Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts in ‘Esperanto’ Category

Montessori Esperanto, en Ĉinio kaj Indonezio

0 Comments | Published on Sat 24 Mar, 2012 at 21:47 by

Ĉi-jaran februaron, Federiko Gobo [Federico Gobbo], Ermano Tarakini [Ermanno Tarrachini], Ron Glosopo [Ron Glossop] kaj Peni Vos [Penny Vos] gastigis neformalan kunsidon pri Montessori edukado por proksimume 15 partoprenantoj, kiuj interesiĝis por la temo. Ĉi tiu grupo fariĝis la bazon de nova grupo de Yahoo "Montessori Esperanto". La menciitaj georganizantoj kaj aliaj kunlaborantoj daŭrigis laboron ĉe la retejo - http://www.MontessoriEsperanto.org - por promocii instruadon de esperanto ĉe montesoraj lernejoj.

En marto, Peni okazigis prezentadon pri la valoro de Esperanto en frua instruado, kiu estis bone ricevita de la ĉirkaŭ 90 partoprenantoj de la tute-nova asocio de indoneziaj montesoriaj lernejoj. Jakarta Montesoro jam instruas Esperanton, ekde kiam la lernejestro aĉetis unuan ekzempleron de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" en 2010, kaj aliaj lernejoj nun konsideras sekvi ĝan ekzemplon.

Montesora pedagogio estas alternativa edukmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montesori [Maria Montessori] en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj, sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro 'De infanaĝo al adoleskaĝo'. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon.

De Nunonia, laŭ Peni Vos [Penny Vos].

Posted in: Esperanto Tagged as: Esperanto

Konga Esperanto Virina Asocio okazigos seminarion

0 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 15:18 by
KEVA, la Konga Esperanta Virina Asocio, promocias Esperanton kaj subtenas la virinajn agadojn en la lando. La asocio estis fondita la 30an de septembro 2010 en kinŝaso,  ĉefurbo de la Demokratia Respubliko de Kongo, ĝia devizo estas Alvoko al la mondpaco. Viroj, virinoj kaj geinfanoj partoprenas en ĝia agado precipe por lerni Esperanton; sed Keva havas multajn aliajn prizorgindajn celojn; inter ili la subteni vidvinojn kaj georfojn. KEVA ĝis nun supervivas nur danke al siaj membrokotizoj, kiuj ne sufiĉas, spite de la bona vola de kelkaj honoraj membroj, kiuj ĝin subtenas laŭeble. Homoj kiuj volas membriĝi al KEVA volonte partoprenas en ĝia agado, kiel volontuloj kaj por helpi ĝiajn homasistajn celojn lernas Esperanton.

La asocio funkcias provizore, danke al iu bonvolontulo, kiu akceptis la funkciadon de KEVA ĉe lia domo - adreso: 7a strato N°6/202 verda civito, selembao municipo en Kinŝaso. La KEVA-anoj kursas ĉiudimanĉe en la lernejo de sankta Ignace: ekde la 14a ĝis la 16a posttagmeze. Ekde la fondo de tia asocio, la volontuloj jam okazigis multajn prelegojn kaj ekskursojn, krom ĝiaj kunvenoj, kiuj okazas du foje monate. Nuntempe la asocio planas okazigi seminarion okazontan en julio 2012, kiu temos pri formadon kaj ekzamenon.
Esperantistoj povas helpi KEVA precipe per financado, kio solvos aliajn problemojn, anakaŭ donacante vestaĵojn aŭ manĝaĵojn por ĝiaj vidvinoj kaj georfoj, librojn, skribilojn, flagon de esperanto, kaj aliajn lernilojn. KEVA ankaŭ ĝisvolvas agrikulturan projekton; kio helpos ĝin rilate al la memfinancado de sia agado, do agrikulturaj  instrumentoj ankaŭ estas necesaj.
KEVA kontakteblas per la retaddreso: kevakongaesperantavirinaasocio@yahoo.frnelly_masemi@yahoo.fr - retaderso de ĝia presidentino. La grupo havas, konto ĉe UEA : emmb-s.

