Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts tagged as "Ĉinio"

Ĉina junulo vendis sian renon por aĉeti iPad-on

1 Comments | Published on Mon 09 Apr, 2012 at 10:47 by

En Ĉinio, kvin homoj estis arestitaj pro komercado de organoj. La denuncoj, kiuj kaŭzis ilian areston rilatas al nekomuna kazo. Lastan vendredon, la ĉinia noticoagentejo de la registaro disvastigis informojn pri 17-jaraĝa junulo, kiu vendis sian renon por aĉeti iPad-on.

La grupo ricevis 220 mil juanojn (ĉirkaŭ 35 mil dolarojn) kontraŭ la organo. La junulo, kiu nun suferas pri renaj problemoj, ricevis 22 mil juanojn kontraŭ la reno. Inter la arestitoj estas la kuracisto, kiu kiururge forrabis la organon. La junulo konatiĝis kun la bando pere de retuma babilado.

La krimon denuncis la patrino de la junulo. Ŝi tuj maltrankviliĝis tiam, kiam la adoleskanto alvenis hejmen portante du multekostajn aparatojn. Ŝi obstini pridemandis sian filon kaj finfine li konfesis, ke vendis sian organon por aĉeti iPad-on kaj iPhone-on.

La paratoj de Apple, ekzemple iPhone kaj iPads, estas tre popularaj en Ĉinio, tamen ĝiaj prezoj estas ege altaj por la lokaj laboristoj. En la lando malabundas donacitajn organojn por la necesaj greftoj. Oficialaj datumoj de la ministerio pri sano informas, ke la homoj, kiuj urĝe necesas grefton, nombras 1 milionon kaj 500 mil, sed nur 10 mil kirurgioj okazas ĉiujare. Pro tio en Ĉinio la ŝakristoj profitas tiun socian problemon por vendi homajn organojn en la nigra merkato. La ezekutitaj kondamnitojn ofte estis uzitaj por solvi tiun problemon, tamen dum la pasinta monato la ĉina registaro promesis forlasi tiun eblon dum la venontaj kvin jaroj.

Posted in: Noticoj, Mondo Tagged as: Ĉinio, iPad, ŝakrado

Hindio estas nun la sesa lando kiu akiris atomenergian submarŝipon

1 Comments | Published on Wed 04 Apr, 2012 at 10:36 by

La 4-an de aprilo, merkredon, la hindaj aŭtoriatoj ekuzis atomenergian submarŝipon, la INS Ŝakra (rusa modelo K15 - Nerpa [К-152 Нерпа]), kiu pezas iom pli ol 8,1 mil tunoj. Hindio estas la sesa lando en la mondo, kiu uzas tia submarŝipo. La aliaj landoj, kiuj havas atomenergiajn submarŝipojn estas Ĉinio, Rusio, Usono, Britio kaj Francio.

La submarŝipo estas administrata de la hinda mararmeo, fabrikita en Rusio kaj laŭ anonco de la hindaj aŭtoritatoj ne kunportos atomenergiajn armilojn. Hindio jam uzis submarŝipon konstruita en rusio, sed forlasis la projekton je la jaro 1991.

La unua submarŝipo konstruita de la hindoj men estos ŝaltita je la venonta jaro. La ministro pri defenso de la lando, deklaris en oficiala ceremonio, kiu okazis en la urbo Viŝkhapatnamo [విశాఖపట్నం], oriente de la lando, ke la akiro de tiu atomenergia aparato ‘forte impulsos’ la nacian mararmeon.

Kuranto forpasas dum la fino de duonmaratono

0 Comments | Published on Wed 15 Feb, 2012 at 07:28 by

Dudek-ses-jaraĝa konkuranto en duonmaratono forpasis tuj post fini la tutan vojon de la vetkurado. La oficialaj instancoj kaŝas la nomon de la atleto, kiu estis identigita nur per la familia nomo Lao. Li svenis tuj post alveni al fino de la dudek kilometroj de la maratono. Aliaj konkurantoj provis helpi lin antaŭ la alveno de la flegistoj. Oni portis lin al  hospitalo, tamem li ne supervivis.

La duonmaratono okazis en Honkongo je la dekdu-a de februaro. Kaj partoprenis en ĝi ĉirkaŭ sepdek miloj da konkurantoj je tri kategorioj. Venkis ambaŭ vetoj du etiopiaj gekonkurantoj, Dereho Abero [Dereje Abera], kaj Misiker Demisie [Misiker Demissie]. Tamem pro la bedaŭrinda pereo, malĝoja etoso atingis ĉiujn konkurantojn.

Bombardoj kaj perforto kontraŭ manifestaciantoj daŭras en Sirio

0 Comments | Published on Fri 10 Feb, 2012 at 06:51 by

La urbo Homso, en Sirio, suferas bombardojn ekde la passinta sabato. Manifestantoj favoraj al la forigo de la nuna prezidento Asad asertas, ke jam pereis dek kvar personojn, sed tiuj mortintoj ĝis nun ne estas agnoskitaj de la registaro. Post elektrika paneo en hospitalo, koviloj ĉesis funkcii kaj dek ok beboj forpasis pro malvarmo.

Ankaŭ ekzistas informoj pri okazantaj agresoj en la urboj Zabadano (tridek kilometrojn nordoriente de Damasko) kaj Hamo (ducent kilometrojn norde de la ĉefurbo). La politika kaj socia sceno en Sirio estas pli kaj pli dramatika depost la publikaj manifestacioj malfavoraj al registraro okazintaj dum la pasinta jaro.

La rusia kaj ĉinia registaroj, kiuj daŭre apogas la sirian prezidenton, vetis la lastan rezolucion de UN (Uniĝintaj Nacioj), kiu proponis la rezignon de la nuna registaro, favore al nova balotado en la lando.