Ĉi-jaran februaron, Federiko Gobo [Federico Gobbo], Ermano Tarakini [Ermanno Tarrachini], Ron Glosopo [Ron Glossop] kaj Peni Vos [Penny Vos] gastigis neformalan kunsidon pri Montessori edukado por proksimume 15 partoprenantoj, kiuj interesiĝis por la temo. Ĉi tiu grupo fariĝis la bazon de nova grupo de Yahoo "Montessori Esperanto". La menciitaj georganizantoj kaj aliaj kunlaborantoj daŭrigis laboron ĉe la retejo - http://www.MontessoriEsperanto.org - por promocii instruadon de esperanto ĉe montesoraj lernejoj.
En marto, Peni okazigis prezentadon pri la valoro de Esperanto en frua instruado, kiu estis bone ricevita de la ĉirkaŭ 90 partoprenantoj de la tute-nova asocio de indoneziaj montesoriaj lernejoj. Jakarta Montesoro jam instruas Esperanton, ekde kiam la lernejestro aĉetis unuan ekzempleron de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" en 2010, kaj aliaj lernejoj nun konsideras sekvi ĝan ekzemplon.
Montesora pedagogio estas alternativa edukmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montesori [Maria Montessori] en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj, sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro 'De infanaĝo al adoleskaĝo'. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon.
De Nunonia, laŭ Peni Vos [Penny Vos].
Jaŭdon, je la 22-a de marto, la hispana futbalteamo Real Madri anoncis projekton pri temoparko konstruota en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La anonco okazis en la stadio Santiago Bernabeu, tiu riska projekto, nomata Real Madrid Resort Island, estos, laŭ la oficiala retpaĝo de la teamo, granda hotelo, kiu miksos turismon kaj futebalon.
La planita inaŭguro okazos en la jaro 2015. La parko estos kontruata en insulo, kaj kovros 50 hektara are kaj enhavos havenon especiale dezajnitan laŭ la simbolo de la teamo. La entrepreno, kiu estras la projekto jam anoncis kelkajn servojn, kiuj estos ofertataj de la parkhotelo, inter ili muzeoo de la klubo, loĝeja areo, luksaj hoteloj kaj la unua stadio ĉe la maro, kiu kapablos ricevi 10 mil personojn.
Real Madrid asociis al registraro de Rasalĥajmo [رأس الخيمة] por disvolvigi tiun projekton. La klubo investos 758 milionojn da euroj por la konstruado de la parko.
Florentino Peres [Florentino Pérez], la prezidento de la hispana futbalklubo, asertis, ke tiu estas la unua paŝo por rilato pli matura kaj longdaŭra kun la mezoriento. "Real Madrid estas de ĉiuj kaj futbalo estas ilo por kunigi la popolojn", aldonis Florentino Peres, dum prezentado en la Salono de Honoro de la futbalklubo.
Kunlabore al UN, neregistrara organizaĵo instruas kapoeiron al infanoj en la okupitaj terirorioj. Sub granda tendo, en Orienta Jerusalemo, ĉirkaŭ dudek adoleskuloj kaj infanoj dancas akompane de tambura muziko. Ili lernas kapoejron, brazilan luktoarton, kiu miksas dancon, akrobacion kaj lukton. Tiu luktoarto estas grava simbolo de la brazila kulturo kaj nun konkeras praktikantojn en Cisjordanio. Laŭ la estro de tiu neregistrara organizaĵo kapoejro helpas la infanoj traspasi tiajn malfacilajn spertojn de la okupacio.
"Pro ĝia luktoarta naturo, kapoejro postulas disciplinon por sukcesa kunlaborado. Mi kredas, ke tiu kvalito forte tuŝas la infanojn", diris Ĵorge Goja [Jorge Goia], la brazila instruisto kaj respondeculo de la kurso". Kapoejro povas esti grava ilo por disvolvigi la memfidon de infanoj. Ĝi estas tradicie instruita al grupoj kaj instigas la infanojn kanti kaj danci, tiamaniere, ke ili sentas sin veraj anoj de la grupo", asertis lin.
