Lastan sabaton, la 16-an de marto, la grupoj, kiuj priserĉis la montojn de la norda regiono de Svedio, trovis la kadavrojn de la malaperitaj norvegaj armeanoj. La kvin homoj serĉitaj estis en norvega milita aviadilo, kiu malaperis je jaŭdo, la 14-a de marto, en la norda parto de Svedio.
La kadavroj estis trovitaj proksime de la pinto de monto Kebnekaiso [Giebmegáisi aŭ Giebnegáisi], la plej alta monto de la lando, 150 kilometrojn sude de la artika regiono.
Post kontakti la norvegaj aŭtoritoj kaj la familioj de la viktimoj, la sveda polico konsideris la serĉo-laboroj finitaj, sed daŭre priserĉos la regiono por trovi la tuton de la kadavroj, ĉar ĝis nun nur partoj estis trovitaj. La svedaj aŭtoritatoj sendis sangospecimenojn al Norvegio por ebligi ekzameni ĝiajn DNA.
Jaŭde la aviadilo elflugis la flughavenon en Eveneso, en la norde de Novergio, je la 13 horo kaj duono, sed post nur 23 minutojn palaperis kaj ne plu videblis per la radilokalizilo, kiam ĝi estis superflugante la sveda parto de Sameio.
La aviadilo transportus de tie soldatojn, kiuj partoprenus en internaciajn manovrojn. Ĉirkaŭ 16 mil soldatoj de 14 landoj estis partoprenante en tiu internacia milita programo ekde la komenco de marto.