Jaŭdon, je la 22-a de marto, la hispana futbalteamo Real Madri anoncis projekton pri temoparko konstruota en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La anonco okazis en la stadio Santiago Bernabeu, tiu riska projekto, nomata Real Madrid Resort Island, estos, laŭ la oficiala retpaĝo de la teamo, granda hotelo, kiu miksos turismon kaj futebalon.
La planita inaŭguro okazos en la jaro 2015. La parko estos kontruata en insulo, kaj kovros 50 hektara are kaj enhavos havenon especiale dezajnitan laŭ la simbolo de la teamo. La entrepreno, kiu estras la projekto jam anoncis kelkajn servojn, kiuj estos ofertataj de la parkhotelo, inter ili muzeoo de la klubo, loĝeja areo, luksaj hoteloj kaj la unua stadio ĉe la maro, kiu kapablos ricevi 10 mil personojn.
Real Madrid asociis al registraro de Rasalĥajmo [رأس الخيمة] por disvolvigi tiun projekton. La klubo investos 758 milionojn da euroj por la konstruado de la parko.
Florentino Peres [Florentino Pérez], la prezidento de la hispana futbalklubo, asertis, ke tiu estas la unua paŝo por rilato pli matura kaj longdaŭra kun la mezoriento. "Real Madrid estas de ĉiuj kaj futbalo estas ilo por kunigi la popolojn", aldonis Florentino Peres, dum prezentado en la Salono de Honoro de la futbalklubo.
Silvja Reĝina de Olivejra [Sílvia Regina de Oliveira] estos la unua virino ĉeestante porviran matĉon en la tuta historio de Konmebol, la sudamerika Konfederacio pri Futbalo. La brazila arbitraciistino agos kiel konsilisto de Evandro Roĝerjo Romano [Evandro Rogério Roman] dum la matĉo inter la brazilaj teamoj Santos kaj Internacional. Spitante la fakton, ke ŝi jam emeritiĝis de sia iom longa kariero kiel profesia arbitraciistino ĉe brazilaj matĉoj, Konmebol indikis ŝin kiel la unuan en la kontinento arbitraciistinon ĉeestantan oficialan matĉon.
Ŝi ĝojas por la estonta partopreno en grava historia momento por virinoj ĉe futbalo, kaj komentis, ke ŝi multe festis pro la rekono de sia laboro, demonstrante ekscitiĝon pro la ebleco malfermi novajn pordojn por partopreno de aliaj arbitraciistinoj en profesiaj matĉoj futbalaj en Sudameriko.
"Estas venko favore al la partopreno de virinoj kiel arbitraciisto. Sed ankaŭ estos grava defio - tamen unu plia venko kaj pionireco" diris la nun emerita arbitraciistino, kiu estas 46-a jaraĝa kaj estis la unua virino ka arbitraciis maĉon en la nacia futbalpokalo de Brazilo.
“Ludi gravan rolon ekster la gazono, analizante la arbitraciadon dum la tuta matĉo, poste raporti ĝin plene al la komitato de la sudamerika organizaĵo por analizo de la evoluo de ĉiuj matĉoj ĉe la futbala kontinenta pokalo” eksplikis ŝi sian rolon. La menciita matĉo inter Santos kaj Internacional estas avide atendite de la brazila fanoj, kaj estos unu el la plej gravaj de la unua fazo de futbala turniro 'Liberigantoj de Ameriko'.
La brazila deputito Romario Fario [Romário Faria] - fama eksa futbalisto - deklaris, ke la denuncoj pri koruptaj agoj de la prezidanto de Brazila Futbalo Konfederacio,Rikardo Teiĉejro [Ricardo Teixeira], malhelpas la bona funkciado de la estonta mondpokalo em Brazilo kaj opinias. ke la konfederacia reganto devas forlasi la lokan mondpokalan komitaton.
Laŭ la deputito, la panoramo tute malbonfartas por la mondpokalo. La rilato inter Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj (FIFA) kaj la Brazila Futbalo Konfederacio (BFK) ne bonas. Same okazas inter la prezidanto de BFK, Rikardo Tejĉeiro kaj la prezidanto de FIFA, Jozefo Blater [Joseph Blatter]. “Ĝi estas grava problemo, ne nur por rilato inter Brazilo kaj la Mondopokalo, sed por la tutmonda futbalo” - deklaris li.
La deputito asertis, ke Rikardo Tejĉeiro devas forlasi la lokan komitaton definitive, por ne malutili al la organizo. Li aldonis, ke la partopreno de Ronaldo Nazario, iama fama futbalisto, aldonis “la deziratan kredindecon” al la komitato kaj, ke la aliaj komitatanoj devus havi similajn kvalitojn.
Nuntempa trejnisto de la araba teamo Al Wasl, la argentina futballudisto Diego Armando Maradona deklaris senti sin “persekutata de la Italaj aŭtoritatoj”.
Diego Armando Maradono estas eksa ano de la itala futbala teamo Napolo, kaj laboris tie ekde la fino de la 1980-aj jaroj ĝis komence de la 1990-aj jaroj. Tiutempe li akiris grandan ŝuldon pro enspezimposto, nuntempe tiu ŝuldo nombras jam kvardek milionojn da eŭrojn kaj tri miloj da eurojn ĉiutage aldoniĝas al ĝi. Li kulpas “iun estraranon” de Napolo, ke tiam ne avertis lin ĵustatempe.
“Ĉiam ke mi alvenas al Italio mi ek sintas min kiel krimulo kaj tiu sento estas ege malagrabla. Italio faris min simbolon de forkuranta debitoro”, deklaris s-ro Diego Maradona intervjuite de la itala ĵurnalo Corriere dello Sport.
Batalo inter aroj da futbalaj fanoj en la urbo Port-Saido, en Egiptio, finiĝis tragedie. La konfronto inter apogantoj de Al-Masri kaj Al-Ahli, du el la ĉefaj futbalaj teamoj de Egiptio, lasis 74 mortigitojn kaj centojn da vunditoj.
La konfronto ekestis kiam fano levis banderolon insultantan la kontraŭulojn en la dua duontempo. Post la fino de la matĉo, la gazono estis invadita de fanoj de la teamo Al-Masri (venkinta per 3 goloj kontraŭ 1), por agresi la ludistojn kaj la trejniston de la rivala teamo, Al-Ahli. Sangavidaj fanoj ekĵetis ŝtonojn kaj botelojn, kaj eĉ pafis piroteknikaĵojn sur la rivalojn.
La prezidanto de FIFA, Jozefo Blatero, asertis, ke tiu merkredo estis "nigra tago" por la tutmonda futbalo. "Mi estas ŝokita kaj multe bedaŭras scii, ke ĉi-nokte, granda nombro da futbalaj fanoj pereis pro matĉo en Egiptio. Laŭ la urbestro de Port-Said, multaj mortigoj okazis pro sufokado dum la ĥaosa tumulto. Kuracisto deĵoranta en la urba mortulejo diris, ke inter la kadavroj troviĝis policanoj. Siavice, la vicministro pri sano de Egiptio deklaris, ke "temas pri la plej granda krizo en la historio de futbalo en Egiptio".