Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts in ‘Artikoloj kaj Kolumnoj’ Category

Disiĝo – kina majstroverko

0 Comments | Published on Mon 09 Apr, 2012 at 07:19 by
Musklaku por aŭskulti la tekston:
.

La sceno estas emociiga: meze de familiaj kaj sociaj turmentantaj problemoj, juna viro banas sian demencan patron per duŝo, kaj meze de la bano li sin klinas sur la maljunulon kaj sentoplene ploras. La tuto daŭras nur kelkajn minutojn sed taŭgas kiel emblemo de la bela irana filmo ‘Disiĝo’, de Asgar Farhadi [اصغر فرهادی], kiu gajnis la Oscar-premion kiel plej bona eksterlanda filmo en 2011.

Mi spektis ĝin kaj eliris la kinejon kun sento de absoluta ravo. Ĝi estas eksterordinara filmo. La rakonto estas atentokapta kaj la arta maniero, kiel la aŭtoro verkis ĝin, montras majstran talenton. Ĝi ne estas simple distraĵo, ĝi intencas mesaĝi ion al la spektanto: kinaĵo kiel perilo de kritiko al konvencioj, al rigida moralo, al la angoroj de moderna vivo.

Unuavide la historio ŝajnas iom banala. Edzino emas migri eksterlanden kun sia filino, sed la edzo ne konsentas pri tio, ĉar li havas demencan patron, kiun li ame prizorgas. La edzino ne rajtas forvojaĝi sen la edzo, laŭ lokaj leĝoj; ili kverelas kaj submetiĝas al decido de juĝisto. Dume, la edzo dungas servistinon por prizorgado al sia patro. Okazas kverelo ankaŭ inter la dunginto kaj la dungitino. Ankaŭ ĉi tiu tuta afero alvenas al juĝisto, kaj pro kreskanta incitiĝo, mensaj streĉiĝoj iom post iom kreskas ĝis danĝero, ke okazos tragedio. Fine, surpriza detalo malfaras nodon, kiu ŝajnis senelira.

La aktoroj estas eksterordinaraj.  Neniaj “specialaj kinefektoj” por spektakle impresi la spektanton, tiel oftaj en modernaj produktaĵoj, kiuj pli valorigas surekranajn akrobataĵojn ol profundajn ideojn. La kondukado de la movoj, dum la tuta filmo, ne permesas, ke oni ripozu: ĝi perfekte transdonas la impreson, ke la vivo de tiuj homoj ja ne povas kvietiĝi eĉ momenteton. Bruoj de stratoj, de maŝinoj, de fonaj voĉoj, de aŭtomobiloj konstante sonas kiel kakofonio: la ekstera mondo indiferentas pri individuaj suferoj kaj eĉ foje kruele kontribuas por pligraviĝo de la ĥaoso. La sento pri soleco kaj senhelpeco pezas dum la tuta filmo. Ĉiu homa figuro en la rakonto havas verecajn  motivojn por siaj agoj, neniu pravas, neniu malpravas, ĉiuj havas siajn konsiderindajn argumentojn. Ne ekzistas bonuloj, nek malbonuloj, nur homoj, kiuj baraktas kun la malfacileco vivi en reguloplena, ofte kruela socio. Ne estas loko por sentimentalemo, nur por ĉiutaga postvivado kun klopodo ne perdi dignon. Subtila, nepamfletema kritiko al rigidaj sociaj kaj religiaj normoj karambolas kun kortuŝa maniero, kiel homoj klopodas  esti sinceraj, rilate siajn kredojn kaj tradiciojn.

Resume, “Disiĝo” estas altnivela filmo, kiu atingas la plej ambician celon de granda arto: ĝi devigas la spektanton pensi pri la jena demando:

“Ili vivas en tia mondo. Kaj mi, en kia mondo mi vivas?”

de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Paŭlo Sergio Viana [Paulo Sergio Viana]

Posted in: Artikoloj kaj Kolumnoj Tagged as: Kino

Kiu minacas kiun? Ĉu la Okcidento islamanojn? Ĉu islamanoj la mondon?

3 Comments | Published on Thu 22 Mar, 2012 at 07:37 by

La plej belan gazetan titolon, kiun mi legis okaze de la “araba printempo” estis en tunizia gazeto en la reto, kies nomon mi ne memoras, kiu tekstis pli mapli: “Ni devas kompreni, kion ili volas”. En tiu kunteskto “ni” estas la araboj kaj “ili” estas la okcidentanoj.

