Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts tagged as "cunamo"

Imperiestro Akihito diskursas por la rekonstruo de Japanio

1 Comments | Published on Sun 11 Mar, 2012 at 22:56 by

Dimanĉon, la 10-an de marto, la Imperiestro de Japanio, Akihito [明仁], en Japanio respekte nomata "Imperiestro Kinjo"[今上天皇], pledis al civitanoj, ke konservu sian subtenon al viktimoj de la cunamo, kiu ruinigis la nordorientan regionon de la lando antaŭ unu jaro, kaj daŭrigu siajn klopodojn por plibonigi la situacion en la tuŝitaj lokoj.

En la nacia teatro de Tokio, omaĝe al viktimoj de la tragedio, la imperiestro paroladis kaj avertis, ke ankoraŭ ekzistas "obstaklojn en la vojo" laŭ kiu la viktimoj de la katastrofo remarŝu al sia kutima vivo. Akompanate de lia edzino, ambaŭ vestitaj per funebraj vestoj, la imperiestro deklaris: "Mi deziras, ke la tuta japana popolo estu kun ili".

Tiu, kiu sidas sur la 'Trono de Krizantemo', kiel kutime estas nomata la plej longdaŭra dinastio en la mondo, estis ankaŭ profunde dankema pro la zorgoj elmontritaj de la mondo antaŭ la katastrofo, kiu skuis la landon je la 11-a de marto. La 78-a jaraĝa imperiestro, kiu antaŭ nur unu semajno forlasis la hospitalon de la universitato de Tokio post kirurgio, elmonstris en pluraj okazoj sian volon ĉeesti en la hodiaŭa omaĝo, malgraŭ lia delikata sano.

Posted in: Azio kaj Oceanio, Kontinentoj Tagged as: Tokio, cunamo, Japanio