Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts tagged as "Britio"

Hindio estas nun la sesa lando kiu akiris atomenergian submarŝipon

1 Comments | Published on Wed 04 Apr, 2012 at 10:36 by

La 4-an de aprilo, merkredon, la hindaj aŭtoriatoj ekuzis atomenergian submarŝipon, la INS Ŝakra (rusa modelo K15 - Nerpa [К-152 Нерпа]), kiu pezas iom pli ol 8,1 mil tunoj. Hindio estas la sesa lando en la mondo, kiu uzas tia submarŝipo. La aliaj landoj, kiuj havas atomenergiajn submarŝipojn estas Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Francio.

La submarŝipo estas administrata de la hinda mararmeo, fabrikita en Rusio kaj laŭ anonco de la hindaj aŭtoritatoj ne kunportos atomenergiajn armilojn. Hindio jam uzis submarŝipon konstruita en rusio, sed forlasis la projekton je la jaro 1991.

La unua submarŝipo konstruita de la hindoj men estos ŝaltita je la venonta jaro. La ministro pri defenso de la lando, deklaris en oficiala ceremonio, kiu okazis en la urbo Viŝkhapatnamo [విశాఖపట్నం], oriente de la lando, ke la akiro de tiu atomenergia aparato ‘forte impulsos’ la nacian mararmeon.

Kiu minacas kiun? Ĉu la Okcidento islamanojn? Ĉu islamanoj la mondon?

3 Comments | Published on Thu 22 Mar, 2012 at 07:37 by

La plej belan gazetan titolon, kiun mi legis okaze de la “araba printempo” estis en tunizia gazeto en la reto, kies nomon mi ne memoras, kiu tekstis pli mapli: “Ni devas kompreni, kion ili volas”. En tiu kunteskto “ni” estas la araboj kaj “ili” estas la okcidentanoj.

La artikolo klarigis, ke komence de la pasinta jarcento la okcidentanoj volis, ke la araboj liberiĝu el la turkoj. Ili estis kontentaj pri ĉi tiu neesperata helpo, kaj nur poste komprenis, ke ili devis liberiĝi el la turkoj, por ke la okcidentanoj mem regu ilin. Dum la du mondmilitoj la okcidentanoj regis ĉie en la araba mondo, kiu esence estis dividita inter francoj kaj angloj. Post la dua mondmilito venis la fino de koloniismo kaj per foje tre malfacilaj militoj (Alĝerio) oni povis vere liberiĝi nur ke la novaj registaroj, ofte starigitaj de la armeoj, prefere devis kunlabori kun la eksaj koloniaj landoj.

Poste ĝenerale la Okcidento (esence temas pri francoj, angloj kaj usonanoj) dum jardekoj subtenis plurmaniere la lokajn diktatorojn  (Mubarak kaj la aliajn). Poste transnokte, de vespero al mateno, ili decidis, ke ili subtenas la popolojn, kiuj manifestacias kontraŭ la diktatoroj. Nun, kiun ili subtenos poste? Esence de tio, diras la araba ĵurnalisto,  dependos la fakto, ĉu la okcidentaj televidoj parolos pri ni kiel defendantoj de la homaj rajtoj aŭ kiel danĝeraj islamanoj.

Se tiu rakonto estas ĝusta, kaj ĝi estas ĝusta, ni faru al ni kelkajn demandojn:
1 – Kiu okupis la landojn de aliaj: ĉu islamanoj okupis Usonon kaj Eŭropo aŭ ĉu arabaj landoj estis okupitaj?
2 – Kiu provas enkonduki siajn varojn kaj sian civilizon al la mondo: ĉu Tunizio aŭ Usono?

La respondoj al tiuj demandoj ne estas malfacilaj. Estas vero ke ekzistas pluraj malriĉaj islamanoj, kiuj elmigras al Eŭropo kaj Usono, sed prezenti ilin, kiel potencajn invadantojn, kiuj volas ŝanĝi la landojn al kiuj ili elmigris, estas nur truko de la dekstraj partioj por grandigi la rasan malamon inter la loka malriĉa loĝantaro kaj la islamanoj.  Laŭdifine, se oni estas devigata elmigri al alia lando kaj tie fari la plej malagrablajn laborojn kaj esti daŭre en pozicio de malsupereco, oni ne estas invadanto kun espero ŝanĝi la nunan loĝlando.