La NRO 'Ni volas kapoeiron' instruas infanojn kaj junulojn ekde lastjaran mardon en rifuĝejoj en Cisjordanio. Ĉirkaŭ okcent personoj jam partoprenis en tiu projekto. Nuntempe la kursoj okazas en rifuĝejoj en Ŝiafato [شعفاط], Jalazono [الجلزون] kaj Ramalaho [رام الله].
Supereco
Laŭ informo de la respondeculo de UNHPR (agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por helpo al palestinaj rifuĝintoj en mezorientro), la infanoj ege bone reagas al tiuj lecionoj. Oferti tiajn kursojn al infanoj, kiuj loĝas en rifuĝejoj, kreas por ili oportunon superi la ĉiutagajn malfacilaĵojn.
Krom tio, laŭ deklaro de Ĵorge Goja "En Brazilo kapoejro historie funkciis kiel helpilo por ke la perfortitaj komununoj povus rezisti kaj kontraŭstari siajn perfortintoj, tiu kvalito faras ĝin adkvatan por rilato kun la premitaj palestinoj en Israelo".
Kapoejro
Kapoejro [portugale capoeira] estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko kaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko.
La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la Brazilo. Verŝajne kapoejro ekhavis sian nomon pro tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.
Romo 21-an de marto 2012, itala registaro, politikaj partioj kaj sindikatoj ĝenerale interkonsentas pri reformo de laborleĝoj, kiuj precipe rilatas al faciligo de maldungo. Atendante la finan akordon ĉi vespere, elektantoj de la ĉefa maldekstra partio, Partio Demokrata, rebelas ĉe ties oficiala Facebook paĝo kontraŭ la subteno, ke ilia (eks?)partio ŝajnas doni al tiu projekto.
En multaj komentoj la elektantoj minacas forĵeti sian membrokarton kaj ne plu voĉdoni por la partio. Vespere la estro de la partio, Piero Luiĝi Bersani [Pier Luigi Bersani], aperas ĉe konata televidkanalo por defendi lian agadon kaj asertis, ke la Partio Demokrata influos favore al laboristoj je la fina teksto. La ĉefa novaĵo de la reformo temas pri "ekonomia maldungo" kiu povos okazi eĉ sen justa kaŭzo.
Dum la tago ministrejo pri "publika agado" anoncis, ke la reformo ankaŭ rilatos publikajn dungitojn, kiuj estas cirkaŭ 3500000, provokante protestojn de la Ĝenerala Konfederacio de Italaj Laboristoj [Itale Confederazione Generale Italiana del Lavoro; CGIL], sed vespere, la ministro pri laboro, Elsa Fornero, malkonfirmas.
Raporto de Nunonia pri la nuna politika panoramo en Romo, laŭ raporto de la itala kunlaboranto Aleksandro de Filipo [Alessandro De Filippis]
La plej belan gazetan titolon, kiun mi legis okaze de la “araba printempo” estis en tunizia gazeto en la reto, kies nomon mi ne memoras, kiu tekstis pli mapli: “Ni devas kompreni, kion ili volas”. En tiu kunteskto “ni” estas la araboj kaj “ili” estas la okcidentanoj.
La artikolo klarigis, ke komence de la pasinta jarcento la okcidentanoj volis, ke la araboj liberiĝu el la turkoj. Ili estis kontentaj pri ĉi tiu neesperata helpo, kaj nur poste komprenis, ke ili devis liberiĝi el la turkoj, por ke la okcidentanoj mem regu ilin. Dum la du mondmilitoj la okcidentanoj regis ĉie en la araba mondo, kiu esence estis dividita inter francoj kaj angloj. Post la dua mondmilito venis la fino de koloniismo kaj per foje tre malfacilaj militoj (Alĝerio) oni povis vere liberiĝi nur ke la novaj registaroj, ofte starigitaj de la armeoj, prefere devis kunlabori kun la eksaj koloniaj landoj.
