Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts in ‘Azio kaj Oceanio’ Category

Hindio estas nun la sesa lando kiu akiris atomenergian submarŝipon

1 Comments | Published on Wed 04 Apr, 2012 at 10:36 by

La 4-an de aprilo, merkredon, la hindaj aŭtoriatoj ekuzis atomenergian submarŝipon, la INS Ŝakra (rusa modelo K15 - Nerpa [К-152 Нерпа]), kiu pezas iom pli ol 8,1 mil tunoj. Hindio estas la sesa lando en la mondo, kiu uzas tia submarŝipo. La aliaj landoj, kiuj havas atomenergiajn submarŝipojn estas Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Francio.

La submarŝipo estas administrata de la hinda mararmeo, fabrikita en Rusio kaj laŭ anonco de la hindaj aŭtoritatoj ne kunportos atomenergiajn armilojn. Hindio jam uzis submarŝipon konstruita en rusio, sed forlasis la projekton je la jaro 1991.

La unua submarŝipo konstruita de la hindoj men estos ŝaltita je la venonta jaro. La ministro pri defenso de la lando, deklaris en oficiala ceremonio, kiu okazis en la urbo Viŝkhapatnamo [విశాఖపట్నం], oriente de la lando, ke la akiro de tiu atomenergia aparato ‘forte impulsos’ la nacian mararmeon.

Post dudek jaroj da persekutado Birmo elektis nobel-premiiton

1 Comments | Published on Tue 03 Apr, 2012 at 16:16 by

Lundon, je la 2-a de aprilo, en Birmo la komisio pri balotado anoncis, ke NLD (Nacia Ligo por Demokratio), partio kies la ĝenerala sekretario estas Aŭng San Sŭu Kŭi [] konkeris 43 postenojn en la nacia registraro.

Aŭng San Sŭu Kŭi, kiu estras la partio, estis malliberita dum la lastaj dudek jarojn, post preskaŭ ses jaroj sub hejmaresto ŝi estis enkarcerigita en la plej fifama prizono de la lando. La kaŭzoj de la enkarcerigo estis la malpermesita vizito de eksterlandano al ŝia domo dum la hejmaresto. Ŝi estas filino de Aung San, nacia heroo kiu estis mortigita. Ŝi laboris en la sekretariejo de UN kaj estis profesoro en Barato. Je la jaro 1988 ŝi revenis al Birmo kaj partoprenis en la popola "dua sendependiĝo".

La politikistino ricevis la Premion Rafto kaj la premion Saĥarov en 1990, la Nobel-premion pri paco je la jaro 1991. En 1992 ŝi ricevis la  kaj la Internacian Premion Simon Bolivar de la registaro de Venezuelo kaj  la Premion Javaharlal-Nerŭo de la registaro de Barato.

NLD fariĝis nun la ĉefa opozicia partio de la lando. La nesupera parlamento havas 440 membroj, al kiuj anas ekde nun 37 de NLD, kvar en la supera parlamento kaj du aliaj en regionaj ĉambroj. En Ŝano, orienta ŝtato de la lando, NLD ne venkis la balotadon kontraŭ la Demokratia partio de la ŝanaj etnioj, kiu estas apogata de la lokaj etnioj.  La prezidento de Birmo, Tein Sein, deklaris, ke la balotadoj estis ‘travideblaj, liberaj kaj justaj ’ kaj garantiis la registraran akcepton.

La federacia paralamento de Birmo havas ĉirkaŭ 650 deputitoj, do elekto de 44 opozicianoj ne estas grava minaco al la nuntempa estraro, kiu estas lojala al la militistaro. Krom NLD kaj DPŜE, aliaj 15 partioj, inter ili 6 ĵus kreitaj, partoprenis en tiu balotado.

Posted in: Azio kaj Oceanio, Kontinentoj Tagged as: UN, Birmo, Barato

Nova tertremo skuas Japanion kaj maltrankviligas la civitanojn

4 Comments | Published on Tue 27 Mar, 2012 at 08:59 by

Lastan mardon, je la 27-a de marto, tertremo skuis Japanion. La tertremo atingis 6,3 laŭ la momant-magnituda skalo. Laŭ geologia servo la tertremo komenciĝis je 6,2 nordoriente de la ĉefa insulo de Honŝuo. JDK, la japana dissenda korporacio [日本放送協会] kaj la usona geologia agentejo, kiu ĉefe prizorgas geologiajn esplorojn kaj monitoras la tutan mondon, informis, ke oni ne anoncis tsunamoaverton.