Sed niaj dekstraj okcidentanoj volas ion plian. Ili volas forviŝi la enmigrintojn el la mapo. Ili volas ĝui ties servojn [oni daŭre bezonas laborantojn por la laboroj, kiujn neniu volas fari], sed samtempe oni ne volas vidi ilin. Oni volas, ke ili rezignu pri si mem, alprenu tuj la okcidentajn valorojn, vestu sin kiel ni vestas nin, lasu siajn sovaĝajn kutimojn, kaj malaperu en la socio. Ofte por islamanoj tio estas malfacila pro la koloro de la haŭto, sed ne estas tiu la ĉefa problemo. La ĉefa problemo estas, ke neniu volonte mortigas sin mem, malaperas kaj renaskiĝas kiel nova homo. La turkoj en Germanujo*, ekzemple, eĉ se ili volus, ili ne povus tuj iĝi germanoj. Tio okazas tre laŭgrade. Ili estas jam malsimilaj rilate al la turkoj en Turkujo*, sed la germaniĝo postulos generaciojn. Kaj prefere ĝi okazos se oni ne postulos ĝin. En tiu situacio, kiu estas la atakanto kaj kiu defendas sin? La vero estas, ke pro la eŭropa kaj usona islam-malamo (islamofobio en eŭropaj lingvoj) la islamaj komunumoj en Eŭropo kaj en Usono (malriĉaj laboristoj – mi rediru tion) ne sukcesas vivi sentime.

Sed kio pri la islamaj teruristoj? Ĉu vi volas nei ke ili ekzistas kaj mortigas senkulpajn homojn?  Tion certe diros al mi okcidenta leganto. Ne, mi ne volas nei tion, sed mi volas nur diri, ke la islamaj teruristoj estas malgranda grupeto, kiu provas reagi. La veraj teruristoj sidas en la registaro de Usono, de Britujo* kaj de Francujo, kaj el siaj sekuraj oficejoj ili ordonas, ke jen oni ataku per aviadiloj Irakon kaj mortigu civitanojn sendistinge je milionoj, ke oni ataku Afganujon* kaj faru la samon, ke oni sendu militŝipojn regi la mezorienton, ktp. Tiuj samaj teruristoj aprobas kaj subtenas ĉiujn teruragadojn de la israela registaro, kiu malrapide estas murdanta tutan popolon, la restantajn kelkajn palestinanojn.
Kial poste surpriziĝi se metiisme kelkaj islamanoj de tempo al tempo provas rezisti?

La laŭtparoliloj de la teruristoj, la okcidentaj televidoj, prezentas grandajn skandalojn, pro la civitanaj militviktimoj en Sirio, sed tute ne parolas pri la fakto, ke Usono kaj Britujo kaj Francujo pere de Kataro jam de longa tempo finance kaj armile subtenas la opoziciantojn al Asad. Mi volus vidi, kion ili dirus se Kataro finance kaj armile subtenus la laboristan partion en Britujo?

La situacio estas tre pli malbona ol tiu de la libro 1984 de Ĝorĝe Orŭel (George Orwell). Nun oni atakas kaj mortigas kaj samtempe konvinkas la homojn, ke la viktimoj estas la murdistoj. Se Kafka estus vivanta, li povus verki amason da kafkecaj noveloj.

de Nunonia-redakcio, laŭ la kolumnisto Renato Korseti [Renato Corsetti]

* Afganio, Britio, Germanio kaj Turkio.