Poste ĝenerale la Okcidento (esence temas pri francoj, angloj kaj usonanoj) dum jardekoj subtenis plurmaniere la lokajn diktatorojn (Mubarak kaj la aliajn). Poste transnokte, de vespero al mateno, ili decidis, ke ili subtenas la popolojn, kiuj manifestacias kontraŭ la diktatoroj. Nun, kiun ili subtenos poste? Esence de tio, diras la araba ĵurnalisto, dependos la fakto, ĉu la okcidentaj televidoj parolos pri ni kiel defendantoj de la homaj rajtoj aŭ kiel danĝeraj islamanoj.
Se tiu rakonto estas ĝusta, kaj ĝi estas ĝusta, ni faru al ni kelkajn demandojn:
1 – Kiu okupis la landojn de aliaj: ĉu islamanoj okupis Usonon kaj Eŭropo aŭ ĉu arabaj landoj estis okupitaj?
2 – Kiu provas enkonduki siajn varojn kaj sian civilizon al la mondo: ĉu Tunizio aŭ Usono?
La respondoj al tiuj demandoj ne estas malfacilaj. Estas vero ke ekzistas pluraj malriĉaj islamanoj, kiuj elmigras al Eŭropo kaj Usono, sed prezenti ilin, kiel potencajn invadantojn, kiuj volas ŝanĝi la landojn al kiuj ili elmigris, estas nur truko de la dekstraj partioj por grandigi la rasan malamon inter la loka malriĉa loĝantaro kaj la islamanoj. Laŭdifine, se oni estas devigata elmigri al alia lando kaj tie fari la plej malagrablajn laborojn kaj esti daŭre en pozicio de malsupereco, oni ne estas invadanto kun espero ŝanĝi la nunan loĝlando.
Sed niaj dekstraj okcidentanoj volas ion plian. Ili volas forviŝi la enmigrintojn el la mapo. Ili volas ĝui ties servojn [oni daŭre bezonas laborantojn por la laboroj, kiujn neniu volas fari], sed samtempe oni ne volas vidi ilin. Oni volas, ke ili rezignu pri si mem, alprenu tuj la okcidentajn valorojn, vestu sin kiel ni vestas nin, lasu siajn sovaĝajn kutimojn, kaj malaperu en la socio. Ofte por islamanoj tio estas malfacila pro la koloro de la haŭto, sed ne estas tiu la ĉefa problemo. La ĉefa problemo estas, ke neniu volonte mortigas sin mem, malaperas kaj renaskiĝas kiel nova homo. La turkoj en Germanujo*, ekzemple, eĉ se ili volus, ili ne povus tuj iĝi germanoj. Tio okazas tre laŭgrade. Ili estas jam malsimilaj rilate al la turkoj en Turkujo*, sed la germaniĝo postulos generaciojn. Kaj prefere ĝi okazos se oni ne postulos ĝin. En tiu situacio, kiu estas la atakanto kaj kiu defendas sin? La vero estas, ke pro la eŭropa kaj usona islam-malamo (islamofobio en eŭropaj lingvoj) la islamaj komunumoj en Eŭropo kaj en Usono (malriĉaj laboristoj – mi rediru tion) ne sukcesas vivi sentime.
Sed kio pri la islamaj teruristoj? Ĉu vi volas nei ke ili ekzistas kaj mortigas senkulpajn homojn? Tion certe diros al mi okcidenta leganto. Ne, mi ne volas nei tion, sed mi volas nur diri, ke la islamaj teruristoj estas malgranda grupeto, kiu provas reagi. La veraj teruristoj sidas en la registaro de Usono, de Britujo* kaj de Francujo, kaj el siaj sekuraj oficejoj ili ordonas, ke jen oni ataku per aviadiloj Irakon kaj mortigu civitanojn sendistinge je milionoj, ke oni ataku Afganujon* kaj faru la samon, ke oni sendu militŝipojn regi la mezorienton, ktp. Tiuj samaj teruristoj aprobas kaj subtenas ĉiujn teruragadojn de la israela registaro, kiu malrapide estas murdanta tutan popolon, la restantajn kelkajn palestinanojn.
