Lastan mardon, je la 27-a de marto, tertremo skuis Japanion. La tertremo atingis 6,3 laŭ la momant-magnituda skalo. Laŭ geologia servo la tertremo komenciĝis je 6,2 nordoriente de la ĉefa insulo de Honŝuo. JDK, la japana dissenda korporacio [日本放送協会] kaj la usona geologia agentejo, kiu ĉefe prizorgas geologiajn esplorojn kaj monitoras la tutan mondon, informis, ke oni ne anoncis tsunamoaverton.
La 14-an de marto, du aliaj tertremoj kauzsis maltrankviliĝon inter la japanoj, nur kelkaj tagoj post la omaĝo de la imperiestro Akihito al la viktimoj de la cunamo. La cunamo okazita en marto de 2011 atingis ĉirkaŭ 20 mil viktmojn. Nur tri horoj post la tertremo de 6,8 gradoj - laŭ Riĉter-skalo - kiu atingis la nordan regionon de la lando, alia tertremo je 6,1 gradoj atingis la centran regionon de la insularo. Sekve kaj kaŭze de la tertremo okazis cunamon kaj pereigis milojn da homoj. La samtempaj katastrofoj kaŭzis eksplodojn ĉe atomenergia uzino Fukuŝimo Daiĉi (福島第一原子力発電所).