La artikolo klarigis, ke komence de la pasinta jarcento la okcidentanoj volis, ke la araboj liberiĝu el la turkoj. Ili estis kontentaj pri ĉi tiu neesperata helpo, kaj nur poste komprenis, ke ili devis liberiĝi el la turkoj, por ke la okcidentanoj mem regu ilin. Dum la du mondmilitoj la okcidentanoj regis ĉie en la araba mondo, kiu esence estis dividita inter francoj kaj angloj. Post la dua mondmilito venis la fino de koloniismo kaj per foje tre malfacilaj militoj (Alĝerio) oni povis vere liberiĝi nur ke la novaj registaroj, ofte starigitaj de la armeoj, prefere devis kunlabori kun la eksaj koloniaj landoj.

Poste ĝenerale la Okcidento (esence temas pri francoj, angloj kaj usonanoj) dum jardekoj subtenis plurmaniere la lokajn diktatorojn  (Mubarak kaj la aliajn). Poste transnokte, de vespero al mateno, ili decidis, ke ili subtenas la popolojn, kiuj manifestacias kontraŭ la diktatoroj. Nun, kiun ili subtenos poste? Esence de tio, diras la araba ĵurnalisto,  dependos la fakto, ĉu la okcidentaj televidoj parolos pri ni kiel defendantoj de la homaj rajtoj aŭ kiel danĝeraj islamanoj.

Se tiu rakonto estas ĝusta, kaj ĝi estas ĝusta, ni faru al ni kelkajn demandojn:
1 – Kiu okupis la landojn de aliaj: ĉu islamanoj okupis Usonon kaj Eŭropo aŭ ĉu arabaj landoj estis okupitaj?
2 – Kiu provas enkonduki siajn varojn kaj sian civilizon al la mondo: ĉu Tunizio aŭ Usono?

La respondoj al tiuj demandoj ne estas malfacilaj. Estas vero ke ekzistas pluraj malriĉaj islamanoj, kiuj elmigras al Eŭropo kaj Usono, sed prezenti ilin, kiel potencajn invadantojn, kiuj volas ŝanĝi la landojn al kiuj ili elmigris, estas nur truko de la dekstraj partioj por grandigi la rasan malamon inter la loka malriĉa loĝantaro kaj la islamanoj.  Laŭdifine, se oni estas devigata elmigri al alia lando kaj tie fari la plej malagrablajn laborojn kaj esti daŭre en pozicio de malsupereco, oni ne estas invadanto kun espero ŝanĝi la nunan loĝlando.

Sed niaj dekstraj okcidentanoj volas ion plian. Ili volas forviŝi la enmigrintojn el la mapo. Ili volas ĝui ties servojn [oni daŭre bezonas laborantojn por la laboroj, kiujn neniu volas fari], sed samtempe oni ne volas vidi ilin. Oni volas, ke ili rezignu pri si mem, alprenu tuj la okcidentajn valorojn, vestu sin kiel ni vestas nin, lasu siajn sovaĝajn kutimojn, kaj malaperu en la socio. Ofte por islamanoj tio estas malfacila pro la koloro de la haŭto, sed ne estas tiu la ĉefa problemo. La ĉefa problemo estas, ke neniu volonte mortigas sin mem, malaperas kaj renaskiĝas kiel nova homo. La turkoj en Germanujo*, ekzemple, eĉ se ili volus, ili ne povus tuj iĝi germanoj. Tio okazas tre laŭgrade. Ili estas jam malsimilaj rilate al la turkoj en Turkujo*, sed la germaniĝo postulos generaciojn. Kaj prefere ĝi okazos se oni ne postulos ĝin. En tiu situacio, kiu estas la atakanto kaj kiu defendas sin? La vero estas, ke pro la eŭropa kaj usona islam-malamo (islamofobio en eŭropaj lingvoj) la islamaj komunumoj en Eŭropo kaj en Usono (malriĉaj laboristoj – mi rediru tion) ne sukcesas vivi sentime.

Sed kio pri la islamaj teruristoj? Ĉu vi volas nei ke ili ekzistas kaj mortigas senkulpajn homojn?  Tion certe diros al mi okcidenta leganto. Ne, mi ne volas nei tion, sed mi volas nur diri, ke la islamaj teruristoj estas malgranda grupeto, kiu provas reagi. La veraj teruristoj sidas en la registaro de Usono, de Britujo* kaj de Francujo, kaj el siaj sekuraj oficejoj ili ordonas, ke jen oni ataku per aviadiloj Irakon kaj mortigu civitanojn sendistinge je milionoj, ke oni ataku Afganujon* kaj faru la samon, ke oni sendu militŝipojn regi la mezorienton, ktp. Tiuj samaj teruristoj aprobas kaj subtenas ĉiujn teruragadojn de la israela registaro, kiu malrapide estas murdanta tutan popolon, la restantajn kelkajn palestinanojn.
Kial poste surpriziĝi se metiisme kelkaj islamanoj de tempo al tempo provas rezisti?

