Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts in ‘Mondo’ Category

Grekio okazigos fruajn balotadojn je la venonta monato

0 Comments | Published on Wed 11 Apr, 2012 at 16:16 by

La grekaj aŭtoritatoj okazigos fruajn balotadojn. Tiu balotado estos la unua  ekde la komenco de la ekonomiaj problemoj, komencintaj la finon de la jaro 2009, kiuj mergis Grekion en la nuntempa krizo. La fruaj balotadoj okazos je la 6-a de majo kaj iliajn rezultoj ne estas certaj.

Tutgrekia Socialisma Movado [Πανελλήνιο Σοσιαλιστικό Κίνημα], kaj Nova Demokratio [Νέα Δημοκρατία], la plej grandaj partioj en la provizora registara koalicio, apogas la ĉefministro, Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος], tamen suferas rimarkindan perdon de la popola apogo. Tiu malapogo estas reago al ilia pozicio rilate al la ekonomiaj planoj, kiuj estis proponitaj de la Eŭropa Unio kaj de la Internacia Mona Fonduso (FMI) por helpi Grekion. Kelkaj specialistoj avertas pri la ebleco, ke tiuj partioj ne ricevu sufiĉajn voĉdonojn por elekti novan koalicion.

Ministeria kunveno okazis hodiaŭ, la 11-a de aprilo, por pridiskuti la solvojn por injekti kapitalon en la grekaj bankoj, la plej urĝa kondiĉo por la reviviglo de la landa ekonomio. La kabineto de Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος] informis, ke li petos al la prezidento, Karolos Papoulias [Κάρολος Παπούλιας], la nuligon de la parlamento kaj okazigu balotadon.

Posted in: Noticoj, Mondo Tagged as: krizo, Grekio

Ĉina junulo vendis sian renon por aĉeti iPad-on

1 Comments | Published on Mon 09 Apr, 2012 at 10:47 by

En Ĉinio, kvin homoj estis arestitaj pro komercado de organoj. La denuncoj, kiuj kaŭzis ilian areston rilatas al nekomuna kazo. Lastan vendredon, la ĉinia noticoagentejo de la registaro disvastigis informojn pri 17-jaraĝa junulo, kiu vendis sian renon por aĉeti iPad-on.

La grupo ricevis 220 mil juanojn (ĉirkaŭ 35 mil dolarojn) kontraŭ la organo. La junulo, kiu nun suferas pri renaj problemoj, ricevis 22 mil juanojn kontraŭ la reno. Inter la arestitoj estas la kuracisto, kiu kiururge forrabis la organon. La junulo konatiĝis kun la bando pere de retuma babilado.

La krimon denuncis la patrino de la junulo. Ŝi tuj maltrankviliĝis tiam, kiam la adoleskanto alvenis hejmen portante du multekostajn aparatojn. Ŝi obstini pridemandis sian filon kaj finfine li konfesis, ke vendis sian organon por aĉeti iPad-on kaj iPhone-on.

La paratoj de Apple, ekzemple iPhone kaj iPads, estas tre popularaj en Ĉinio, tamen ĝiaj prezoj estas ege altaj por la lokaj laboristoj. En la lando malabundas donacitajn organojn por la necesaj greftoj. Oficialaj datumoj de la ministerio pri sano informas, ke la homoj, kiuj urĝe necesas grefton, nombras 1 milionon kaj 500 mil, sed nur 10 mil kirurgioj okazas ĉiujare. Pro tio en Ĉinio la ŝakristoj profitas tiun socian problemon por vendi homajn organojn en la nigra merkato. La ezekutitaj kondamnitojn ofte estis uzitaj por solvi tiun problemon, tamen dum la pasinta monato la ĉina registaro promesis forlasi tiun eblon dum la venontaj kvin jaroj.

Posted in: Noticoj, Mondo Tagged as: Ĉinio, iPad, ŝakrado

Tumultoj kaj protestoj makulis la balotadon en Senegalio

1 Comments | Published on Tue 28 Feb, 2012 at 07:35 by

Balotantoj atendis en longaj por vicoj por voĉdoni en la okcidentafrika lando Senegalio, en disputo en kiu partoprenis la prezidento Abdulajo Uade [Abdoulaye Wade] kaj 13 aliaj kandidatoj. Proksimume 5 milionoj da balotantoj rajtas partopreni en la procezo, kiu dum la lastaj semajnoj estis makulita de protestoj kontraŭ la eventuala reelektiĝo de la nuna registo. Liaj partianoj ricevis sian ĉefon kriante "Bari Doole Gorgui Moo!" ("Kiel forta estas la maljuna" en la volofa lingvo), kiam li eliris la aŭton. Kontraŭstare la oponantoj reagis per krioj, petante lian forigon de la registaro,  dum pli ol dek minutoj.

"Mia plimulto estas tiel grandega ke mi kredas esti ja elektota per granda procento en la unua vico," deklaris la prezidento al la franca ĵurnalo 'Journal du Dimanche'. Lia prezidenteca mandato komenciĝis je la jaro 2000, kaj provokis grandan ekscitiĝon, pro la 25-jara agado de Uade en la opozicio. Li fariĝis, tamen, ĉiam pli malpopulara pere de la socia agitado, interalie pro la altigo de prezoj de manĝaĵoj, same kiel pro liaj klopodoj meti sian filon, Karimo Uade, kiel lia probabla posteulo.

Posted in: Mondo, Afriko, Kontinentoj Tagged as: Senegalo, balotado

Bombardoj kaj perforto kontraŭ manifestaciantoj daŭras en Sirio

0 Comments | Published on Fri 10 Feb, 2012 at 06:51 by

La urbo Homso, en Sirio, suferas bombardojn ekde la passinta sabato. Manifestantoj favoraj al la forigo de la nuna prezidento Asad asertas, ke jam pereis dek kvar personojn, sed tiuj mortintoj ĝis nun ne estas agnoskitaj de la registaro. Post elektrika paneo en hospitalo, koviloj ĉesis funkcii kaj dek ok beboj forpasis pro malvarmo.

Ankaŭ ekzistas informoj pri okazantaj agresoj en la urboj Zabadano (tridek kilometrojn nordoriente de Damasko) kaj Hamo (ducent kilometrojn norde de la ĉefurbo). La politika kaj socia sceno en Sirio estas pli kaj pli dramatika depost la publikaj manifestacioj malfavoraj al registraro okazintaj dum la pasinta jaro.

La rusia kaj ĉinia registaroj, kiuj daŭre apogas la sirian prezidenton, vetis la lastan rezolucion de UN (Uniĝintaj Nacioj), kiu proponis la rezignon de la nuna registaro, favore al nova balotado en la lando.