Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts tagged as "Brazilo"

Palestinaj infanoj lernas kapoejron en Jerusalemo

2 Comments | Published on Thu 22 Mar, 2012 at 15:37 by

Kunlabore al UN, neregistrara organizaĵo instruas kapoeiron al infanoj en la okupitaj terirorioj. Sub granda tendo, en Orienta Jerusalemo, ĉirkaŭ dudek adoleskuloj kaj infanoj dancas akompane de tambura muziko. Ili lernas kapoejron, brazilan luktoarton, kiu miksas dancon, akrobacion kaj lukton. Tiu luktoarto estas grava simbolo de la brazila kulturo kaj nun konkeras praktikantojn en Cisjordanio. Laŭ la estro de tiu neregistrara organizaĵo kapoejro helpas la infanoj traspasi tiajn malfacilajn spertojn de la okupacio.

"Pro ĝia luktoarta naturo, kapoejro postulas disciplinon por sukcesa kunlaborado. Mi kredas, ke tiu kvalito forte tuŝas la infanojn", diris Ĵorge Goja [Jorge Goia], la brazila instruisto kaj respondeculo de la kurso". Kapoejro povas esti grava ilo por disvolvigi la memfidon de infanoj. Ĝi estas tradicie instruita al grupoj kaj instigas la infanojn kanti kaj danci, tiamaniere, ke ili sentas sin veraj anoj de la grupo", asertis lin.

La NRO 'Ni volas kapoeiron' instruas infanojn kaj junulojn ekde lastjaran mardon en rifuĝejoj en Cisjordanio. Ĉirkaŭ okcent personoj jam partoprenis en tiu projekto. Nuntempe la kursoj okazas en rifuĝejoj en Ŝiafato [شعفاط], Jalazono [الجلزون] kaj Ramalaho [رام الله].

Supereco

Laŭ informo de la respondeculo de UNHPR (agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por helpo al palestinaj rifuĝintoj en mezorientro), la infanoj ege bone reagas al tiuj lecionoj. Oferti tiajn kursojn al infanoj, kiuj loĝas en rifuĝejoj, kreas por ili oportunon superi la ĉiutagajn malfacilaĵojn.

Krom tio, laŭ deklaro de Ĵorge Goja "En Brazilo kapoejro historie funkciis kiel helpilo por ke la perfortitaj komununoj povus rezisti  kaj kontraŭstari siajn perfortintoj, tiu kvalito faras ĝin adkvatan por rilato kun la premitaj palestinoj en Israelo".

Kapoejro

Kapoejro [portugale capoeira] estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko kaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko.

La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la Brazilo. Verŝajne kapoejro ekhavis sian nomon pro tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.

Posted in: Sportoj Tagged as: UN, Brazilo, Ŝiafato, Jalazono, Ramalaho, Palestino

Incendio, sekvata de eksplodo, detruis brazilan esplorbazon en Antarkto

1 Comments | Published on Sat 25 Feb, 2012 at 10:24 by

Forta eksplodo, okazinta pro eta incendio, atingis la esplorbazon de la brazila armeo en Antarkto, la frumateno de ĉi tiu sabato, la 25-an de februaro. La eksplodo mortigis militiston brazilan, kaj vundis plurajn en la esplorbazo.

Ĉe la unuaj informoj ricevitaj de la brazila mararmeo, la branĉo de la brazila armeo, kiu zorgas pri la bazo, legeblas, ke la incendio, kaj la eksplodo kiu postsekvis ĝin, havis lokon en la sektoro de maŝinoj de la esplorbazo.  La fajro, laŭ tiuj fontoj, ekestis ĉirkaŭ noktomezo, kaj la eksplodo okazis kelkajn minutojn poste. Pro la akre frostigaj kondiĉojn antarktaj, la lokaj fajrobrigadistoj ne sukcesis estingi la fajron, kiu forbruligis la tutan esplorbazon, 2.600 kvadratajn metrojn granda. La esplorbazo havis plurajn ĉambrojn, laboratoriojn, muestro-arĥivojn kaj strukturon por ricevi ĝis 60 sciencistoj. La bazo estis oficiale lanĉita en 1984, kaj signis tiam la pretecon de Brazilo esplori la malvarman kontinenton antarktan. La oficiala proparolanto de la brazila mararmeo konfesis, ke la etoso inter la brazilaj milistoj estas de granda konsterno kaj ŝoko.

