Povas aŭdiĝi kiel troigo aserti, ke bona memamo aŭ ĉiam plialtiĝanta memestimo estas la plej simila afero al psikologia panaceo, sed laŭ nia propra sperto kaj tiu de sennombraj mondfamaj psikologoj, memamo aŭ la bona kaj aŭtentika amo kiun oni povas kaj devus ĉiam senti al si mem ja estas la plej evidenta ŝlosilo de feliĉo kaj la plej mirinda kuracilo kontraŭ preskaŭ ĉiuj psikologiaj malsanoj.
Jes, ni parolas pri la bona memamo, ne pri la malbona. Amo al si mem estas nur bona se, krome, oni ankaŭ sincere amas ĉiujn aliajn kaj malamas neniun ajn. Se oni orgojlas kaj arogantas tiel, ke oni sentas sin supera al ĉiuj ajn kaj agas disdegne al siaj ĉirkaŭantoj, tion ni nomas malbona aŭ falsa memamo. Aroganteco, fieraĉo, malmodesteco, orgojlo, malhumileco kaj malestimo al aliaj estas ĝuste la plej oftaj maskoj de “falsa memamo”. Ĉi-tio estas tute la malo de alta, konvena kaj saniga memestimo.
Ni ankaŭ ne konfuzu altan memestimon kun memfido, kompetenteco, memkoncepto aŭ memimago. Bedaŭrinde memestimo estas tro ofte miskomprenata eĉ de psikologoj mem. Vera kaj bona amo al si mem estas tre profunda kaj bonefika sento.
Alte memestimi signifas akcepti sin mem tian, kia oni estas; senti al si mem la saman tenerecon, karesemon, atentan zorgon kaj dolĉan admiron sentatajn al siaj plejamatoj; sincere ĝoji pri sia ekzistado; paroli al si mem per dolĉaj kaj respektoplenaj vortoj; ami en la vera senco de la vorto siajn vivon, familion, nomon, aĝon, landon kaj ĉion ligitan al sia propra persono, kaj trakti sin mem kaj ĉiun korpoparton sian danke, milde, delikate, zorge, kaj respekte; deziri al si mem kaj al aliaj ĉion plej bonan.
Homoj kun alta memestimo estas facile rekoneblaj pro siaj afableco, respektemo, kapablo ami ĉiujn kaj ĉion, simpleco, senafekteco, emo kaj preto al bona servado, optimismo, entuziasmo, facila adaptiĝeblo al ĉio, ĝoja sinteno, trankvila mieno kaj facila ridetemo. Aŭtentika feliĉo kaj la kapabloj ami kaj ricevi amon estas nepre ligitaj al bona memestimo. Tion, kion oni sentas al si mem, oni reflekte projekcias al siaj ĉirkaŭaĵo kaj ĉirkaŭantoj. Alta memestimo plibeligas la vivon, kaj male, memmalamo ĉion ege malbeligas.
Bone informitaj psikologoj, socialaj asistantoj kaj edukistoj scias, ke preskaŭ ĉiuj formoj de malfeliĉo, agresemo, deliktado, geedzaj konfliktoj kaj mabonkonduto ŝuldiĝas antaŭ ĉio al malalta memestimo aŭ memmalamo.
La granda plejmulto el ni emas pensi, ke nia memestimo estas sufiĉe alta kaj bona, sed fakte ni malamegas nin mem multe pli ol ni suspektas, tute senkonscie. La fama kanada psikologo Jack H. MacQuaig iam asertis, ke se ekzistus mezurilo de memestimo kun skalo de nulo ĝis dek gradoj, ni povus konstati, ke preskaŭ neniu en la mondo superas la trian gradon. Nur ĉar ni ĉiam estis kaj estas ĉirkaŭataj de neŭrasteniuloj, malfeliĉuloj kaj malbonkondutantoj, la homaro alkutimiĝis pensi, ke malamo, malfeliĉo kaj malbonkoduto estas aferoj tute normalaj, sed la vere feliĉiga novaĵo estas ke tio ja estas ŝanĝebla kaj korektebla, almenaŭ ĉe ni mem.
Memmalamo estas subkonscia fenomeno, kiu povas esti rimarkata nur ĉe la personaj agoj: malŝato de nia persona bildo (kaj en speguloj kaj en fotoj), ofta emo koleri, ĉiama malkontento pri preskaŭ ĉio, pesimismo, facila ofendiĝemo, daŭra grumblemo, ofta plendado, kutima protestemo, riproĉemo, kverelemo, violentemo, enviemo, malemo pardoni, malamo al preskaŭ ĉiuj kaj ĉio, timemo, malĝoja sinteno, nekredemo pri la ekzisto de amo, akra sento de soleco; pensi, ke ĉiuj nin malŝatas aŭ malamas; mematakoj (fumado, drinkado, sinnarkotado, tromanĝado, meminsultado eĉ pro sensignifaj eraretoj, paroli malbone pri si mem, ktp). Ekster ĉia dubo, la plej malbona manifestiĝo de memmalamo estas la ago aŭ eĉ la nura intenco mortigi sin mem. Tiuj kiuj fakte sin amas benas ĉiun sekundon de siaj vivoj.