Kial poste surpriziĝi se metiisme kelkaj islamanoj de tempo al tempo provas rezisti?
La laŭtparoliloj de la teruristoj, la okcidentaj televidoj, prezentas grandajn skandalojn, pro la civitanaj militviktimoj en Sirio, sed tute ne parolas pri la fakto, ke Usono kaj Britujo kaj Francujo pere de Kataro jam de longa tempo finance kaj armile subtenas la opoziciantojn al Asad. Mi volus vidi, kion ili dirus se Kataro finance kaj armile subtenus la laboristan partion en Britujo?
La situacio estas tre pli malbona ol tiu de la libro 1984 de Ĝorĝe Orŭel (George Orwell). Nun oni atakas kaj mortigas kaj samtempe konvinkas la homojn, ke la viktimoj estas la murdistoj. Se Kafka estus vivanta, li povus verki amason da kafkecaj noveloj.
de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Renato Korseti [Renato Corsetti]
* Afganio, Britio, Germanio kaj Turkio.
Lastatempe oni multe parolas pri edukado sen ĉeesto, aŭ ‘distanca edukado’, se uzi konatan terminon. Temas pri funkciado de plurnivelaj kursoj, en plej diversaj edukokampoj, en kiuj lernantoj kaj instruistoj sidas for, rilate spacon kaj/aŭ tempon. La afero ne estas nova, fakte ĝi estas plurjarcenta revo de la homaro, kun la celo atingi pli vastan publikon sen perdo de kvalito. Unuaj provoj komenciĝis en la 18-jarcento; en la komenco de la 20-a jarcento, jam miloj da homoj en Eŭropo studis per korespondado. En la nuna tempo, kiam interreto fariĝis rutina afero, homoj apenaŭ povas koncepti, kiel eblis tion plenumi per ordinaraj leteroj. Tamen, la afero funkciis relative glate.
En Brazilo, ekzemple, ĉiu ne tro juna homo memoras la plurjardekan sukceson de kursoj de ia Brazila Universala Instituto [Instituto Universal Brasileiro], kiu proponis amason da kursoj. Ni memoru krome, ke ‘neĉeesta edukado’ povas uzi radion, televidon, telefonon, filmojn, sonkasedojn, k.s.. Se oni rigardas malantaŭen, oni ricevas la impreson, ke esploristoj dum jarcentoj barakte serĉadis rimedojn por transdoni scion, informojn, instruojn – ĝis oni alvenis al la mirinda tempo de interreto, en la fino de la 20-a jarcento. Junaj homoj hodiaŭ rigardas interreton kiel tute normalan aferon, kaj apenaŭ atentas pri la grandega salto, kiun ĝi signifas por edukado.
Tamen, verŝajne teknologio antaŭeniras pli rapide ol la menso homa, almenaŭ se oni konsideras la homan psikan inertemon. Mi aludas al antaŭjuĝoj, al tradiciemo de homaj konceptoj. Persone mi tuŝis la temon pri ‘distanca edukado’ kun pluraj amikoj kaj konatoj, lastatempe. Ili ĉiuj estas universitatnivelaj profesiuloj – instruistoj, medicinistoj, inĝenieroj, eĉ pedagogoj. Mi konstatis subtilan suspektemon de tiuj homoj. ‘Edukado sen ĉeesto? Hmmm...’ Kaj ili ne proponas solidajn argumentojn, sed klare esprimas per sia mieno timon. Mi komprenas, ke ili timas korupton kaj banaligon de edukado. ‘Oni pagos, oni ricevos diplomojn’ – iuj asertas, pli kuraĝe. ‘Studantoj ne plenumos honeste siajn taskojn, sed mendos de aliuloj siajn proprajn taskojn’ – diras aliaj. ‘Neniu komputila kontakto povas anstataŭi personan ĉeeston de instruisto’ – jen alia, malpli klara kontraŭsinteno. ‘La nivelo de la instruado malaltiĝos ankoraŭ pli en evoluantaj landoj’ – mi aŭdis.
