Eniru la sistemon Registriĝo
 

Memestimo: Ĉu psikologia panaceo?

1 Comments | Published on Thu 22 Mar, 2012 at 07:18 by
Musklaku por aŭskulti la tekston:
.

Povas aŭdiĝi kiel troigo aserti, ke bona memamo aŭ ĉiam plialtiĝanta memestimo estas la plej simila afero al psikologia panaceo, sed laŭ nia propra sperto kaj tiu de sennombraj mondfamaj psikologoj, memamo aŭ la bona kaj aŭtentika amo kiun oni povas kaj devus ĉiam senti al si mem ja estas la plej evidenta ŝlosilo de feliĉo kaj la plej mirinda kuracilo kontraŭ preskaŭ ĉiuj psikologiaj malsanoj.

Jes, ni parolas pri la bona memamo, ne pri la malbona. Amo al si mem estas nur bona se, krome, oni ankaŭ sincere amas ĉiujn aliajn kaj malamas neniun ajn. Se oni orgojlas kaj arogantas tiel, ke oni sentas sin supera al ĉiuj ajn kaj agas disdegne al siaj ĉirkaŭantoj, tion ni nomas malbona aŭ falsa memamo. Aroganteco, fieraĉo, malmodesteco, orgojlo, malhumileco kaj malestimo al aliaj estas ĝuste la plej oftaj maskoj de “falsa memamo”. Ĉi-tio estas tute la malo de alta, konvena kaj saniga memestimo.

Ni ankaŭ ne konfuzu altan memestimon kun memfido, kompetenteco, memkoncepto aŭ memimago. Bedaŭrinde memestimo estas tro ofte miskomprenata eĉ de psikologoj mem. Vera kaj bona amo al si mem estas tre profunda kaj bonefika sento.

Alte memestimi signifas akcepti sin mem tian, kia oni estas; senti al si mem la saman tenerecon, karesemon, atentan zorgon kaj dolĉan admiron sentatajn al siaj plejamatoj; sincere ĝoji pri sia ekzistado; paroli al si mem per dolĉaj kaj respektoplenaj vortoj; ami en la vera senco de la vorto siajn vivon, familion, nomon, aĝon, landon kaj ĉion ligitan al sia propra persono, kaj trakti sin mem kaj ĉiun korpoparton sian danke, milde, delikate, zorge, kaj respekte; deziri al si mem kaj al aliaj ĉion plej bonan.

Homoj kun alta memestimo estas facile rekoneblaj pro siaj afableco, respektemo, kapablo ami ĉiujn kaj ĉion, simpleco, senafekteco, emo kaj preto al bona servado, optimismo, entuziasmo, facila adaptiĝeblo al ĉio, ĝoja sinteno, trankvila mieno kaj facila ridetemo.  Aŭtentika feliĉo kaj la kapabloj ami kaj ricevi amon estas nepre ligitaj al bona memestimo. Tion, kion oni sentas al si mem, oni reflekte projekcias al siaj ĉirkaŭaĵo kaj ĉirkaŭantoj. Alta memestimo plibeligas la vivon, kaj male, memmalamo ĉion ege malbeligas.

Bone informitaj psikologoj, socialaj asistantoj kaj edukistoj scias, ke preskaŭ ĉiuj formoj de malfeliĉo, agresemo, deliktado, geedzaj konfliktoj kaj mabonkonduto ŝuldiĝas antaŭ ĉio al malalta memestimo aŭ memmalamo.

La granda plejmulto el ni emas pensi, ke nia memestimo estas sufiĉe alta kaj bona, sed fakte ni malamegas nin mem multe pli ol ni suspektas, tute senkonscie. La fama kanada psikologo Jack H. MacQuaig iam asertis, ke se ekzistus mezurilo de memestimo kun skalo de nulo ĝis dek gradoj, ni povus konstati, ke preskaŭ neniu en la mondo superas la trian gradon. Nur ĉar ni ĉiam estis kaj estas ĉirkaŭataj de neŭrasteniuloj, malfeliĉuloj kaj malbonkondutantoj, la homaro alkutimiĝis pensi, ke malamo, malfeliĉo kaj malbonkoduto estas aferoj tute normalaj, sed la vere feliĉiga novaĵo estas ke tio ja estas ŝanĝebla kaj korektebla, almenaŭ ĉe ni mem.