La laŭtparoliloj de la teruristoj, la okcidentaj televidoj, prezentas grandajn skandalojn, pro la civitanaj militviktimoj en Sirio, sed tute ne parolas pri la fakto, ke Usono kaj Britujo kaj Francujo pere de Kataro jam de longa tempo finance kaj armile subtenas la opoziciantojn al Asad. Mi volus vidi, kion ili dirus se Kataro finance kaj armile subtenus la laboristan partion en Britujo?

La situacio estas tre pli malbona ol tiu de la libro 1984 de Ĝorĝe Orŭel (George Orwell). Nun oni atakas kaj mortigas kaj samtempe konvinkas la homojn, ke la viktimoj estas la murdistoj. Se Kafka estus vivanta, li povus verki amason da kafkecaj noveloj.

de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Renato Korseti [Renato Corsetti]

* Afganio, Britio, Germanio kaj Turkio.

Edukado sen ĉeesto – ankoraŭ tabuo?

2 Comments | Published on Thu 22 Mar, 2012 at 07:20 by

Lastatempe oni multe parolas pri edukado sen ĉeesto, aŭ  ‘distanca edukado’, se uzi konatan terminon. Temas pri funkciado de plurnivelaj kursoj, en plej diversaj edukokampoj, en kiuj lernantoj kaj instruistoj sidas for, rilate spacon kaj/aŭ tempon. La afero ne estas nova, fakte ĝi estas plurjarcenta revo de la homaro, kun la celo atingi pli vastan publikon sen perdo de kvalito. Unuaj provoj komenciĝis en la 18-jarcento; en la komenco de la 20-a jarcento, jam miloj da homoj en Eŭropo studis per korespondado. En la nuna tempo, kiam interreto fariĝis rutina afero, homoj apenaŭ povas koncepti, kiel eblis tion plenumi per ordinaraj leteroj. Tamen, la afero funkciis relative glate.

En Brazilo, ekzemple, ĉiu ne tro juna homo memoras la plurjardekan sukceson de kursoj de ia Brazila Universala Instituto [Instituto Universal Brasileiro], kiu proponis amason da kursoj. Ni memoru krome, ke ‘neĉeesta edukado’ povas uzi radion, televidon, telefonon, filmojn, sonkasedojn, k.s.. Se oni rigardas malantaŭen, oni ricevas la impreson, ke esploristoj dum jarcentoj barakte serĉadis rimedojn por transdoni scion, informojn, instruojn – ĝis oni alvenis al la mirinda tempo de interreto, en la fino de la 20-a jarcento. Junaj homoj hodiaŭ rigardas  interreton kiel tute normalan aferon, kaj apenaŭ atentas pri la grandega salto, kiun ĝi signifas por edukado.

Tamen, verŝajne teknologio antaŭeniras pli rapide ol la menso homa, almenaŭ se oni konsideras la homan  psikan inertemon. Mi aludas al antaŭjuĝoj, al tradiciemo de homaj konceptoj. Persone mi tuŝis la temon pri ‘distanca edukado’ kun pluraj amikoj kaj konatoj, lastatempe. Ili ĉiuj estas universitatnivelaj profesiuloj – instruistoj, medicinistoj, inĝenieroj, eĉ pedagogoj. Mi konstatis subtilan suspektemon de tiuj homoj. ‘Edukado sen ĉeesto? Hmmm...’ Kaj ili ne proponas solidajn argumentojn, sed klare esprimas per sia mieno timon. Mi komprenas, ke ili timas korupton kaj banaligon de edukado. ‘Oni pagos, oni ricevos diplomojn’ – iuj asertas, pli kuraĝe. ‘Studantoj ne plenumos honeste siajn taskojn, sed mendos de aliuloj siajn proprajn taskojn’ – diras aliaj. ‘Neniu komputila kontakto povas anstataŭi personan ĉeeston de instruisto’ – jen alia, malpli klara kontraŭsinteno. ‘La nivelo de la instruado malaltiĝos ankoraŭ pli en evoluantaj landoj’ – mi aŭdis.

La fakto estas, ke homoj ankoraŭ suspekteme rigardas la sistemon. Miaflanke, mi konjektas, ke malantaŭ tiaj ne tre konkretaj kritikoj staras la antikva homa mensa konservemo. Se temas pri edukado/instruado, plej multaj homoj unuavice pensas pri... instruistoj. Oni ne pensas unue pri lernantoj! Jen la problemo. De multaj jarcentoj, de jarmiloj, eble ekde la unua Platona Universitato, en Helenio, la unua kondiĉo por ke okazu edukado estas la ĉeesto de instruisto. Nur dualoke oni pensas pri lernanto. Temas do pri la atavisma inklino al aŭtoritateco. Potenculo instruas, modestulo silente, pasive ensorbas liajn konojn. Prefere kun sento de adorado al la ĉioscia konotransdonanto – vera idolo! Se la potenculo ne staras kun siaj voĉo, gestoj kaj personeco, tiam ne eblas eduka procedo.

