Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts in ‘Noticoj’ Category

Grekio okazigos fruajn balotadojn je la venonta monato

0 Comments | Published on Wed 11 Apr, 2012 at 16:16 by

La grekaj aŭtoritatoj okazigos fruajn balotadojn. Tiu balotado estos la unua  ekde la komenco de la ekonomiaj problemoj, komencintaj la finon de la jaro 2009, kiuj mergis Grekion en la nuntempa krizo. La fruaj balotadoj okazos je la 6-a de majo kaj iliajn rezultoj ne estas certaj.

Tutgrekia Socialisma Movado [Πανελλήνιο Σοσιαλιστικό Κίνημα], kaj Nova Demokratio [Νέα Δημοκρατία], la plej grandaj partioj en la provizora registara koalicio, apogas la ĉefministro, Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος], tamen suferas rimarkindan perdon de la popola apogo. Tiu malapogo estas reago al ilia pozicio rilate al la ekonomiaj planoj, kiuj estis proponitaj de la Eŭropa Unio kaj de la Internacia Mona Fonduso (FMI) por helpi Grekion. Kelkaj specialistoj avertas pri la ebleco, ke tiuj partioj ne ricevu sufiĉajn voĉdonojn por elekti novan koalicion.

Ministeria kunveno okazis hodiaŭ, la 11-a de aprilo, por pridiskuti la solvojn por injekti kapitalon en la grekaj bankoj, la plej urĝa kondiĉo por la reviviglo de la landa ekonomio. La kabineto de Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος] informis, ke li petos al la prezidento, Karolos Papoulias [Κάρολος Παπούλιας], la nuligon de la parlamento kaj okazigu balotadon.

Posted in: Noticoj, Mondo Tagged as: krizo, Grekio

Ĉina junulo vendis sian renon por aĉeti iPad-on

1 Comments | Published on Mon 09 Apr, 2012 at 10:47 by

En Ĉinio, kvin homoj estis arestitaj pro komercado de organoj. La denuncoj, kiuj kaŭzis ilian areston rilatas al nekomuna kazo. Lastan vendredon, la ĉinia noticoagentejo de la registaro disvastigis informojn pri 17-jaraĝa junulo, kiu vendis sian renon por aĉeti iPad-on.

La grupo ricevis 220 mil juanojn (ĉirkaŭ 35 mil dolarojn) kontraŭ la organo. La junulo, kiu nun suferas pri renaj problemoj, ricevis 22 mil juanojn kontraŭ la reno. Inter la arestitoj estas la kuracisto, kiu kiururge forrabis la organon. La junulo konatiĝis kun la bando pere de retuma babilado.

La krimon denuncis la patrino de la junulo. Ŝi tuj maltrankviliĝis tiam, kiam la adoleskanto alvenis hejmen portante du multekostajn aparatojn. Ŝi obstini pridemandis sian filon kaj finfine li konfesis, ke vendis sian organon por aĉeti iPad-on kaj iPhone-on.

La paratoj de Apple, ekzemple iPhone kaj iPads, estas tre popularaj en Ĉinio, tamen ĝiaj prezoj estas ege altaj por la lokaj laboristoj. En la lando malabundas donacitajn organojn por la necesaj greftoj. Oficialaj datumoj de la ministerio pri sano informas, ke la homoj, kiuj urĝe necesas grefton, nombras 1 milionon kaj 500 mil, sed nur 10 mil kirurgioj okazas ĉiujare. Pro tio en Ĉinio la ŝakristoj profitas tiun socian problemon por vendi homajn organojn en la nigra merkato. La ezekutitaj kondamnitojn ofte estis uzitaj por solvi tiun problemon, tamen dum la pasinta monato la ĉina registaro promesis forlasi tiun eblon dum la venontaj kvin jaroj.

Posted in: Noticoj, Mondo Tagged as: Ĉinio, iPad, ŝakrado

Oleodukto Irako-Turkio incendiĝis pro sabotado de kurda gerilo

1 Comments | Published on Thu 05 Apr, 2012 at 08:57 by

Merkredon, je la 4-a de aprilo, ĉirkaŭ la kvina horo de la mateno, la oleodukto Irako-Turkio incendiĝis. La menciita oleodukto, nomata Kirkuko-Ĝejhano transportas petroleon de la ercejoj en Kirkuko al la haveno de Ĝejhano. Kirkuko estas la kerno de la norda nafta industrio en Irako.

La incendio, kiu ekis post tri eksplodoj, estis estingita frumatene. La gubernia oficejo de Ŝirnako, provinco kie la akcidento okazis, asertis, ke la kaŭzo de la problemo estis sabotaĵo aranĝita de PLK (Partio de laboristoj de Kurdio), la kurda gerilo aganta en la regiono.

