Eniru la sistemon Registriĝo
 

Ekonomia krizo daŭre atingas francajn laboristojn

Published on Published on Tue 27 Mar, 2012 at 07:49 at 07:49 by . | 489 views | Trackback

Lundon, je la 26-a de mardo, Nikolao Sarkozi [Nicolas Sarkozy], prezidento de Francio, deklaris, ke la nombro de laboristoj nuntempe ne dungitaj, daŭre kreskas. Jam estas la 10-a monato de tiu krizo. La ministerio pri laboro informis, ke la nombro de personoj, kiun serĉas laboron dum februaro atingis 0,3%, aŭ 8.400 homoj pli ol la januara nombro. Entute la labora krizo atingas 2.930.800 francojn.

La prezidento anoncis la statistikojn per radio kaj aldonis al ĝi sian kontenton. Laŭ Nikolao Sarkozio, tiu nombro elmontras panoraman plibonigon, ĉar la nombro ne plu rapide kreskas. Tia perspektivo baziĝas en pasintaj datumo. En januaro tiu statistiko indikis 0,5% pli ol decembro 2011. “Tiu ekonomia reviviglo estas perceptinda indiko de nia trapaso al financa krizo en Grekio, kiu kaŭzis fidan krizon, kaj sekve ekonomian krizon” diris la franca prezidento.

La statistikoj ankaŭ reliefigas, ke la laboristoj plej forte tuŝitaj de tiu krizo estas 50-jaraĝaj: 1,3% pli ol la januara nombro, samtempe la nombro de junuloj ne kreskis. Dum la lastaj 12 monatoj la nombro de laboristoj pli maljunaj atingis 14,6% aŭ 111.200 francoj. Laŭ esploro de FIPO - franca instituto pri esplorado de popola opinio (france IFOP), 73% de la francoj taksas tiun problemon ege grava, 26% kiel grava kaj nur 1% deklaris ĝin ne urĝa.

Published in Ekonomio Tagged as krizo, Grekio, Francio

1 Comments

says: Posted on 2012/4/4 7:00:11

Laŭ opiniesploro de la intituto GALLUP INTERNATIONAL, la francoj estis la plej pesimistaj el 53 landoj pri la ekonomiaj perspektivoj en 2011. Kaj la ekonomia nekapablo de la franca regantaro ege maltrankviligas ilin.

Senlaboreco trafas multe pli da homoj en Hispanio kaj Grekio ol en Francio...