Bedaŭrinde, tio estas simpla antaŭjuĝo. Pluraj geniuloj de pedagogio jam montris tion – Piaget kaj Paulo Freire, inter aliaj. Vera, efika edukprocedo devas centriĝi je la edukato, anstataŭ  je la edukanto. Ĝi estas efektiva nur, se la decido edukiĝi naskiĝas en la edukanto. Eĉ plej kompetenta instruisto fiaskas, kiam lia lernanto ne emas lerni. Male, se ĉi tiu lasta ja  decidas lerni, tiam eĉ plej malkompetenta instruanto ne baros al li la vojon.

Kion proponas ‘distanca edukado’? Ĝi lasas la decidon al la lernanto. Li mem kondukas sin sur  lernovojo. Li elektas sian lernobjekton, li elektas la horojn por studado, li obeas sian propran ritmon de konarikado, li adaptas sian lernadon al sia socia situacio. Eble li sidos antaŭ la komputilo dum malfruaj noktoj, ĉar li devas perlabori la vivon dumtage. Eble li studos dum semajnfino, eble li kune studos kun familiano aŭ amiko, eble sola.

Ĉu tio signifas, ke la instruisto ne estas grava? Tute ne! Li nur ne okupas la altaron; li fariĝas orientanto, helpanto, sentema observanto pri la malfacileco, kiun eventuale montras la edukato. Li taksas lian progreson, respektante lian iradon. Li faciligas al li la vojon.  Al la lernanto koncernas la defio montri, ke li akiris la necesajn konojn, al la instruisto, taksi tian elmontron.

Kompreneble, ĉia edukprocedo havas siajn limojn. Ekzistas kampoj, kiuj postulas praktikajn, fizikajn plenumojn. Kirurgo ne povus trejni operaciojn per la komputilo, fizioterapiisto korpkuracadon. Same pri flegarto kaj pri atletlernado. Tiajn, post la teoriaj, bazaj etapoj, oni kompreneble devas plenumi ĉeeste. Sed tio ne malvalidigas  distancan edukadon. Fakte, ekzistas kampoj, por kiuj ĝi eĉ ŝajnas avantaĝa, kiel juroscienco, sociologio kaj  filozofio. Kaj eĉ por jam spertaj kuracistoj, kiam ili deziras aktualigi siajn medicinajn konojn.

Feliĉe, interreto ne respektas antaŭjuĝojn. La ‘distanca edukado’ firmiĝas tago post tago, malgraŭ ĉia suspektemo. Ni fidu, ke ĝi signifos progreson, demokratigon de konakiro, plivastigon de pli klera publiko. Ĝi staras je atingebleco de malpli riĉaj homoj, de patroj kaj patrinoj, kiuj emis sed ne povis  frekventi universitaton. Ni fidu, ke korupto kaj neglektemo ne venkos; venkos la antikva inklino de homoj pli kaj pli lernadi.

de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Paŭlo Sergio Viana [Paulo Sergio Viana]

Posted in: Artikoloj kaj Kolumnoj Tagged as: Edukado

Memestimo: Ĉu psikologia panaceo?

1 Comments | Published on Thu 22 Mar, 2012 at 07:18 by
Musklaku por aŭskulti la tekston:
.

Povas aŭdiĝi kiel troigo aserti, ke bona memamo aŭ ĉiam plialtiĝanta memestimo estas la plej simila afero al psikologia panaceo, sed laŭ nia propra sperto kaj tiu de sennombraj mondfamaj psikologoj, memamo aŭ la bona kaj aŭtentika amo kiun oni povas kaj devus ĉiam senti al si mem ja estas la plej evidenta ŝlosilo de feliĉo kaj la plej mirinda kuracilo kontraŭ preskaŭ ĉiuj psikologiaj malsanoj.

Jes, ni parolas pri la bona memamo, ne pri la malbona. Amo al si mem estas nur bona se, krome, oni ankaŭ sincere amas ĉiujn aliajn kaj malamas neniun ajn. Se oni orgojlas kaj arogantas tiel, ke oni sentas sin supera al ĉiuj ajn kaj agas disdegne al siaj ĉirkaŭantoj, tion ni nomas malbona aŭ falsa memamo. Aroganteco, fieraĉo, malmodesteco, orgojlo, malhumileco kaj malestimo al aliaj estas ĝuste la plej oftaj maskoj de “falsa memamo”. Ĉi-tio estas tute la malo de alta, konvena kaj saniga memestimo.

Ni ankaŭ ne konfuzu altan memestimon kun memfido, kompetenteco, memkoncepto aŭ memimago. Bedaŭrinde memestimo estas tro ofte miskomprenata eĉ de psikologoj mem. Vera kaj bona amo al si mem estas tre profunda kaj bonefika sento.

