Eniru la sistemon Registriĝo
 

Nova tertremo skuas Japanion kaj maltrankviligas la civitanojn

4 Comments | Published on Tue 27 Mar, 2012 at 08:59 by

Lastan mardon, je la 27-a de marto, tertremo skuis Japanion. La tertremo atingis 6,3 laŭ la momant-magnituda skalo. Laŭ geologia servo la tertremo komenciĝis je 6,2 nordoriente de la ĉefa insulo de Honŝuo. JDK, la japana dissenda korporacio [日本放送協会] kaj la usona geologia agentejo, kiu ĉefe prizorgas geologiajn esplorojn kaj monitoras la tutan mondon, informis, ke oni ne anoncis tsunamoaverton.

La 14-an de marto, du aliaj tertremoj kauzsis maltrankviliĝon inter la japanoj, nur kelkaj tagoj post la omaĝo de la imperiestro Akihito al la viktimoj de la cunamo. La cunamo okazita en marto de 2011 atingis ĉirkaŭ 20 mil viktmojn. Nur tri horoj post la tertremo de 6,8 gradoj - laŭ Riĉter-skalo - kiu atingis la nordan regionon de la lando, alia tertremo je 6,1 gradoj atingis la centran regionon de la insularo. Sekve kaj kaŭze de la tertremo okazis cunamon kaj pereigis milojn da homoj. La samtempaj katastrofoj kaŭzis eksplodojn ĉe atomenergia uzino Fukuŝimo Daiĉi (福島第一原子力発電所).

Ekonomia krizo daŭre atingas francajn laboristojn

1 Comments | Published on Tue 27 Mar, 2012 at 07:49 by

Lundon, je la 26-a de mardo, Nikolao Sarkozi [Nicolas Sarkozy], prezidento de Francio, deklaris, ke la nombro de laboristoj nuntempe ne dungitaj, daŭre kreskas. Jam estas la 10-a monato de tiu krizo. La ministerio pri laboro informis, ke la nombro de personoj, kiun serĉas laboron dum februaro atingis 0,3%, aŭ 8.400 homoj pli ol la januara nombro. Entute la labora krizo atingas 2.930.800 francojn.

La prezidento anoncis la statistikojn per radio kaj aldonis al ĝi sian kontenton. Laŭ Nikolao Sarkozio, tiu nombro elmontras panoraman plibonigon, ĉar la nombro ne plu rapide kreskas. Tia perspektivo baziĝas en pasintaj datumo. En januaro tiu statistiko indikis 0,5% pli ol decembro 2011. “Tiu ekonomia reviviglo estas perceptinda indiko de nia trapaso al financa krizo en Grekio, kiu kaŭzis fidan krizon, kaj sekve ekonomian krizon” diris la franca prezidento.

La statistikoj ankaŭ reliefigas, ke la laboristoj plej forte tuŝitaj de tiu krizo estas 50-jaraĝaj: 1,3% pli ol la januara nombro, samtempe la nombro de junuloj ne kreskis. Dum la lastaj 12 monatoj la nombro de laboristoj pli maljunaj atingis 14,6% aŭ 111.200 francoj. Laŭ esploro de FIPO - franca instituto pri esplorado de popola opinio (france IFOP), 73% de la francoj taksas tiun problemon ege grava, 26% kiel grava kaj nur 1% deklaris ĝin ne urĝa.

Posted in: Ekonomio Tagged as: krizo, Grekio, Francio