi lasas la decidon al la lernanto. Li mem kondukas sin sur lernovojo. Li elektas sian lernobjekton, li elektas la horojn por studado, li obeas sian propran ritmon de konarikado, li adaptas sian lernadon al sia socia situacio. Eble li sidos antaŭ la komputilo dum malfruaj noktoj, ĉar li devas perlabori la vivon dumtage. Eble li studos dum semajnfino, eble li kune studos kun familiano aŭ amiko, eble sola.
Ĉu tio signifas, ke la instruisto ne estas grava? Tute ne! Li nur ne okupas la altaron; li fariĝas orientanto, helpanto, sentema observanto pri la malfacileco, kiun eventuale montras la edukato. Li taksas lian progreson, respektante lian iradon. Li faciligas al li la vojon. Al la lernanto koncernas la defio montri, ke li akiris la necesajn konojn, al la instruisto, taksi tian elmontron.
Kompreneble, ĉia edukprocedo havas siajn limojn. Ekzistas kampoj, kiuj postulas praktikajn, fizikajn plenumojn. Kirurgo ne povus trejni operaciojn per la komputilo, fizioterapiisto korpkuracadon. Same pri flegarto kaj pri atletlernado. Tiajn, post la teoriaj, bazaj etapoj, oni kompreneble devas plenumi ĉeeste. Sed tio ne malvalidigas distancan edukadon. Fakte, ekzistas kampoj, por kiuj ĝi eĉ ŝajnas avantaĝa, kiel juroscienco, sociologio kaj filozofio. Kaj eĉ por jam spertaj kuracistoj, kiam ili deziras aktualigi siajn medicinajn konojn.
Feliĉe, interreto ne respektas antaŭjuĝojn. La ‘distanca edukado’ firmiĝas tago post tago, malgraŭ ĉia suspektemo. Ni fidu, ke ĝi signifos progreson, demokratigon de konakiro, plivastigon de pli klera publiko. Ĝi staras je atingebleco de malpli riĉaj homoj, de patroj kaj patrinoj, kiuj emis sed ne povis frekventi universitaton. Ni fidu, ke korupto kaj neglektemo ne venkos; venkos la antikva inklino de homoj pli kaj pli lernadi.
de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Paŭlo Sergio Viana [Paulo Sergio Viana]
La artikolo estas ne nur interesa sed ankaux signifoplna por ni,cxiuj .Edukado estas tre grava en nia socio.Cxiuj homoj devas lerni ekde naskigxo gxis morto.Nur lernado sagxigas homojn kaj post lernado oni akiras pli kaj pli multajn sciojn por progresigi nian socion.Elkoran dankon al la verkanto de tiu artikolo
Tiu sistemo preskaŭ "nuligas" la mijaran rilaton personan inter majstro kaj disĉiplo. Sen majstro neniu homo povos malkovri dum sia vivo tion, kio estas pene kaj pacience konstruita kaj transdonita de la pasintaj generacioj eron post ero. Memoru la vortojn de Izaak Njutono : "Mi vidis pli fore ol aliaj, ĉar gigantoj portis min sur siaj ŝultroj".
Krome ĝi konvenas nur al homoj jam bone edukitaj, kiuj havas klaran vidon kaj firman volon pri sia vojo sekvota … la aliaj certe devojiĝos malŝparante rimedojn kaj tempon ne reakireblan. En sia letero pri "la mallongeco de la vivo", la romia filozofo Seneko citas la frazon de la fama kuracisto Hipokrato : "Daŭras la vivo mallonge kaj la majstriĝo longe". Seneko skribas : "La vivo estas donita al ni sufiĉe longa kaj riĉa por plenumi la plej gravajn farojn, se ĝi estas bone mastrumita de la komenco ĝis la fino; male, ekde kiam ĝi estas misuzita pro riĉamo kaj malatentemo, ekde kiam ĝi estas eluzita por neniu altkvalita faro, fatale ni fine sentas ĝian foruzon nekonsciiĝinte pri ĝia foriro. Tiel estas : ni ne suferas pro vivo nature mallonga sed ĉar ni faras ĝin tia, ni estas ne senigitaj sed malŝparemaj."