Memmalamo estas subkonscia fenomeno, kiu povas esti rimarkata nur ĉe la personaj agoj: malŝato de nia persona bildo (kaj en speguloj kaj en fotoj), ofta emo koleri, ĉiama malkontento pri preskaŭ ĉio, pesimismo, facila ofendiĝemo, daŭra grumblemo, ofta plendado, kutima protestemo, riproĉemo, kverelemo, violentemo, enviemo, malemo pardoni, malamo al preskaŭ ĉiuj kaj ĉio, timemo, malĝoja sinteno, nekredemo pri la ekzisto de amo, akra sento de soleco; pensi, ke ĉiuj nin malŝatas aŭ malamas; mematakoj (fumado, drinkado, sinnarkotado, tromanĝado, meminsultado eĉ pro sensignifaj eraretoj, paroli malbone pri si mem, ktp). Ekster ĉia dubo, la plej malbona manifestiĝo de memmalamo estas la ago aŭ eĉ la nura intenco mortigi sin mem. Tiuj kiuj fakte sin amas benas ĉiun sekundon de siaj vivoj.

Bedaŭrinde la homa memestimo ricevas siajn unuajn malaltigajn batojn jam en la infaneco. Se patrino iel sentigas sian filineton malbela, la sendefenda knabino tion akceptos kiel fakton, nur ĉar panjo tion diris aŭ sugestis. Se la patro traktas sian fileton kiel stultulon, tia la sendefenda knabeto ekvidos sin mem ĉar li pensas, ke paĉjo ĉion scias.

Tiele, la sentoj de malfeliĉiga memmalamo estos por ĉiam seninterrompe kaj nerimarkate transdonataj de unu generacio al alia.
Do, estas ni, kiuj tion nun komprenas, kiuj devas, por nia propra bono kaj tiu de niaj infanoj kaj pranepoj, ion fari por interrompi tiun nedezirindan ĉenon, komencante per la plialtigado de nia propra memestimo.

Kiel ni komencu ĉion ŝanĝi kaj plibonigi? Necesas aparte granda kuraĝo por povi fakte ajnakoste eviti montri eĉ la plej etajn signojn de malalta memestimo, anstataŭigante ilin per la agmanieroj de memamantoj, laŭ la metodo de aktoro prepariĝanta por la ludado de nova rolo, sed valoregas la penon.

Do, ekde nun ni komencu agi kvazaŭ nia memestimo estus pli kaj pli alta, evitante agi kiel memmalamantoj, kaj ĉio fakte ŝanĝiĝados iom post iom:  ni ĉesu tuj nin mistrakti kaj insulti. Ni forigu pesimismon kaj mematakojn el niaj vivoj. Ni ne plu plendadu, ni ne plu fumadu, ni ĉesu drinkadi kaj nin drogaĉadi, ni ne plu ofendu, enviu, malamu, riproĉu… ktp.

Krome, por ke feliĉo povu konkretiĝi ĉe ni, ni komprenu ankaŭ, ke ekzistas feliĉigaj pensoj kaj malfeliĉigaj pensoj, do ni nur enlasu la feliĉigajn en nian kapon. Se vi pensas, ke viaj pensoj eniras en vian menson tute neregeble kvazaŭ liberaj muŝoj enflugantaj kaj elflugantaj tra malfermita fenestro, imitu la matematikiston, kiu sukcesis regi siajn suferigajn pensojn, manipulante ilin ankaŭ per papero kaj krajono kvazaŭ solvante matematikan problemon. Li surpaperigis siajn donitaĵojn kaj surpapere kaj tute sensufere alvenis al bonaj konkludoj kaj decidoj.

Ekparolu al vi mem kiel eble plej ame kaj diru: De post hodiaŭ, mi benos mian vivon kaj senlime amos mian realaĵon. De nun mi estos centoble pli komprenema kaj pardonema al mi mem pro miaj propraj homaj eraroj. Ekde hodiaŭ per belaj pensoj, vortoj, sentoj, kaj agoj, mi pliagrabligos miajn tagojn kaj tiujn de miaj familianoj, amikoj kaj…preterpasantoj.

Per miaj propraj sinteno kaj ekzemplo, de nun, mi instruos al aliaj, ke feliĉo komenciĝas ĉe feliĉigaj pensoj kaj amikeco estiĝas ĉe amika rideto. De post ĉi-tiu momento, ni ĉiutage feliĉe agu kaj dividu nian feliĉon kun niaj kunestantoj.

De mateno ĝis vespero, ni multfoje ripetadu en nia eno jenan aserton: Mi multe amas min mem tian, kia mi estas nun, kaj ankaŭ senescepte mi amas ĉiujn miajn ĉirkaŭantojn.

