Eniru la sistemon Registriĝo
 

Palestinaj infanoj lernas kapoejron en Jerusalemo

Published on Published on Thu 22 Mar, 2012 at 15:37 at 15:37 by . | 496 views | Trackback

Kunlabore al UN, neregistrara organizaĵo instruas kapoeiron al infanoj en la okupitaj terirorioj. Sub granda tendo, en Orienta Jerusalemo, ĉirkaŭ dudek adoleskuloj kaj infanoj dancas akompane de tambura muziko. Ili lernas kapoejron, brazilan luktoarton, kiu miksas dancon, akrobacion kaj lukton. Tiu luktoarto estas grava simbolo de la brazila kulturo kaj nun konkeras praktikantojn en Cisjordanio. Laŭ la estro de tiu neregistrara organizaĵo kapoejro helpas la infanoj traspasi tiajn malfacilajn spertojn de la okupacio.

"Pro ĝia luktoarta naturo, kapoejro postulas disciplinon por sukcesa kunlaborado. Mi kredas, ke tiu kvalito forte tuŝas la infanojn", diris Ĵorge Goja [Jorge Goia], la brazila instruisto kaj respondeculo de la kurso". Kapoejro povas esti grava ilo por disvolvigi la memfidon de infanoj. Ĝi estas tradicie instruita al grupoj kaj instigas la infanojn kanti kaj danci, tiamaniere, ke ili sentas sin veraj anoj de la grupo", asertis lin.

La NRO 'Ni volas kapoeiron' instruas infanojn kaj junulojn ekde lastjaran mardon en rifuĝejoj en Cisjordanio. Ĉirkaŭ okcent personoj jam partoprenis en tiu projekto. Nuntempe la kursoj okazas en rifuĝejoj en Ŝiafato [شعفاط], Jalazono [الجلزون] kaj Ramalaho [رام الله].

Supereco

Laŭ informo de la respondeculo de UNHPR (agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por helpo al palestinaj rifuĝintoj en mezorientro), la infanoj ege bone reagas al tiuj lecionoj. Oferti tiajn kursojn al infanoj, kiuj loĝas en rifuĝejoj, kreas por ili oportunon superi la ĉiutagajn malfacilaĵojn.

Krom tio, laŭ deklaro de Ĵorge Goja "En Brazilo kapoejro historie funkciis kiel helpilo por ke la perfortitaj komununoj povus rezisti  kaj kontraŭstari siajn perfortintoj, tiu kvalito faras ĝin adkvatan por rilato kun la premitaj palestinoj en Israelo".

Kapoejro

Kapoejro [portugale capoeira] estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko kaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko.

La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la Brazilo. Verŝajne kapoejro ekhavis sian nomon pro tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.

Published in Sportoj Tagged as UN, Brazilo, Ŝiafato, Jalazono, Ramalaho, Palestino

2 Comments

says: Posted on 2012/4/4 3:56:33

Bonan posttagmezon!

Mi normale ne legas artikolojn pri sporto, sed mi estas TIEL scivolema: kio estas la ĝusta formo en Esperanto? Ĉu kapoejro aŭ kapoeiro?

Salutas

Emily Barlaston (Fraŭlino)

Redakcio says: Posted on 2012/4/5 15:54:03

Estimata Emily Barlaston,

La eksa akademiano Flavio Rebelo kaj la kapoejristo Tone (la kantisto) tradukis plurajn vortojn pri Kapoejro en Esperanto, kaj laŭ la prononco la ĝusta vorto devas esti Kapoejro.

Jen video de Tone pri Berimbao - http://www.youtube.com/watch?v=1vDmdcq7aqI