de Nunonia-redakcio, laŭ Elizabet Neli Masemi Mbembi

Posted in: Esperanto Tagged as: Kongo, KEVA

Nova E-societo estis fondita sukcese en Serbio

2 Comments | Published on Thu 01 Mar, 2012 at 13:38 by

Pasinsemajne en la ĉefurbo de Serbio estis fondita nova Esperanto-societo, kiu estis registrita sub la nomo “Nova Sento”. Aliĝis al la nova klubo novaj esperantistoj kaj kelkaj jam pioniraj eksaj anoj de la iama societo Radomir Klajiĉ [Радомир Клајић], kiu ne sukcesis registriĝi laŭ la novaj leĝoj de la lando.

Nova Sento laboros en oficejo de la lokala komunumo en la adreso, Marŝala Birjuzova 58 [Маршала Бирјузова 58]. La societo jam kunvenis unua foje pasintesemajne. Ili kunvenos ĉiuĵaude ekde la 16:30 ĝis 18-a horo. Dum la unua kunveno la membraro de societo aprobis programon de laboro por 2012.

Inter aliaj planoj, la nova societo planas daŭrigi la eldonado de konata Esperanta revuo 'Beograda Verda Stelo', organizos la VII DESKF (Danuba Esperanta Scienca kaj Kultura Forumo) dum 2013 kaj kolektas monon por aĉeti proprajn aficejon en Beogrado. Al la unua kunveno, en agrabla etoso, ĉeestis 15 membroj.

de la redakcio de Nunonia, laŭ informoj de Dimitrijo Janiĉiĉ [Димитрије Јаничић]
Posted in: Noticoj, Esperanto Tagged as: Beogrado, Serbio

La reta tradukilo de Google ekfunkcias ankaŭ en Esperanto

3 Comments | Published on Thu 23 Feb, 2012 at 07:20 by

Hieraŭ, la 22-an de februaro 2012, la giganto el la interretaj entreprenoj, Google, finfine aldonis Esperanton inter la idiomoj tradukeblaj pere de ilia sistemo. De nun Google Translate proponas ankaŭ tradukojn el kaj en la internacian lingvon.

Gooogle daŭre demonstris sian apogon al Esperanto uzante ĝin kiel selekteblan lingvon ĉe aliaj servoj, kiel ekzemple la ĉefpaĝo en internacilingva versio, kaj ebligante ĉojn en Esperanto. Por aliri la E-versiob de la programo Google Translate, bonvolu iri al la jena adreso - https://www.google.com/webhp?hl=eo

Posted in: Esperanto Tagged as: Esperanto, E-o, Google, Tradukilo

Plensukcese okazas la postdiploma kurso pri interlingvistiko en Poznano

1 Comments | Published on Tue 14 Feb, 2012 at 13:13 by

La nova grupo, kiu altiris partoprenantojn el foraj landoj, kiel Brazilo, Usono kaj Grekio, en bona etoso travivis sian duan sesion (31.01 – 6.02.2009) kaj la unuajn ekzamenojn. Vizaj problemoj malhelpis, ke la du iranaj gestudentoj alvenu.

Vera Barandovska-Frank enkondukis la partoprenantojn al interlingvistiko; la pola literatura duopo – Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik analizis la e-literaturon de la dua periodo; Michael Farris klarigis la bazajn nociojn de morfologio kaj sintakso per diverslingvaj ekzemploj; Ilona Koutny diskutis kun la gestudentoj pri tiklaj problemoj de e-morfologio, kiel radikkaraktero.

La komuna vespero kun partopreno de poznanaj esperantistoj cxi-foje komencigxis per prelego de Josip Pleadin, gasto el Kroatio, redaktoro de leksikono pri esperantlingvaj verkistoj (Ordeno de Verda Plumo).

Post la sesio, laux la invito de Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka, okazis unutaga ekskurso al Toruń kun vizitoj en Kopernik-Muzeo kaj Etnografia Muzeo, kun esperanta gvidado.

Ilona Koutny