La fakto estas, ke homoj ankoraŭ suspekteme rigardas la sistemon. Miaflanke, mi konjektas, ke malantaŭ tiaj ne tre konkretaj kritikoj staras la antikva homa mensa konservemo. Se temas pri edukado/instruado, plej multaj homoj unuavice pensas pri... instruistoj. Oni ne pensas unue pri lernantoj! Jen la problemo. De multaj jarcentoj, de jarmiloj, eble ekde la unua Platona Universitato, en Helenio, la unua kondiĉo por ke okazu edukado estas la ĉeesto de instruisto. Nur dualoke oni pensas pri lernanto. Temas do pri la atavisma inklino al aŭtoritateco. Potenculo instruas, modestulo silente, pasive ensorbas liajn konojn. Prefere kun sento de adorado al la ĉioscia konotransdonanto – vera idolo! Se la potenculo ne staras kun siaj voĉo, gestoj kaj personeco, tiam ne eblas eduka procedo.
Bedaŭrinde, tio estas simpla antaŭjuĝo. Pluraj geniuloj de pedagogio jam montris tion – Piaget kaj Paulo Freire, inter aliaj. Vera, efika edukprocedo devas centriĝi je la edukato, anstataŭ je la edukanto. Ĝi estas efektiva nur, se la decido edukiĝi naskiĝas en la edukanto. Eĉ plej kompetenta instruisto fiaskas, kiam lia lernanto ne emas lerni. Male, se ĉi tiu lasta ja decidas lerni, tiam eĉ plej malkompetenta instruanto ne baros al li la vojon.
Kion proponas ‘distanca edukado’? Ĝi lasas la decidon al la lernanto. Li mem kondukas sin sur lernovojo. Li elektas sian lernobjekton, li elektas la horojn por studado, li obeas sian propran ritmon de konarikado, li adaptas sian lernadon al sia socia situacio. Eble li sidos antaŭ la komputilo dum malfruaj noktoj, ĉar li devas perlabori la vivon dumtage. Eble li studos dum semajnfino, eble li kune studos kun familiano aŭ amiko, eble sola.
Ĉu tio signifas, ke la instruisto ne estas grava? Tute ne! Li nur ne okupas la altaron; li fariĝas orientanto, helpanto, sentema observanto pri la malfacileco, kiun eventuale montras la edukato. Li taksas lian progreson, respektante lian iradon. Li faciligas al li la vojon. Al la lernanto koncernas la defio montri, ke li akiris la necesajn konojn, al la instruisto, taksi tian elmontron.
Kompreneble, ĉia edukprocedo havas siajn limojn. Ekzistas kampoj, kiuj postulas praktikajn, fizikajn plenumojn. Kirurgo ne povus trejni operaciojn per la komputilo, fizioterapiisto korpkuracadon. Same pri flegarto kaj pri atletlernado. Tiajn, post la teoriaj, bazaj etapoj, oni kompreneble devas plenumi ĉeeste. Sed tio ne malvalidigas distancan edukadon. Fakte, ekzistas kampoj, por kiuj ĝi eĉ ŝajnas avantaĝa, kiel juroscienco, sociologio kaj filozofio. Kaj eĉ por jam spertaj kuracistoj, kiam ili deziras aktualigi siajn medicinajn konojn.
Feliĉe, interreto ne respektas antaŭjuĝojn. La ‘distanca edukado’ firmiĝas tago post tago, malgraŭ ĉia suspektemo. Ni fidu, ke ĝi signifos progreson, demokratigon de konakiro, plivastigon de pli klera publiko. Ĝi staras je atingebleco de malpli riĉaj homoj, de patroj kaj patrinoj, kiuj emis sed ne povis frekventi universitaton. Ni fidu, ke korupto kaj neglektemo ne venkos; venkos la antikva inklino de homoj pli kaj pli lernadi.
de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Paŭlo Sergio Viana [Paulo Sergio Viana]