Alte memestimi signifas akcepti sin mem tian, kia oni estas; senti al si mem la saman tenerecon, karesemon, atentan zorgon kaj dolĉan admiron sentatajn al siaj plejamatoj; sincere ĝoji pri sia ekzistado; paroli al si mem per dolĉaj kaj respektoplenaj vortoj; ami en la vera senco de la vorto siajn vivon, familion, nomon, aĝon, landon kaj ĉion ligitan al sia propra persono, kaj trakti sin mem kaj ĉiun korpoparton sian danke, milde, delikate, zorge, kaj respekte; deziri al si mem kaj al aliaj ĉion plej bonan.

Homoj kun alta memestimo estas facile rekoneblaj pro siaj afableco, respektemo, kapablo ami ĉiujn kaj ĉion, simpleco, senafekteco, emo kaj preto al bona servado, optimismo, entuziasmo, facila adaptiĝeblo al ĉio, ĝoja sinteno, trankvila mieno kaj facila ridetemo.  Aŭtentika feliĉo kaj la kapabloj ami kaj ricevi amon estas nepre ligitaj al bona memestimo. Tion, kion oni sentas al si mem, oni reflekte projekcias al siaj ĉirkaŭaĵo kaj ĉirkaŭantoj. Alta memestimo plibeligas la vivon, kaj male, memmalamo ĉion ege malbeligas.

Bone informitaj psikologoj, socialaj asistantoj kaj edukistoj scias, ke preskaŭ ĉiuj formoj de malfeliĉo, agresemo, deliktado, geedzaj konfliktoj kaj mabonkonduto ŝuldiĝas antaŭ ĉio al malalta memestimo aŭ memmalamo.

La granda plejmulto el ni emas pensi, ke nia memestimo estas sufiĉe alta kaj bona, sed fakte ni malamegas nin mem multe pli ol ni suspektas, tute senkonscie. La fama kanada psikologo Jack H. MacQuaig iam asertis, ke se ekzistus mezurilo de memestimo kun skalo de nulo ĝis dek gradoj, ni povus konstati, ke preskaŭ neniu en la mondo superas la trian gradon. Nur ĉar ni ĉiam estis kaj estas ĉirkaŭataj de neŭrasteniuloj, malfeliĉuloj kaj malbonkondutantoj, la homaro alkutimiĝis pensi, ke malamo, malfeliĉo kaj malbonkoduto estas aferoj tute normalaj, sed la vere feliĉiga novaĵo estas ke tio ja estas ŝanĝebla kaj korektebla, almenaŭ ĉe ni mem.

Memmalamo estas subkonscia fenomeno, kiu povas esti rimarkata nur ĉe la personaj agoj: malŝato de nia persona bildo (kaj en speguloj kaj en fotoj), ofta emo koleri, ĉiama malkontento pri preskaŭ ĉio, pesimismo, facila ofendiĝemo, daŭra grumblemo, ofta plendado, kutima protestemo, riproĉemo, kverelemo, violentemo, enviemo, malemo pardoni, malamo al preskaŭ ĉiuj kaj ĉio, timemo, malĝoja sinteno, nekredemo pri la ekzisto de amo, akra sento de soleco; pensi, ke ĉiuj nin malŝatas aŭ malamas; mematakoj (fumado, drinkado, sinnarkotado, tromanĝado, meminsultado eĉ pro sensignifaj eraretoj, paroli malbone pri si mem, ktp). Ekster ĉia dubo, la plej malbona manifestiĝo de memmalamo estas la ago aŭ eĉ la nura intenco mortigi sin mem. Tiuj kiuj fakte sin amas benas ĉiun sekundon de siaj vivoj.

Bedaŭrinde la homa memestimo ricevas siajn unuajn malaltigajn batojn jam en la infaneco. Se patrino iel sentigas sian filineton malbela, la sendefenda knabino tion akceptos kiel fakton, nur ĉar panjo tion diris aŭ sugestis. Se la patro traktas sian fileton kiel stultulon, tia la sendefenda knabeto ekvidos sin mem ĉar li pensas, ke paĉjo ĉion scias.

Tiele, la sentoj de malfeliĉiga memmalamo estos por ĉiam seninterrompe kaj nerimarkate transdonataj de unu generacio al alia.
Do, estas ni, kiuj tion nun komprenas, kiuj devas, por nia propra bono kaj tiu de niaj infanoj kaj pranepoj, ion fari por interrompi tiun nedezirindan ĉenon, komencante per la plialtigado de nia propra memestimo.

Kiel ni komencu ĉion ŝanĝi kaj plibonigi? Necesas aparte granda kuraĝo por povi fakte ajnakoste eviti montri eĉ la plej etajn signojn de malalta memestimo, anstataŭigante ilin per la agmanieroj de memamantoj, laŭ la metodo de aktoro prepariĝanta por la ludado de nova rolo, sed valoregas la penon.

