Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts in ‘Mezoriento’ Category

60 homoj pereis dum konfliktoj en Jemeno

1 Comments | Published on Mon 09 Apr, 2012 at 15:59 by

La violentaj konfrontoj okazitaj lastan lundon, je la 9-a de aprilo, inter la jemena milito kaj ribeluloj ligitaj al Al-Kaido, pereigis 60 homojn en la suda regiono de la lando, inklude 40 viroj de la ekstremisma movado.

La konfrontoj okazis en la urbo Lodero, en la provinco Abjano, pereigis 14 militistojn kaj 6 tribaj batalantoj, kiuj apogas la militistaron. Laŭ la laboristoj de la loka administracio, pluraj veturiloj kunportis kadavrojn de la militistoj por enterigi ilin. Tiaj konfrontoj reliefigas la kapablon de la ribeluloj invadi la sudan regionon kaj okazas en malbona momento por la registaro, kiam ĝi reordigas sian militon kaj la sekurotrupojn, kontrolitaj de militistoj ligitaj al la eksprezidento, Ali Abdala Sali [علي عبد الله صالح].

La konfrontoj ekis post atakon de la militisto de Ansar al-Ŝario en Abjano ĉirkaŭ 120 kilometrojn de la havenurbo Adeno. La konflikto kun islamanoj de la suda regiono estas ofta problemo, sed ne nura por la nova prezidento de Jemeno, Abd Rabŭo Mansur Al-Hadij [عبد ربه منصور الهادي], kiu komencis sian mandaton en marto kaj promesis kontraŭstari Al-Kaidon. Jam pli ol cent militistoj de la prezidento estis falĉitaj de serio da atakoj.

Posted in: Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: Jemeno

Oleodukto Irako-Turkio incendiĝis pro sabotado de kurda gerilo

1 Comments | Published on Thu 05 Apr, 2012 at 08:57 by

Merkredon, je la 4-a de aprilo, ĉirkaŭ la kvina horo de la mateno, la oleodukto Irako-Turkio incendiĝis. La menciita oleodukto, nomata Kirkuko-Ĝejhano transportas petroleon de la ercejoj en Kirkuko al la haveno de Ĝejhano. Kirkuko estas la kerno de la norda nafta industrio en Irako.

La incendio, kiu ekis post tri eksplodoj, estis estingita frumatene. La gubernia oficejo de Ŝirnako, provinco kie la akcidento okazis, asertis, ke la kaŭzo de la problemo estis sabotaĵo aranĝita de PLK (Partio de laboristoj de Kurdio), la kurda gerilo aganta en la regiono.

La oleodukto Kirkuko-Ĝejhano estas unu el la plej grava en Turkio kaj transportas petroleon el Azerbajĝano. La PLK-aj gerilanoj jam atakis tiun oleodukton, kiu laŭ aserto de la turka entrepreno Botas la oleodukton tiam transportis ĉirkaŭ 383 mil barelojn da petroleo ĉiutage.  Je la 10-a de aŭgusto de 2010, PLK minis la oleodukton kaŭzante grandan incendion en la sama regiono, de la provinco Ŝirnako. Tiam la fajro atingis straton kaj mortigis du personojn, kiuj estis tie veturante.

Posted in: Noticoj, Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: Turkio, Irako

La prezidento de Serbio demisios por rekandidatiĝi

0 Comments | Published on Wed 04 Apr, 2012 at 08:18 by

Merkredon, je la 04-a de aprilo, la prezidento de Serbio, Boris Tadiĉ [Борис Тадић] anoncis sian abdikon. Li deklaris, ke la ununura kialo de tiu demisio estas la templimo por partopreni en la venontaj balotadoj. Li haltos sian mandaton kaj tiamaniere, li kongruos la datojn de la prezidentaj balotadoj al de la parlamentaj kaj municipaj, kiuj okazos je la 6-a de majo.

Laŭ la administraciaj reguloj kaj rutinoj, Boris Tadiĉ devos oficiale prezenti sian demision al prezidento de la serbia parlamento, Slavica Dukiĉ Dejanoviĉ [Славица Ђукић Дејановић], kiu laŭleĝe anoncos la balotadon por la nacia prezidenteco.

La prezidento deklaris, ke la konkurado estos malfacila, tamen liaj politikaj bazoj daŭre estos eŭropa integriĝo kaj subteno al serbia nacio, ĉi tiu punkto temas pri la sendependeco de Kosovo anoncita la 17-an de februaro 2008, kiu daŭre estas neagnoskita de Serbio. Tiu sendependiĝo estas akceptita de Usono kaj plejparto de la Eŭropa Unio, spite al la neagnosko de Serbio.

La mandato de la serbia prezidento, kiu daŭras 5 jaroj, devus fini je februaro de 2013, kaj la prezidentaj balotadoj komencos decembron de ĉi tiu jaro. Boris Tadiĉ daŭre kandidatiĝos kiel ano de DP (Demokrata Partio), la ĉefa regstrara koalizio. Lia ĉefa opoziciulo certe estos Tomislav Nikoliĉ [Томислав Николић], la estro de la plej granda opozicia partio, PSP (Partio de Servia Progreso).