Bedaŭrinde la homa memestimo ricevas siajn unuajn malaltigajn batojn jam en la infaneco. Se patrino iel sentigas sian filineton malbela, la sendefenda knabino tion akceptos kiel fakton, nur ĉar panjo tion diris aŭ sugestis. Se la patro traktas sian fileton kiel stultulon, tia la sendefenda knabeto ekvidos sin mem ĉar li pensas, ke paĉjo ĉion scias.
Tiele, la sentoj de malfeliĉiga memmalamo estos por ĉiam seninterrompe kaj nerimarkate transdonataj de unu generacio al alia.
Do, estas ni, kiuj tion nun komprenas, kiuj devas, por nia propra bono kaj tiu de niaj infanoj kaj pranepoj, ion fari por interrompi tiun nedezirindan ĉenon, komencante per la plialtigado de nia propra memestimo.
Kiel ni komencu ĉion ŝanĝi kaj plibonigi? Necesas aparte granda kuraĝo por povi fakte ajnakoste eviti montri eĉ la plej etajn signojn de malalta memestimo, anstataŭigante ilin per la agmanieroj de memamantoj, laŭ la metodo de aktoro prepariĝanta por la ludado de nova rolo, sed valoregas la penon.
Do, ekde nun ni komencu agi kvazaŭ nia memestimo estus pli kaj pli alta, evitante agi kiel memmalamantoj, kaj ĉio fakte ŝanĝiĝados iom post iom: ni ĉesu tuj nin mistrakti kaj insulti. Ni forigu pesimismon kaj mematakojn el niaj vivoj. Ni ne plu plendadu, ni ne plu fumadu, ni ĉesu drinkadi kaj nin drogaĉadi, ni ne plu ofendu, enviu, malamu, riproĉu… ktp.
Krome, por ke feliĉo povu konkretiĝi ĉe ni, ni komprenu ankaŭ, ke ekzistas feliĉigaj pensoj kaj malfeliĉigaj pensoj, do ni nur enlasu la feliĉigajn en nian kapon. Se vi pensas, ke viaj pensoj eniras en vian menson tute neregeble kvazaŭ liberaj muŝoj enflugantaj kaj elflugantaj tra malfermita fenestro, imitu la matematikiston, kiu sukcesis regi siajn suferigajn pensojn, manipulante ilin ankaŭ per papero kaj krajono kvazaŭ solvante matematikan problemon. Li surpaperigis siajn donitaĵojn kaj surpapere kaj tute sensufere alvenis al bonaj konkludoj kaj decidoj.
Ekparolu al vi mem kiel eble plej ame kaj diru: De post hodiaŭ, mi benos mian vivon kaj senlime amos mian realaĵon. De nun mi estos centoble pli komprenema kaj pardonema al mi mem pro miaj propraj homaj eraroj. Ekde hodiaŭ per belaj pensoj, vortoj, sentoj, kaj agoj, mi pliagrabligos miajn tagojn kaj tiujn de miaj familianoj, amikoj kaj…preterpasantoj.
Per miaj propraj sinteno kaj ekzemplo, de nun, mi instruos al aliaj, ke feliĉo komenciĝas ĉe feliĉigaj pensoj kaj amikeco estiĝas ĉe amika rideto. De post ĉi-tiu momento, ni ĉiutage feliĉe agu kaj dividu nian feliĉon kun niaj kunestantoj.
De mateno ĝis vespero, ni multfoje ripetadu en nia eno jenan aserton: Mi multe amas min mem tian, kia mi estas nun, kaj ankaŭ senescepte mi amas ĉiujn miajn ĉirkaŭantojn.
Iom post iom, ni rimarkos, ke nia sano pliboniĝas, ke amo fariĝas realaĵo, ke la mondo estas fakte multe pli bela ol ĝi ĉiam aspektis, ke la aliaj homoj kaj ni mem, kvazaŭ magie pliboniĝas, plilertiĝas kaj plibeliĝas, ke manĝaĵoj subite plibongustiĝas, malbonodoroj malaperas kaj ĉio mistere pliagrabliĝas. Ni malkovros tiam, ke ni ne vidas la mondon tian, kia ĝi estas, sed tian, kiaj ni estas.
Kaj fine ni ankaŭ konvinkiĝos ke homo kun alta memestimo estas feliĉa, feliĉiga, aminda, amiva, kaj amativa.
de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Luis Ĥorĥe Santos Morales [Luis Jorge Santos Morales]
Richenhava kaj modele elparolata artikolo. Gratulon!