La violentaj konfrontoj okazitaj lastan lundon, je la 9-a de aprilo, inter la jemena milito kaj ribeluloj ligitaj al Al-Kaido, pereigis 60 homojn en la suda regiono de la lando, inklude 40 viroj de la ekstremisma movado.
La konfrontoj okazis en la urbo Lodero, en la provinco Abjano, pereigis 14 militistojn kaj 6 tribaj batalantoj, kiuj apogas la militistaron. Laŭ la laboristoj de la loka administracio, pluraj veturiloj kunportis kadavrojn de la militistoj por enterigi ilin. Tiaj konfrontoj reliefigas la kapablon de la ribeluloj invadi la sudan regionon kaj okazas en malbona momento por la registaro, kiam ĝi reordigas sian militon kaj la sekurotrupojn, kontrolitaj de militistoj ligitaj al la eksprezidento, Ali Abdala Sali [علي عبد الله صالح].
La konfrontoj ekis post atakon de la militisto de Ansar al-Ŝario en Abjano ĉirkaŭ 120 kilometrojn de la havenurbo Adeno. La konflikto kun islamanoj de la suda regiono estas ofta problemo, sed ne nura por la nova prezidento de Jemeno, Abd Rabŭo Mansur Al-Hadij [عبد ربه منصور الهادي], kiu komencis sian mandaton en marto kaj promesis kontraŭstari Al-Kaidon. Jam pli ol cent militistoj de la prezidento estis falĉitaj de serio da atakoj.
Almenaŭ 26 soldatojn de Jemeno mortigis hieraŭ memmortiga atenco ĉe la enirejo de la prezidenta palaco en Mukalo, en la sudoriento de la lando. Laŭ depeŝo de la loka registaro, la tieaj militistaro atribuas la atakon al la islama terorisma grupo Al-Kaida [القاعدة]. Kuracisto kiu sukuris la unua la vunditojn, asertis al la gazetaro, ke ses armeanoj forpasis ĉe hospitalo pro la atenco. Tiuj ses sumiĝis al la aliaj dudeko da soldatoj, kiuj estis mortigitaj en la momento de la eskplodo. Bomboaŭto eksplodis ĉe la enirejo de la prezidenta palaco en Mukalo. Laŭ oficialaj fontoj en la loka armeo, neniu oficiro estis en la palaco en la momento de la atenco. Pere de video, liverita al la loka gazetaro, teroristoj de Al-Kaida konfirmis sian rektan enplektiĝon en la evento, kaj deklaris estis efektiviginta tiun plian martirigan operacion kontraŭ la armeanoj reprezalie al daŭraj krimoj de la elitaj fortoj de la registaro.
La atako okazis horojn post Abduo Rabuh Mansur Al-Hadi [عبد ربه منصور الهادي] ĵuri solemne kiel prezidento antaŭ la parlamento. La nova prezidento eldiris, ke Jemeno pripensu turni sian atenton al ekonomiaj problemoj.Post lia alparolo, protestantoj en Adeno, la loka ĉefurbo, interbatalis kun sekurecofortoj, mortigante unu soldaton. Du soldatoj kaj du civiluloj estis vunditaj. Apoge al la jemenanoj, pli ol tri mil manifestaciantoj kunvenis hieraŭ ekster la sidejo de la Ĝenerala Sindikato de Laboristoj, en Tunizio, por postuli la demision de la ĵuse enpostenigita registaro de Jemeno kaj denunci la atakojn kontraŭ la tieaj subtenantoj.