La fundinto de WikiLeaks kandidatiĝos kiel guberniestro

0 Comments | Published on Mon 19 Mar, 2012 at 06:32 by

La fundinto kaj estro de la grupo WikiLeaks, Ĵuliano Asanĵe [Julian Assange] anoncis siajn planojn por kandidatiĝi al aŭstralia gubernio. La anonco estis publikigita pere de la socia reto Twitter. Ĵuliano Asanĵe estas Aŭstralia civitano kaj 40-jaraĝa, kiu en 2010 post publikigo de dokumentoj de la usona armeo pri la iraka milito estis akuzita je seksaj krimoj en Svedio kaj arestita je la 7-a de decembro 2010. Li nuntempe restas mallibere sed hejme en Britio.

WikiLeaks estas retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj. Ĝi kutime ne informas nomojn kaj adresojn de la homoj, kiuj publikigis tiujn dokumentojn. La retejo estas lokita en Svedio.

"Ni ĵus scii pri la ebleco, ke Ĵuliano Asanĵo kandidati, ankoraŭ ne libera, al aŭstralia gubernio. Ĵuliano decidis kandidatiĝi", WikiLeaks anoncis ĝin pepe lastan sabaton, 17-an de marto. La grupo ankaŭ informis, ke planasprezenti kaj apogi kandidaton, kiu konkurencos kun la ĉefministro de Aŭstralio, Ĵulia Gilardo [Julia Eileen Gillard].

Britaj distriktoj enkondukas planon por privatigi la policon

0 Comments | Published on Sun 04 Mar, 2012 at 21:41 by

Diversaj policaj servoj, kiujn provizas nuntempe de publika sektoro en du distriktoj de Britio eblas nun transiri al privata sektoro. La registaroj de Surejo [Surrey] kaj Okcindentaj Midlandoj [West Midlands], respektive en la sudoriento kaj centra-okcidenta regionoj de Britio, esploras la eblecon dungi privatajn gardo-entreprenoj, kiuj respondus por esplorado de denuncoj, patrolado de kvartaloj kaj arestado de eventualaj suspektoj.

G4S, la ĉefa privata gardo-entrepreno en la tuta mondo, jam demonstris intereson negoci. La brita ĵurnalo The Guardian taksis la projekton tre radikala. Tiu decido de la distriktoj sekvas planon por transdono de publika gardo je granda publik-privata asocio, gvidate de la sekretariino de la ministerio pri internaj aferoj, Teresa Maria Maj [Theresa Mary May].

"La decido celas modifi entute la agamanieron de polico, por havigi al la publiko pli bonan servon" - argumentis la proparolanto de la polica departemento de Okcidentaj Midlandoj. Kontraste la proparolantino de Unison, la unio de publikaj servoj en Britio, deklaris, ke "kunigi la privatan sektoron  kun la loka polico estas ege danĝera eksperimento, kaj kun la sekureco kaj kun la mono de la impostpagantoj".

Posted in: Eŭropo, Kontinentoj Tagged as: Britio, Anglio, G4S

Moody’s revizios rangon de 114 financaj europaj instituicioj

0 Comments | Published on Thu 16 Feb, 2012 at 09:24 by

Moody’s la nordamerika entrepreno, kiu difinas la risknivelon anoncis, ke revizios rangojn de centdekkvar financaj europaj instituicioj el dek ses landoj pro la malpozitiva kaj longdaŭra rezulto de la krizo ĉe eŭrozono. La plej atingotaj landoj estas Italio kaj Hispanio, respektive dudek kvar kaj dudek unu entreprenoj reviziotaj de Moody’s tie.

La entrepreno kialigis sian decidon deklarante, ke "la malpozitiva kaj longdaŭra rezulto de la krizo ĉe eŭrozono", kune kun la malvastigo de financaj krediteblecoj kaj la nuntempaj defioj por bankoj kaj valorsocietoj efektive atingis la merkaton.

Moody’s rekonas ekziston de bonaj faktoroj, kiel la registrara apogo de pluraj landoj al siaj entreprenoj, tamem indikis ke tiuj landoj sintas sin premitaj de la krizo. Francio (10), Britio (9), Aŭtrio (8 ), Danio (8 ), Germanio (7), Nederlando (6), Portugalio (6), Svedio (5), Slovenio (4) kaj Svislando (2) estas aliaj landoj revizotaj de  Moody’s .