Do, ekde nun ni komencu agi kvazaŭ nia memestimo estus pli kaj pli alta, evitante agi kiel memmalamantoj, kaj ĉio fakte ŝanĝiĝados iom post iom:  ni ĉesu tuj nin mistrakti kaj insulti. Ni forigu pesimismon kaj mematakojn el niaj vivoj. Ni ne plu plendadu, ni ne plu fumadu, ni ĉesu drinkadi kaj nin drogaĉadi, ni ne plu ofendu, enviu, malamu, riproĉu… ktp.

Krome, por ke feliĉo povu konkretiĝi ĉe ni, ni komprenu ankaŭ, ke ekzistas feliĉigaj pensoj kaj malfeliĉigaj pensoj, do ni nur enlasu la feliĉigajn en nian kapon. Se vi pensas, ke viaj pensoj eniras en vian menson tute neregeble kvazaŭ liberaj muŝoj enflugantaj kaj elflugantaj tra malfermita fenestro, imitu la matematikiston, kiu sukcesis regi siajn suferigajn pensojn, manipulante ilin ankaŭ per papero kaj krajono kvazaŭ solvante matematikan problemon. Li surpaperigis siajn donitaĵojn kaj surpapere kaj tute sensufere alvenis al bonaj konkludoj kaj decidoj.

Ekparolu al vi mem kiel eble plej ame kaj diru: De post hodiaŭ, mi benos mian vivon kaj senlime amos mian realaĵon. De nun mi estos centoble pli komprenema kaj pardonema al mi mem pro miaj propraj homaj eraroj. Ekde hodiaŭ per belaj pensoj, vortoj, sentoj, kaj agoj, mi pliagrabligos miajn tagojn kaj tiujn de miaj familianoj, amikoj kaj…preterpasantoj.

Per miaj propraj sinteno kaj ekzemplo, de nun, mi instruos al aliaj, ke feliĉo komenciĝas ĉe feliĉigaj pensoj kaj amikeco estiĝas ĉe amika rideto. De post ĉi-tiu momento, ni ĉiutage feliĉe agu kaj dividu nian feliĉon kun niaj kunestantoj.

De mateno ĝis vespero, ni multfoje ripetadu en nia eno jenan aserton: Mi multe amas min mem tian, kia mi estas nun, kaj ankaŭ senescepte mi amas ĉiujn miajn ĉirkaŭantojn.

Iom post iom, ni rimarkos, ke nia sano pliboniĝas, ke amo fariĝas realaĵo, ke la mondo estas fakte multe pli bela ol ĝi ĉiam aspektis, ke la aliaj homoj kaj ni mem, kvazaŭ magie pliboniĝas, plilertiĝas kaj plibeliĝas, ke manĝaĵoj subite plibongustiĝas, malbonodoroj malaperas kaj ĉio mistere pliagrabliĝas. Ni malkovros tiam, ke ni ne vidas la mondon tian, kia ĝi estas, sed tian, kiaj ni estas.
Kaj fine ni ankaŭ konvinkiĝos ke homo kun alta memestimo estas feliĉa, feliĉiga, aminda, amiva, kaj amativa.

de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Luis Ĥorĥe Santos Morales [Luis Jorge Santos Morales]

Posted in: Artikoloj kaj Kolumnoj Tagged as:

Nova versio de la mankomputilo iPad komprenas parolon

0 Comments | Published on Fri 09 Mar, 2012 at 12:10 by

Nova mankomputilo iPad  - La lanĉo

Merkredon, la 7-an de marto, Apple lanĉis la novan version de la konata mankomputilo iPad. La tria generacio de la mankomputilo, daŭre nomata kiel iPad, havas pli altan ekrandifinon kaj konekteblas al Interreto pere de la reto 4G (duoble pli rapida ol la antaŭe uzata 3G ). La usona entrepreno asertis, ke ĉiuj novaj aparatoj estos pretaj por funkcii ankaŭ per 3G, bona novaĵo por tiuj landoj, en kiuj la konektreto 4G ne venos tiel baldaŭ. La disvendado komencos en Usono kaj naŭ aliaj landoj en la venontaj 14 tagoj. Aliaj 26 landoj ricevos ĝin ekde la 23-a de marto.

Konsekvenca malaltigo de la prezoj por iPad 2 kaj iPad 1

En Usono, la prezoj de la novaj iPad estos samaj al de antaŭa versio, iPad2, kiu nun kostas 500 usonaj dolaroj por la 16-gigabajta versio, la 32-gigabajta versio kontraŭ 600 usonaj dolaroj, kaj tiu kun 64 gigabajtoj da kapablo kostos 700 usonajn dolarojn. La aparatoj, kiuj venos kun la ebleco uzi la reton 4G, kostos  630, 730 kaj 830 usonajn dolarojn respektive.

