Bufordo, la malplej granda municipo de Usono, estos aĉetebla ekde morgaŭ. Tie vivas nuntempe nur unu homo, la urbestro men. Lastan mardon, je la 3-a de aprilo, la entrepreno, kiu administracios la aŭkcion, anoncis la oportunon per la frazo “Ununura oportuno por aĉeti tutan popolon”.
Don Samons, la ununura loĝanto kaj urbestro de Bufordo, aŭkcios la urbon kontraŭ minimume cent mil dolaroj (75 mil eŭrojn). Bufordo estis fondita je la jaro 1866 kaj loĝis tie 2 mil personoj, kiuj laboris precipe en la konstruado de la loka fervojlinio, sed la granda altitudo, je 2,4 mil metroj kaj la distanco por atingi aliajn urbojn influis la sorton de la urbo. La lasta loĝanto, kiu ĝin forlasis estis la filo de la nuna ‘urbestro’. Don Samons ekloĝis tie je la 1980-aj jaroj kaj nun administracias doganstaplon kun pli ol mil ĉiutagaj klientoj.
La estonta posedanto de la urbo aĉetos vendejon, benzinvedejon, poŝtoficejon kun propra poŝtkodo kaj plurajn aliajn servojn. La entrepreno kiu aranĝos la aŭkcion informis, ke la urbo estas kvar hektaro granda, enhavas domon, kvin poŝtskatolojn, parkejon kaj foston por la telefonan reton.
La 15-an de marto, en Usono, Felikso Baumgartnero [Felix Baumgartner] leviĝis 21.8 kilometrojn por plenumi sian taskon: salti de la stratosfero uzante paraŝuton.
Por atingi tian alton, li uzis heliobalonon kaj specialan kapsulon, kiu estis farita de materialo ekstreme malpeza kaj forta. En la kapsulo estis komputiloj por helpi lin salti en la ĝusta tempo. La paraŝutisto survestis specialan veston, ekipita kun cilindroj da oksigeno kaj farita el materialo, kiu protektas lian korpon de la malvarmo kaj transviolaj radioj - en granda alteco la aero estas maldensa kaj la sunaj radioj estas ege malutilaj.
Post levigi la kapsulon ĝis 21.818 metroj pere de la balono, li saltis. La salto daŭris tri minutoj kaj 33 sekundoj ĝis 2.405 metroj antaŭ malfermo de la paraŝuto kaj sekura reveno de la heroo al la Tero. Dumsalte li rapide falis, ĉirkaŭ 590 kilometroj por horo.
La salto estis fantasta, sed estas nura provo, por pligravan taskon. Li volas salti de 37 kilometroj, post kvar aŭ kvin monatoj. Se sukcese ĉi alteco, Felikso atingos dum kelkaj sekundoj rapido je 1.234 kilometroj por horo, laŭ informo de la inĝenieroj, kiuj prizorgas la projekton.
En la suda parto de Londono, la brita ĉefurbo, eksistas restoracio, nomata Burgers at Blacks, kiu kreis la plej grandan sandviĉon en Unuiĝinta Reĝlando. Tiu nekomuna sandviĉo ĝi pezas 7 kilogramojn, kaj ĝiaj grandoj estas fantastaj, 30centimetroj alta kaj enhavas 18.000 kaloriojn pli ol normala kvanto konsuminda de homoj dum unu semajno !
La estro de la restoracionomas ĝin'la Besto' pro ĝia notinda grando. Ĝi inkludas tri funtojn da viando, naŭ tranĉaĵojn de lardo kaj diversajn fromaĝojn. Kune al tiu monstra sandviĉo la ristoracio donas frititajn terpomojn.
Patrino de brita knabo, kiu estas nur 3-jaraĝa, malpermesis al sia filo manĝi karotojn. Malpermeso ne estas ĉiam la plej taŭga solvo por eduki infanojn, tamen ĉi-okaze tia reago estas memkomprenebla. Ĉar la infanoj iom post iom fariĝas oranĝkolora!