La 14-an de marto, du aliaj tertremoj kauzsis maltrankviliĝon inter la japanoj, nur kelkaj tagoj post la omaĝo de la imperiestro Akihito al la viktimoj de la cunamo. La cunamo okazita en marto de 2011 atingis ĉirkaŭ 20 mil viktmojn. Nur tri horoj post la tertremo de 6,8 gradoj - laŭ Riĉter-skalo - kiu atingis la nordan regionon de la lando, alia tertremo je 6,1 gradoj atingis la centran regionon de la insularo. Sekve kaj kaŭze de la tertremo okazis cunamon kaj pereigis milojn da homoj. La samtempaj katastrofoj kaŭzis eksplodojn ĉe atomenergia uzino Fukuŝimo Daiĉi (福島第一原子力発電所).

La fundinto de WikiLeaks kandidatiĝos kiel guberniestro

0 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 06:32 by

La fundinto kaj estro de la grupo WikiLeaks, Ĵuliano Asanĵe [Julian Assange] anoncis siajn planojn por kandidatiĝi al aŭstralia gubernio. La anonco estis publikigita pere de la socia reto Twitter. Ĵuliano Asanĵe estas Aŭstralia civitano kaj 40-jaraĝa, kiu en 2010 post publikigo de dokumentoj de la usona armeo pri la iraka milito estis akuzita je seksaj krimoj en Svedio kaj arestita je la 7-a de decembro 2010. Li nuntempe restas mallibere sed hejme en Britio.

WikiLeaks estas retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj. Ĝi kutime ne informas nomojn kaj adresojn de la homoj, kiuj publikigis tiujn dokumentojn. La retejo estas lokita en Svedio.

"Ni ĵus scii pri la ebleco, ke Ĵuliano Asanĵo kandidati, ankoraŭ ne libera, al aŭstralia gubernio. Ĵuliano decidis kandidatiĝi", WikiLeaks anoncis ĝin pepe lastan sabaton, 17-an de marto. La grupo ankaŭ informis, ke planasprezenti kaj apogi kandidaton, kiu konkurencos kun la ĉefministro de Aŭstralio, Ĵulia Gilardo [Julia Eileen Gillard].

Canon konstruos fabrikon da laserajn presilojn en Filipinoj

0 Comments | Published on Tue 13 Mar, 2012 at 14:24 by

La japana entrepreno Canon anoncis, ke konstruos fabrikon de laserajn presilojn en Filipinoj. La Entrepreno antaŭvidas fortan kreskon en la tutmonda merkato kaj planas rapidan reagon al ĝi.

"La forta kresko okazota en la tutmonda merkato por laserajn presilojn postulos de Canon pli flekseblan produktadon" - asertis la entrepreno. La konstruota fabriko startos en la venontjara aprilo, en la provinco Batango, kaj komencos produktadon unu jaro poste.

La fabriko dungos 5.000 personojn en la jaro 2014. Canon asertis, ke la elekto por Filipinoj estas taŭga pro ĝia preta oferto de laboristoj kaj la fakto, ke plejmulto de la loĝantaro parolas la angla lingvo.

Imperiestro Akihito diskursas por la rekonstruo de Japanio

1 Comments | Published on Sun 11 Mar, 2012 at 22:56 by

Dimanĉon, la 10-an de marto, la Imperiestro de Japanio, Akihito [明仁], en Japanio respekte nomata "Imperiestro Kinjo"[今上天皇], pledis al civitanoj, ke konservu sian subtenon al viktimoj de la cunamo, kiu ruinigis la nordorientan regionon de la lando antaŭ unu jaro, kaj daŭrigu siajn klopodojn por plibonigi la situacion en la tuŝitaj lokoj.

En la nacia teatro de Tokio, omaĝe al viktimoj de la tragedio, la imperiestro paroladis kaj avertis, ke ankoraŭ ekzistas "obstaklojn en la vojo" laŭ kiu la viktimoj de la katastrofo remarŝu al sia kutima vivo. Akompanate de lia edzino, ambaŭ vestitaj per funebraj vestoj, la imperiestro deklaris: "Mi deziras, ke la tuta japana popolo estu kun ili".

Tiu, kiu sidas sur la 'Trono de Krizantemo', kiel kutime estas nomata la plej longdaŭra dinastio en la mondo, estis ankaŭ profunde dankema pro la zorgoj elmontritaj de la mondo antaŭ la katastrofo, kiu skuis la landon je la 11-a de marto. La 78-a jaraĝa imperiestro, kiu antaŭ nur unu semajno forlasis la hospitalon de la universitato de Tokio post kirurgio, elmonstris en pluraj okazoj sian volon ĉeesti en la hodiaŭa omaĝo, malgraŭ lia delikata sano.

Posted in: Azio kaj Oceanio, Kontinentoj Tagged as: Tokio, cunamo, Japanio
1 2 Next Page