La mankomputilo ekde nun ankaŭ funkcios kiel retkaptilo, permesante aliron al Interreto pere de la aparato mem. Tiel ĝi ebligas krei propran reton por aliaj komputiloj. La estro de Apple, Tim Kuk [Tim Cook], kiu gvidis la prezentadon, deklaris ke "la eblecoj de la nova iPad estas mirindaj, kaj oni ĝuos uzi ĝin per la novaj retoj rapidaj".

Pli peza kaj pli dika tamen

Estetike la nova iPad ne evoluis, sed male - ĝi estas nun pli dika (9,4 milimetrojn) ol iPad2 (8,8 milimetrojn). Alteco kaj larĝeco ne ŝanĝiĝis, sed ĝi estos ankaŭ pli peza - gajnis ĝi en tute 51 gramojn.

Tuŝekrano

La nova ekrano estas nomita ‘Retino’ kaj havas pli altkvalitan bildrezolucion, precize 2048 x 1536, kun 3,1 milionoj da pikseloj, laŭ Apple. La aparato iPad2 havas rezolucion de 1024 x 768, duono en komparo al la nova aparato. La koloroj kaj saturo de bildoj estas nun 40% pli bonaj ol tiuj de iPad2.

Uzu vian voĉon por skribi

La nova versio de la mankomputilo de nun akceptas ankaŭ rektan diktadon de tekstoj kaj komandoj. Anstataŭ skribi ion, oni povas, pere de la programo Siri, simple paroli la komandon por ke la aparato ĝin plenumu. Tiu ĉi opcio aperas en la lingvoj angla (usona, brita kaj aŭstralia), franca, germana kaj de nun ankaŭ en la japana.

Surtablajn komputilojn for, ĉar venis nova erao

"Ni parolas pri mondo, kie la komputilo ne plu estas kerno de la teknologiaj sferoj. La aparatoj uzataj de vi ĉiutage devas esti porteblaj kaj pli facile uzeblaj ol iam antaŭe," diris Tim Kuk, ĉe la fino de la prezentado. La redakcio de Nunonia tutcerte agnoskas tian novan mondon, proponitan de la estro de Apple, tial ke la teamo jam uzas la mankomputilojn de Apple ĉe sia laboro por la E-portalo.

Esperanto ĉeestas, tamen nane

Bedaŭrinde Esperanto nanas ankoraŭ en la novaj operaciumaj sistemoj de mankomputiloj. Estas ege malmultaj programetoj (anglalingve app) por la operaciuma sistemo iOS, de Apple, kaj eĉ por Android, de Google. Se Esperanto brile havas sian lokon jam de kelka tempo ĉe retejoj gravaj, kiel la serĉilo de Google, Facebook k.m.a., en la mondon de mankomputiloj ne venis nova sento (verda). Pro la graveco, kium havos ĉi-specaj aparatoj en la estonto, ege interese estos, ke pli da esperantistoj okupiĝu pri la kreado de programetoj por tiuj operaciumaj sistemoj. Esceptoj jam ekzistas, kaj Nunonia certe diskonigos ilin, kiel eble plej multe kaj laŭde.

Opozicio kunigas fortojn kontraŭ Putin

0 Comments | Published on Tue 28 Feb, 2012 at 03:19 by

Ĉi-dimanĉe, la 4-an de marto, pasos prezidenta elekto en Rusio. Nun okazas multaj eventoj, kiuj povas esti taksataj plej varie, tamen unu konstato estas senduba: dank'al evidentaj falsigoj de la rezultoj de la parlamentaj elektoj, okazintaj la 4-an de decembro 2011, en la lando neatendite formiĝis "civitana socio". Temas pri neoficiala unuiĝo de homoj, kiuj ne kontentas pri la politika situacio kaj pretas per legitimaj metodoj esprimi sian malkontenton. Plej freŝa aranĝo okazis je la 26-a de februaro: "malkontentuloj" stariĝis ĉirkaŭ la moskva Ĝardena ringo [Садовое кольцо], ĉirkaŭ 16 kilometrojn longa.