Iom post iom, ni rimarkos, ke nia sano pliboniĝas, ke amo fariĝas realaĵo, ke la mondo estas fakte multe pli bela ol ĝi ĉiam aspektis, ke la aliaj homoj kaj ni mem, kvazaŭ magie pliboniĝas, plilertiĝas kaj plibeliĝas, ke manĝaĵoj subite plibongustiĝas, malbonodoroj malaperas kaj ĉio mistere pliagrabliĝas. Ni malkovros tiam, ke ni ne vidas la mondon tian, kia ĝi estas, sed tian, kiaj ni estas.
Kaj fine ni ankaŭ konvinkiĝos ke homo kun alta memestimo estas feliĉa, feliĉiga, aminda, amiva, kaj amativa.

de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Luis Ĥorĥe Santos Morales [Luis Jorge Santos Morales]

Posted in: Artikoloj kaj Kolumnoj Tagged as:

Kvar homoj pereis ĉe atenco en franca lernejo

1 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 15:22 by

Lundon, la 19-an de marto, en Francio, kvar personoj estis mortigitaj inklude tri infanoj dum atenco. La krimoj okazis en juda lernejo en la urbo Tuluzo. La alia viktimo estis instruisto de la hebrea lingvo, 30-jaraĝa, kaj patro de du infanoj, kiuj ankaŭ estis mortigitaj. Iu 17-jaraĝa junulo estis vundita dum la atenco kaj restas enhospitaligita.

Laŭ informoj de la lokaj aŭtoritatoj, la kugloj de iu armilo, uzita de la murdisto, estas la samaj uzitaj por mortigi armeanon la 11-an de marto, ankaŭ en Tuluzo, krom aliaj du en Montaŭbano, la 15-an de marto.

Ĝis nun la murdinto ne estis indentigita. Ĉeestantoj asertis al la aŭtoritatoj, ke la murdisto alvenis per motorciklo ĉirkaŭ la 8-a matene kaj ekpafis per du armiloj. Li persekutis la infanojn, kiuj estis ĉe la pordoj de la lernejo, ene de la lernejo.

La prezidento, Nikolao Sarkozi [Nicolas Sarkozy] diris, ke unu el la murditaj soldatoj estas karibdevenanto kaj la alia islamano. “Ni restas forte tuŝitaj pro ambaŭ krimoj” deklaris la prezidento. Israelo asertis sian bedaŭron por la atenco kaj funebras por la familianoj de la viktimoj, sed asertis kredi en la kapablo de la francaj aŭtoritatoj.

Posted in: Eŭropo, Kontinentoj Tagged as: Israelo, Francio, Tuluzo, Montaŭbano

Konga Esperanto Virina Asocio okazigos seminarion

0 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 15:18 by
KEVA, la Konga Esperanta Virina Asocio, promocias Esperanton kaj subtenas la virinajn agadojn en la lando. La asocio estis fondita la 30an de septembro 2010 en kinŝaso,  ĉefurbo de la Demokratia Respubliko de Kongo, ĝia devizo estas Alvoko al la mondpaco. Viroj, virinoj kaj geinfanoj partoprenas en ĝia agado precipe por lerni Esperanton; sed Keva havas multajn aliajn prizorgindajn celojn; inter ili la subteni vidvinojn kaj georfojn. KEVA ĝis nun supervivas nur danke al siaj membrokotizoj, kiuj ne sufiĉas, spite de la bona vola de kelkaj honoraj membroj, kiuj ĝin subtenas laŭeble. Homoj kiuj volas membriĝi al KEVA volonte partoprenas en ĝia agado, kiel volontuloj kaj por helpi ĝiajn homasistajn celojn lernas Esperanton.

La asocio funkcias provizore, danke al iu bonvolontulo, kiu akceptis la funkciadon de KEVA ĉe lia domo - adreso: 7a strato N°6/202 verda civito, selembao municipo en Kinŝaso. La KEVA-anoj kursas ĉiudimanĉe en la lernejo de sankta Ignace: ekde la 14a ĝis la 16a posttagmeze. Ekde la fondo de tia asocio, la volontuloj jam okazigis multajn prelegojn kaj ekskursojn, krom ĝiaj kunvenoj, kiuj okazas du foje monate. Nuntempe la asocio planas okazigi seminarion okazontan en julio 2012, kiu temos pri formadon kaj ekzamenon.
Esperantistoj povas helpi KEVA precipe per financado, kio solvos aliajn problemojn, anakaŭ donacante vestaĵojn aŭ manĝaĵojn por ĝiaj vidvinoj kaj georfoj, librojn, skribilojn, flagon de esperanto, kaj aliajn lernilojn. KEVA ankaŭ ĝisvolvas agrikulturan projekton; kio helpos ĝin rilate al la memfinancado de sia agado, do agrikulturaj  instrumentoj ankaŭ estas necesaj.
KEVA kontakteblas per la retaddreso: kevakongaesperantavirinaasocio@yahoo.frnelly_masemi@yahoo.fr - retaderso de ĝia presidentino. La grupo havas, konto ĉe UEA : emmb-s.

de Nunonia-redakcio, laŭ Elizabet Neli Masemi Mbembi

Posted in: Esperanto Tagged as: Kongo, KEVA

Italaj advokatoj mitingas kontraŭ reformoj enkondukitaj de la registraro

0 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 09:10 by

Jaŭdon, 15-an de Marto, italaj advokatoj manifestaciis surstrate apud la juĝejoj de Romo, la ĉefurbo de Italio, surhavante siajn togojn, por protesti kontraŭ la reformoj enkondukataj de la registaro de Mario Monto kaj rilatas al ilia profesio.

