La plej belan gazetan titolon, kiun mi legis okaze de la “araba printempo” estis en tunizia gazeto en la reto, kies nomon mi ne memoras, kiu tekstis pli mapli: “Ni devas kompreni, kion ili volas”. En tiu kunteskto “ni” estas la araboj kaj “ili” estas la okcidentanoj.
La artikolo klarigis, ke komence de la pasinta jarcento la okcidentanoj volis, ke la araboj liberiĝu el la turkoj. Ili estis kontentaj pri ĉi tiu neesperata helpo, kaj nur poste komprenis, ke ili devis liberiĝi el la turkoj, por ke la okcidentanoj mem regu ilin. Dum la du mondmilitoj la okcidentanoj regis ĉie en la araba mondo, kiu esence estis dividita inter francoj kaj angloj. Post la dua mondmilito venis la fino de koloniismo kaj per foje tre malfacilaj militoj (Alĝerio) oni povis vere liberiĝi nur ke la novaj registaroj, ofte starigitaj de la armeoj, prefere devis kunlabori kun la eksaj koloniaj landoj.
Poste ĝenerale la Okcidento (esence temas pri francoj, angloj kaj usonanoj) dum jardekoj subtenis plurmaniere la lokajn diktatorojn (Mubarak kaj la aliajn). Poste transnokte, de vespero al mateno, ili decidis, ke ili subtenas la popolojn, kiuj manifestacias kontraŭ la diktatoroj. Nun, kiun ili subtenos poste? Esence de tio, diras la araba ĵurnalisto, dependos la fakto, ĉu la okcidentaj televidoj parolos pri ni kiel defendantoj de la homaj rajtoj aŭ kiel danĝeraj islamanoj.
Se tiu rakonto estas ĝusta, kaj ĝi estas ĝusta, ni faru al ni kelkajn demandojn:
1 – Kiu okupis la landojn de aliaj: ĉu islamanoj okupis Usonon kaj Eŭropo aŭ ĉu arabaj landoj estis okupitaj?
2 – Kiu provas enkonduki siajn varojn kaj sian civilizon al la mondo: ĉu Tunizio aŭ Usono?
La respondoj al tiuj demandoj ne estas malfacilaj. Estas vero ke ekzistas pluraj malriĉaj islamanoj, kiuj elmigras al Eŭropo kaj Usono, sed prezenti ilin, kiel potencajn invadantojn, kiuj volas ŝanĝi la landojn al kiuj ili elmigris, estas nur truko de la dekstraj partioj por grandigi la rasan malamon inter la loka malriĉa loĝantaro kaj la islamanoj. Laŭdifine, se oni estas devigata elmigri al alia lando kaj tie fari la plej malagrablajn laborojn kaj esti daŭre en pozicio de malsupereco, oni ne estas invadanto kun espero ŝanĝi la nunan loĝlando.
Sed niaj dekstraj okcidentanoj volas ion plian. Ili volas forviŝi la enmigrintojn el la mapo. Ili volas ĝui ties servojn [oni daŭre bezonas laborantojn por la laboroj, kiujn neniu volas fari], sed samtempe oni ne volas vidi ilin. Oni volas, ke ili rezignu pri si mem, alprenu tuj la okcidentajn valorojn, vestu sin kiel ni vestas nin, lasu siajn sovaĝajn kutimojn, kaj malaperu en la socio. Ofte por islamanoj tio estas malfacila pro la koloro de la haŭto, sed ne estas tiu la ĉefa problemo. La ĉefa problemo estas, ke neniu volonte mortigas sin mem, malaperas kaj renaskiĝas kiel nova homo. La turkoj en Germanujo*, ekzemple, eĉ se ili volus, ili ne povus tuj iĝi germanoj. Tio okazas tre laŭgrade. Ili estas jam malsimilaj rilate al la turkoj en Turkujo*, sed la germaniĝo postulos generaciojn. Kaj prefere ĝi okazos se oni ne postulos ĝin. En tiu situacio, kiu estas la atakanto kaj kiu defendas sin? La vero estas, ke pro la eŭropa kaj usona islam-malamo (islamofobio en eŭropaj lingvoj) la islamaj komunumoj en Eŭropo kaj en Usono (malriĉaj laboristoj – mi rediru tion) ne sukcesas vivi sentime.
Sed kio pri la islamaj teruristoj? Ĉu vi volas nei ke ili ekzistas kaj mortigas senkulpajn homojn? Tion certe diros al mi okcidenta leganto. Ne, mi ne volas nei tion, sed mi volas nur diri, ke la islamaj teruristoj estas malgranda grupeto, kiu provas reagi. La veraj teruristoj sidas en la registaro de Usono, de Britujo* kaj de Francujo, kaj el siaj sekuraj oficejoj ili ordonas, ke jen oni ataku per aviadiloj Irakon kaj mortigu civitanojn sendistinge je milionoj, ke oni ataku Afganujon* kaj faru la samon, ke oni sendu militŝipojn regi la mezorienton, ktp. Tiuj samaj teruristoj aprobas kaj subtenas ĉiujn teruragadojn de la israela registaro, kiu malrapide estas murdanta tutan popolon, la restantajn kelkajn palestinanojn.
Kial poste surpriziĝi se metiisme kelkaj islamanoj de tempo al tempo provas rezisti?
La laŭtparoliloj de la teruristoj, la okcidentaj televidoj, prezentas grandajn skandalojn, pro la civitanaj militviktimoj en Sirio, sed tute ne parolas pri la fakto, ke Usono kaj Britujo kaj Francujo pere de Kataro jam de longa tempo finance kaj armile subtenas la opoziciantojn al Asad. Mi volus vidi, kion ili dirus se Kataro finance kaj armile subtenus la laboristan partion en Britujo?
La situacio estas tre pli malbona ol tiu de la libro 1984 de Ĝorĝe Orŭel (George Orwell). Nun oni atakas kaj mortigas kaj samtempe konvinkas la homojn, ke la viktimoj estas la murdistoj. Se Kafka estus vivanta, li povus verki amason da kafkecaj noveloj.
de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Renato Korseti [Renato Corsetti]
* Afganio, Britio, Germanio kaj Turkio.