La oleodukto Kirkuko-Ĝejhano estas unu el la plej grava en Turkio kaj transportas petroleon el Azerbajĝano. La PLK-aj gerilanoj jam atakis tiun oleodukton, kiu laŭ aserto de la turka entrepreno Botas la oleodukton tiam transportis ĉirkaŭ 383 mil barelojn da petroleo ĉiutage.  Je la 10-a de aŭgusto de 2010, PLK minis la oleodukton kaŭzante grandan incendion en la sama regiono, de la provinco Ŝirnako. Tiam la fajro atingis straton kaj mortigis du personojn, kiuj estis tie veturante.

Posted in: Noticoj, Mezoriento, Kontinentoj Tagged as: Turkio, Irako

Nova E-societo estis fondita sukcese en Serbio

2 Comments | Published on Thu 01 Mar, 2012 at 13:38 by

Pasinsemajne en la ĉefurbo de Serbio estis fondita nova Esperanto-societo, kiu estis registrita sub la nomo “Nova Sento”. Aliĝis al la nova klubo novaj esperantistoj kaj kelkaj jam pioniraj eksaj anoj de la iama societo Radomir Klajiĉ [Радомир Клајић], kiu ne sukcesis registriĝi laŭ la novaj leĝoj de la lando.

Nova Sento laboros en oficejo de la lokala komunumo en la adreso, Marŝala Birjuzova 58 [Маршала Бирјузова 58]. La societo jam kunvenis unua foje pasintesemajne. Ili kunvenos ĉiuĵaude ekde la 16:30 ĝis 18-a horo. Dum la unua kunveno la membraro de societo aprobis programon de laboro por 2012.

Inter aliaj planoj, la nova societo planas daŭrigi la eldonado de konata Esperanta revuo 'Beograda Verda Stelo', organizos la VII DESKF (Danuba Esperanta Scienca kaj Kultura Forumo) dum 2013 kaj kolektas monon por aĉeti proprajn aficejon en Beogrado. Al la unua kunveno, en agrabla etoso, ĉeestis 15 membroj.

de la redakcio de Nunonia, laŭ informoj de Dimitrijo Janiĉiĉ [Димитрије Јаничић]
Posted in: Noticoj, Esperanto Tagged as: Beogrado, Serbio

Bovino vojaĝas komforte per aŭto en Norvegio

1 Comments | Published on Mon 27 Feb, 2012 at 13:51 by

Multaj personoj miregis, kiam ili vidis aferon tute ne kutiman en norvega ŝoseo en ĉi tiu semajno - persono en Norvegio kunportis bovinon en sia veturilo. Li stiris tutnature sian kamioneton, akompanate de la trankvila besto, kiu rigardis al la gapantaj stiristoj de la aliaj aŭtoj preterpasantaj.

Post iom da tempo la stiranto estis haltigita de policanoj, kiuj rimarkis, ke li ja metis la bovon ene de la aŭtomobilo, sed tamen sur la benko kaj ne, kiel kutime elektita de normalaj personoj, rimorke. Tiu stranga incidento ne estas la ununura, kiu okazis en ĉi tiu eŭropa lando. En alia simila kazo, ŝoforo estis vidita de policano, kunportante kvin boacojn en sia aŭto, laŭ raporto en la loka ĵurnalo VG.

Posted in: Noticoj, Magazeno Tagged as: Bovino, Kamioneto, Ŝoforisto, Novergio

Manifestacio en Lisbono kontraŭ ekonomiaj decidoj de la registraro

0 Comments | Published on Fri 17 Feb, 2012 at 07:38 by

Miloj da personoj manifestaciis en Lisbono, je la 11-a de februaro, kontraŭ la ekonomia agado de la loka registaro koncerne la akran ekonomian recesion ĉe la eŭrozono.

Laŭ la sindikata organo de Ĝenerala Konfederacio de Portugalaj Laboristoj, ĉirkaŭ tricent miloj manifestaciis. La kaŭzo de la protestoj estas la malaprobo de la popolo al kelkaj registraraj agoj dum la lastaj monatoj , inter ili supendo de la ekstraj salajroj jare pagitaj al publikaj laboristoj kaj pensiuloj, kaj la altigo de publikaj transportaj kaj sanaj tarifoj.

La ministro Pedro Pasos Koeljo [Pedro Passos Coelho] komentis, ke per tiaj decidoj Portugalio evitus resti sen kondiĉoj por daŭrigi la programon indikatan de IMF (Internacia Monunua Fonduso), de la Eŭropa komisiono kaj Eŭropa Centra Banko.

Posted in: Noticoj, Ekonomio Tagged as: eŭrozono, IMF
1 2 Next Page