Posted in: Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: UN, Serbio, EU, Koso

Ribeluloj kaptis sirian generalon kaj postulas liberigon de arestitoj

0 Comments | Published on Thu 15 Mar, 2012 at 13:20 by

En Kairo, 15-an de marto, armeanoj de kontraŭregistara movado kaptis generalon de la siria armeo por negocii lian vivon. La armeo postulas liberecon de arestitoj de la reĝimo en Dumao, en la ĉirkaŭaĵo de Damasko, kaj minacas ekzekuti lin post 72 horoj okaze de rifuza reago.

Iu ano de libera siria armeo (LSA) asertis, ke daŭre kreskas la nombro de politikaj arestitoj en siriaj malliberejoj kaj asertis, ke la aktivulaj fortoj devas aranĝi ilian liberigon. Hodiaŭ estas la unua datreveno de la protestoj kontraŭ la reĝimo, kiuj okazis en Damasko kaj kaŭzis pli ol 7.500 mortoj, laŭ UN.

"Ni informis al aŭtoritatoj niajn kondiĉojn por lia liberigo: la ĉeso de persekutado kaj aresto de niaj anoj, kaj liberigo de arestitoj en sidejo de aerarmeo-inteligenteco en Duma, kontraŭe al tiuj kondiĉoj, li estos publike ekzekutita" deklaris la armeano. Tiu korpo de inteligenteco estas konsiderita la plej brutala sekureco-institucio en tiu regiono kaj trudilo kontraŭ popularaj protestoj.

Posted in: Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: Sirio, UN, Armeo

Turkio pledas tujan kreadon de homasistaj vojoj al Sirio

0 Comments | Published on Tue 06 Mar, 2012 at 22:18 by

Recepo Taipo Erdogan [Recep Tayyip Erdoğan], ĉefministro de Turkio pledis al najbaraj landoj de Sirio, ke permesu la tujan kreadon de homasistaj vojoj, tra kiuj eblos sendi provizojn kaj helpi al civitanoj tuŝitaj de la batalo en Sirio.

Recepo Taipo Erdogan realigis ĉi tiun alvokon dum parolado en la turka parlamento. Li diris, ke la popolo de Homso, kiu estas sieĝita de la siria registaro, estas inter tiuj, kiuj pleje bezonas helpon. Li ne detale eksplikis kiel praktike funkciigi tiajn homasistajn vojojn. “La hezito de kelkaj landoj plifortigas la politikan agadon de Baŝaro Asad ”- eldiris lin.

Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 11 mil sirioj forkuris al Turkio lastjare, pro la konfliktoj en la araba lando kaj laŭ statistiko de UN 7.600 personoj jam estis pereigitaj de la siria reĝimo.

Posted in: Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: Sirio, UN, Homso, Turkio

Bataloj eĥas en Sirio, malgraŭ la referendumo

0 Comments | Published on Mon 27 Feb, 2012 at 12:40 by

Opozicio bojkotis la voĉdonadon de nova konstitucio, kiu limigas la prezidentan mandaton kaj rajtigas plurpartiecon en Sirio. La voĉdonado komenciĝis dimanĉon. La nova konstituicio plene rajtigos la ekziston de pluraj partioj, post jardekoj de politika monopolo de la registara partio. Tiu partio, nomata Baat [بعث], signifas 'renaskiĝo', estas tiu de la prezidento Baŝar Asad, kaj ekde 1963 regas Sirion.

La projekto de la konstitucio estis redaktita de la komisiono nomumita de Baŝar Asad, kaj malfermas la politikan panoramon de la mezorienta lando survoje al plurpartieco, kaj limigas la daŭron de la mandato por prezidentoj je sep jaroj, renovigebla nur unufoje. La redaktado de nova konstitucio estis unu el la ĉefaj postuloj de la kontraŭreĝima ribelado komencita je marto 2011, kaj ĝia forta subpremo kondukis la opozicion postuli la demision de la prezidento, afero senprecedenca en la politike tumulta mondregiono.

Pli ol 14 milionoj da balotantoj petis voĉdon-rajton en la referendumo. La voĉdonejoj malfermis siajn pordojn je la 7-a matene kaj fermis ĝin ĉirkaŭ la 19-a, laŭ informo de la oficiala amaskomunikilo 'Sana'.

En ĉiuj voĉdonejoj oni aperigis afiŝojn kun instrukcioj por adekvate baloti. La voĉdonantoj devis esti almenaŭ 18-j araĝaj por partopreni en tiu procezo. Laŭ la tekstoj legeblaj sur la  afiŝoj , Sirio estas "demokratia ŝtato kaj civila socio", kiu respektas "ĉiujn religiojn", sed la prezidento devas esti islamano, same kiel la ĉefa fonto de leĝaro nepre estas la islama jurisprudenco.

Intertempe, la situacio politika kaj socia pli kaj pli akriĝas en tiu mezorienta lando. Spite la fakton ke la mondo atente akompanas, notice kaj solidarece la disvolviĝo de la intercivitana milito, kiu nun regas en la lando, Usono, Eŭropa Unio, Rusio kaj Ĉinio apenaŭ faras ion por haltigi la sangoverŝaj bataloj tie okazantaj nuntempe.

Posted in: Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: Sirio, Homso, Baazo
1 2 Next Page