Ne hazarde ni uzis la vorton "neatendite": la afero fariĝis tia por ĉiuj partoj de la lando, ne kalkulante indifentulojn, por kiuj nenio gravas. Por partoprenantoj mem de civitana socio: antaŭ la 4-a de decembro nur plej esperemaj homoj kredis, ke multaj (eĉ tre multaj) homoj de plej diversaj aĝoj povas eliri straten ne por ĵeti ŝtonojn kaj ekstermi domojn, sed por laŭleĝe afiŝi sian vidpunkton, kiu nun estas formulebla tute koncize: la elektoj devas esti honestaj, potenco ne povas esti ies propraĵo, Putin devas foriri. Pli ol jardeko da "putina" marĉo ŝajne garantiis, ke politika aktiveco de homoj malaperis. Sed ne, kaj tio iĝis granda surprizo - evidente malagrabla - por la potenculoj kaj ties ĉirkaŭaĵo. Ĝuste pro tio responde la elekta stabo de Putin ekzorgis pri la "adekvata" respondo kaj ili aranĝis serion da strataj demonstracioj kaj mitingoj. Sed tiuj okazis akompane de multaj fuŝoj kaj skandaloj: estis pluraj pruvoj, ke la "por-Putinajn" aranĝojn partoprenis miloj da homoj, kiuj ricevis monon por tio, multaj el ili eĉ ne sciis kiu estas iliaj oponantoj kaj ĝenerale aspektis sufiĉe stulte.

Sed plej grava estas tio, ke en por-ŝtataj mitingoj sonis multegaj insultoj, ofendoj kaj malpravaj akuzoj kontraŭ la alia parto de la socio. Malĝentileco kaj krudeco estas la unua signo de malcerteco pri siaj agoj kaj principoj. Sendube la opoziciaj mitingantoj ne laŭdas Putinon, sed li estas la nura persono, kiu ricevas porciojn, eĉ porciegojn da kritiko (meritata!). La kontraŭa flanko agas alie, ofendante preskaŭ ĉiujn kontraŭulojn. Plej grava akuzo estas ke "ili (la opoziciuloj) volas revolucion, sangon, malstabiligon de la socio ktp". Tio estas eĉ kortuŝe: kial deziro ŝanĝi prezidenton egalas al revolucio? Estas eĉ naive klarigi, ke prezidentoj fojfoje devas ŝanĝiĝi, kiel okazas en vere demokratiaj ŝtatoj.

Manko de taŭga opcio limigas la rusojn

Alia oficialula tezo estas "se ne Putin, kiu do?" Ĝi estas same kortuŝa, sed samtempe sufiĉe hipokrita: konsiderante kurantan situacion en ĉiuj sferoj de la vivo, nome baze mizeran staton de pensiuloj, instruistoj, kuracistoj kaj multaj aliaj profesiuloj, senfinan altigon de elspezoj por armeaj bezonoj, nekontroladon de enmigrado, totalan malliberon de televido, koruptadon kaj multon alian, sendube ĉiuj ceteraj kandidatoj ne estos malpli bonaj, ol Putin. Ĝenerale ĉiu lando, do ankaŭ Rusio, havas sufiĉe da talentaj homoj, kiuj povas gvidi ĝin. Estas same naive kaj absurde pensi, ke nur unu homo kapablas prezidi.

La sekva dimanĉo promesas esti tre streĉa. Sendube okazos amasaj falsigoj, ĉar Putin panike timas la "duan ŝtupon". Se li ne ricevos pli ol 50% tuj en la unua, li serioze riskos, ĉar en la dua ŝtupo la opoziciaj kandidatoj unuiĝos ĉirkaŭ la plej sukcesa, kiu jam tute serioze konkuros kun Putin - kvankam, por esti justa, Putin egale restas la ĉefa pretendanto je la venko. Multaj observantoj ĉeestos la elektejojn por lukti kontraŭ la falsigoj. Oni esperas, ke ili (la observantoj) helpos en la batalo por honesteco de la kalkulado, kvankam ordono "de supre" estas tute klara kaj malambigua.

Kiel sin organizas la opoziciaj grupoj en la lando

Laste menciendas, ke, same kiel en la arabiaj landoj, kunordigo de la opozicia agado okazis ekskluzive en sociaj retoj – Livejournal, Facebook, Twitter kaj Vk.com (ĉi-lastan uzas plejparte nur ruslingvaj interretuloj). Gravecon de interreto finfine agnoskis Putin mem, kiu ĝis nun preskaŭ elmontre ĝin neglektis – onidire, li eĉ ne havas komputilon en la kabineto. Putin en la ĵus publikigita artikolo skribas: "Interreto, sociaj retoj, poŝtelefonoj ktp fariĝis, kune kun televido, efika ilo de interna kaj internacia politiko. Ĉi-nova faktoro postulas pripenson kaj analizon, interalie por tio, ke, plu evoluigante la unikan liberecon de la reta interkomunikado, malaltigi riskon de ĝia uzado de terorisoj kaj krimuloj". Espereble li ne opinias homojn, kiuj volas lian politikan foriron, teroristoj kaj krimuloj. Tiuokaze nia lando evidentiĝos esti plena da tiuj...


Speciala raporto de Nunonia pri la rusia situacio politika nuntempa, laŭ raporto de la rusa kunlaboranto Grigorij Arosev [Григорий Аросев]
Posted in: Artikoloj kaj Kolumnoj Tagged as: Rusio
1 2 Next Page