Ĉefe, ili kontraŭas la nuligon de la tarifoj, ĝis nun laŭleĝe determinitaj, la devigon de antaŭdiri al klientoj la koston de procesoj, la eblecon establi societon kun anoj, kiuj ne estas advokatoj kaj la devigita klopodo pacigi kverelojn ("mediazione civile" en la itala) antaŭ ol komenci procesojn. Ili timas, ke la nuligo de la tarifoj laŭleĝe senvalorigos ilian profesion je la sama nivelo de iu ajn komercisto kaj ke la leĝaj servoj iĝos de malbona kvalito pro la konkurenco, kiu estigos servojn leĝajn tro malmultekostajn.

Cetere, ili deklaras, ke ne eblas antaŭdiri al klientoj kiom kostos la procesoj, ĉar oni ne povas antaŭvidi tion, kio okazos dum juĝado kaj kian laboron la advokato realigos. La permeso establi societon kun neadvokataj anoj, laŭ ili, transformos advokatojn en dungitaj de riĉuloj, kiuj nur celas "akiri monon". Finfine, la devigita klopodo pacigi kverelon antaŭ ol komenci proceson estus, laŭ ili, nur perdo de tempo kaj de mono por iliaj klientoj. La itala registaro opinias, ke ĉi tiuj reformoj malaltigos kostojn de leĝaj servoj, stimulante ekonomion.

Raporto de Nunonia pri la manifestacio okazita en Romo, laŭ raporto de la itala kunlaboranto Aleksandro de Filipo [Alessandro De Filippis]

Posted in: Eŭropo, Kontinentoj Tagged as: Romo, Italio, Mitingoj

Forpasis la patriarko de Aleksandrio kaj papo de la kopta eklezio

1 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 06:45 by

Sabaton, la 17-an de marto, forpasis la papo de la kopta eklezio, Ŝenudo la 3-a, estro kaj religia gvidando de la ortodoksaj katolikoj estis tiam 88-jaraĝa kaj jam de longe suferis pro kronikaj malsanoj.

Li estris la egipaj katolikoj, kiuj nombras 10 milionojn, dum pluraj malfacilaj periodoj. Je la jaro 1971 li estis elektita la patriarkon de Aleksandrio kaj la 117-a papon de la katolika eklezio de Sankta Marko, titolo per kiu estas konata la maksima aŭtoritato de la egiptaj katolikoj.

Dum lia pontifikado, la papo Ŝenudo la 3-a, nomis la unuaj episkopoj en Usono, Aŭstralio kaj Sudameriko. Ankaŭ ade laboris por pli bonaj rilatoj inter la katolikaj eklezioj.

La fundinto de WikiLeaks kandidatiĝos kiel guberniestro

0 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 06:32 by

La fundinto kaj estro de la grupo WikiLeaks, Ĵuliano Asanĵe [Julian Assange] anoncis siajn planojn por kandidatiĝi al aŭstralia gubernio. La anonco estis publikigita pere de la socia reto Twitter. Ĵuliano Asanĵe estas Aŭstralia civitano kaj 40-jaraĝa, kiu en 2010 post publikigo de dokumentoj de la usona armeo pri la iraka milito estis akuzita je seksaj krimoj en Svedio kaj arestita je la 7-a de decembro 2010. Li nuntempe restas mallibere sed hejme en Britio.

WikiLeaks estas retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj. Ĝi kutime ne informas nomojn kaj adresojn de la homoj, kiuj publikigis tiujn dokumentojn. La retejo estas lokita en Svedio.

"Ni ĵus scii pri la ebleco, ke Ĵuliano Asanĵo kandidati, ankoraŭ ne libera, al aŭstralia gubernio. Ĵuliano decidis kandidatiĝi", WikiLeaks anoncis ĝin pepe lastan sabaton, 17-an de marto. La grupo ankaŭ informis, ke planasprezenti kaj apogi kandidaton, kiu konkurencos kun la ĉefministro de Aŭstralio, Ĵulia Gilardo [Julia Eileen Gillard].

First Page Previous Page 3 4 5 6 7 Next Page Last Page