Laŭ la patrino, ŝia filo Leo Barnet [Leo Barnett] suferas pri stranga malsano kun neordinaraj kondiĉoj, kiuj ŝanĝas lian haŭtkoloron. "Ni kromnomis lin 'Oompa Loompa' pro tio", diris la patrino, citante la nanaj kunrolantoj de holivuda filmo "La Ĉokoladfabriko", kies haŭto estas oranĝkolora. Lia hepato ne povas forigi la pigmenton, do li ne povas manĝi nutraĵojn, kiuj estas bonaj por la sano kaj englutas ĉiutagan dozon de vitamino A, por subteni sian imunan sistemon.
Kuracistoj suspektas, ke Leo estas la ununura persono en la tuta Britio, kiu havas tian problemon. Lia korpo ne bone absorbas karotenon kaj sekrecias ĝin per lia haŭto. La karoteno estas oranĝkolora lipido tre ofta en la Naturo, aparte abunda en kelkaj nutraĵoj vegetaĵaj (ĉefe en kukurboj, papajoj, brasikoj, karotoj kaj aliaj legomoj kaj fruktoj) kaj povas transformiĝi en la organismo al vitamino A.
En Dunajsko-Stredo, urbo en samnoma distrikto de Slovakio, ekzistas loka superheroo, nomata de la tieaj civitanoj ‘Batman de Slovakio’. Ne temas pri frenezulo, sed pri 26-jaraĝa junulo, kiu sinvestas kiel la usona superheroo 'Vespertulo' (anglalingve Batman). Tiu junulo, nomata Zoltan Kohari, agas tiamaniere por supervivi kaj helpi siajn najbarojn.
Sen mono en sia bankokonto, Zoltano Kohari vivas sola en forlasita konstruaĵo, kiu ne havas varmigilon, elektran energion aŭ akvon, pro tio li decidis helpi siajn najbarojn kaj kiel kontraŭpago kutime akceptas manĝaĵojn. Li akiris tiun kromnomon pro sia kutimo sin vesti simile al lia plej ŝatata heroo. Kvanvam ke li ne batalis kontraŭ krimuloj lastatempe, la slovaka 'Vespertulo' sin deklaras lojala al justeco kaj preta por helpi la lokan policon.
Kin Ŝmitz [Kim Schmitz], ankaŭ konata kiel Punktocom (anglalingve dotcon), fondinto de la retejo Megaupload estas akuzita je malrespekto al kopirajtoj, permesante nelican elŝuton de dosieroj per sia retejo. Tial usona registaro prezentis al Nov-Zelando formalan peton por lia ekstradicio.
En televidkanalo de Nov-Zelando, Kin Ŝmitz diris: "Mi ne estas la reĝo de piratado, mi nur proponis liberan stokadon por uzantoj, kaj tiel estas”. La fondinto de Megaupload estis liberigita post pagi garantiaĵon, malgraŭ protestoj de Usono. Ĝis la decido ĉu li estos juĝota en Usono aŭ en Nov-Zelando, li estos devigata resti en sia bieno en Aŭklando kaj estas samtempe malpermesata uzi Interreton. Planita por aŭgusto, la procedumo pri ekstradicio kutime daŭras ĉirkaŭ tri semajnoj.
Kin Ŝmitz estis arestita en januaro, unu tagon post la fermado de Megaupload, fare de FBE (Federala Buroo pri Esploro - anglalingve FBI). Prokuroroj havas 45 tagojn post lia aresto por prezenti la oficialan peton por ekstradicio. Usono ankaŭ petis ekstradicion de tri aliaj teamanoj de Megaupload, kiuj estis en alta pozicio en la hierarkio de la retejo. Ili estas same akuzitaj je ebligo de nelica elŝuto de kopirajtitaj dosieroj.