La sciencistoj, militistoj kaj eĉ unu grimpisto, kiu deĵoris ĝis hieraŭ nokte en la brazila esplorbazo, estis veturitaj per helikopteroj al la ĉilia bazo plej proksima. La ĝis nun ununura vundito, kiu tamen ne havas la vivon sub risko, kaj kies nomo ne estis diskonigita al la gazetaro, restas sub flegado ĉe la antarkta esplorbazo de Pollando, kaj estos baldaŭ sendita al la ĉilia bazo kiel sia pretigo por la reveno al Brazilo. Intertempe, fajrobrigadistoj de Brazilo kaj kelkaj volontuloj el aliaj landoj, kiuj deĵoras en proksimaj esplorbazoj en Antarkto, provas estingi la fajron ĉe la vrakoj de la iama fieriga bazo brazila tie. Du militŝipoj de Argentino kaj du ŝalupoj polaj helpas la agadon de la fajrobrigadistoj en la loko. Krome, helikopteroj de Ĉilio helpas, malgraŭ la ege malfavora vetero.

Ĉi tiu ne estis la unua regreso ĉe la esplorado de Antarkto, fare de Brazilo, en la lastaj monatoj. En decembro, militŝipo brazila, survoje al la antarkta bazo brazila, ŝippereis , kaj surborde troviĝas 10.000 litrojn da oleo. Ĉi tiu abundo da oleo ankoraŭ ne forgutis de la ŝipo sinkinta, sed la problemo ne estis solvita de la brazila mararmeo, kiu planas reskuan operacion por eviti ekologian katastrofon en tiu delikata regiono.

Brazila deputito akuzas prezidanton de landa futbala je korupto

1 Comments | Published on Wed 22 Feb, 2012 at 23:03 by

La brazila deputito Romario Fario [Romário Faria] - fama eksa futbalisto - deklaris, ke la denuncoj pri koruptaj agoj de la prezidanto de Brazila Futbalo Konfederacio,Rikardo Teiĉejro [Ricardo Teixeira], malhelpas la bona funkciado de la  estonta mondpokalo em Brazilo kaj opinias. ke la konfederacia reganto devas forlasi la lokan mondpokalan komitaton.

Laŭ la deputito, la panoramo tute malbonfartas por la mondpokalo. La rilato inter Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj (FIFA) kaj la Brazila Futbalo Konfederacio (BFK) ne bonas. Same okazas inter la prezidanto de BFK, Rikardo Tejĉeiro kaj la prezidanto de FIFA, Jozefo Blater [Joseph Blatter].  “Ĝi estas grava problemo, ne nur por rilato inter Brazilo kaj la Mondopokalo, sed por la tutmonda futbalo” - deklaris li.

La deputito asertis, ke  Rikardo Tejĉeiro devas forlasi la lokan komitaton definitive, por ne malutili al la organizo. Li aldonis, ke la partopreno de Ronaldo Nazario, iama fama futbalisto, aldonis “la deziratan kredindecon” al la komitato kaj, ke la aliaj komitatanoj devus havi similajn kvalitojn.

Posted in: Ameriko, Kontinentoj Tagged as: Brazilo, futbalo, modopokalo, FIFA, BFK

Plensukcese okazas la postdiploma kurso pri interlingvistiko en Poznano

1 Comments | Published on Tue 14 Feb, 2012 at 13:13 by

La nova grupo, kiu altiris partoprenantojn el foraj landoj, kiel Brazilo, Usono kaj Grekio, en bona etoso travivis sian duan sesion (31.01 – 6.02.2009) kaj la unuajn ekzamenojn. Vizaj problemoj malhelpis, ke la du iranaj gestudentoj alvenu.

Vera Barandovska-Frank enkondukis la partoprenantojn al interlingvistiko; la pola literatura duopo – Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik analizis la e-literaturon de la dua periodo; Michael Farris klarigis la bazajn nociojn de morfologio kaj sintakso per diverslingvaj ekzemploj; Ilona Koutny diskutis kun la gestudentoj pri tiklaj problemoj de e-morfologio, kiel radikkaraktero.

La komuna vespero kun partopreno de poznanaj esperantistoj cxi-foje komencigxis per prelego de Josip Pleadin, gasto el Kroatio, redaktoro de leksikono pri esperantlingvaj verkistoj (Ordeno de Verda Plumo).

Post la sesio, laux la invito de Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka, okazis unutaga ekskurso al Toruń kun vizitoj en Kopernik-Muzeo kaj Etnografia Muzeo, kun esperanta gvidado.

Ilona Koutny