La grekaj aŭtoritatoj okazigos fruajn balotadojn. Tiu balotado estos la unua ekde la komenco de la ekonomiaj problemoj, komencintaj la finon de la jaro 2009, kiuj mergis Grekion en la nuntempa krizo. La fruaj balotadoj okazos je la 6-a de majo kaj iliajn rezultoj ne estas certaj.
Tutgrekia Socialisma Movado [Πανελλήνιο Σοσιαλιστικό Κίνημα], kaj Nova Demokratio [Νέα Δημοκρατία], la plej grandaj partioj en la provizora registara koalicio, apogas la ĉefministro, Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος], tamen suferas rimarkindan perdon de la popola apogo. Tiu malapogo estas reago al ilia pozicio rilate al la ekonomiaj planoj, kiuj estis proponitaj de la Eŭropa Unio kaj de la Internacia Mona Fonduso (FMI) por helpi Grekion. Kelkaj specialistoj avertas pri la ebleco, ke tiuj partioj ne ricevu sufiĉajn voĉdonojn por elekti novan koalicion.
Ministeria kunveno okazis hodiaŭ, la 11-a de aprilo, por pridiskuti la solvojn por injekti kapitalon en la grekaj bankoj, la plej urĝa kondiĉo por la reviviglo de la landa ekonomio. La kabineto de Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος] informis, ke li petos al la prezidento, Karolos Papoulias [Κάρολος Παπούλιας], la nuligon de la parlamento kaj okazigu balotadon.
“Mi estas pensiulo. Ne eblas al mi vivi sub tiaj kondiĉoj. Mi rifuzas serĉi manĝaĵon en la malpuraĵo. Pro tio mi decidis fini mian vivon”, tiu estas la mesaĝo skribita en etan pecon da paperon, kiun grekia pensiulo kunportis en la poŝo antaŭ sia morto. Dimitri Kristoŭlas, 77-jaraĝa farmaciisto, sin mortigis proksime de la greka parlamento kaj lia sinmortigo vekis kortuŝan doloron kaj rabion en la grekaj civitanoj.
En la noto skribita de la viktimo legeblas akŭzoj kontraŭ la grekan registraron. Li akŭzis la aŭtoritatoj pri “detrŭo de iu ajn esperon rilate al supervivo” per siaj agoj. La pensiulo ankaŭ skribis: "Mi kredas, ke la junularo iam kunportos armilojn al la placo Sintagmo (placo en Ateno, kie li sin mortigis) por pendigi ĉiujn, kiuj perfidis nian nacion, same kiel ja la italoj faris kun Musolino je la jaro 1945”. La versio de la itala faŝisto, laŭ tiu teksto, estas la "registraro por okupo" en Ateno, kromnomata de la pensiulo "Colakoglu [Τσολάκογλου]", la ĉefministro, kiu kunlaboris kun la nazioj je la jaro 1941.
La Movado de la Ĉagrenitoj [αγανακτισμενοι], kiu malŝveliĝis dum la pasinta somero, uzas nun tiun bedaŭrindan sinmortigon kiel nova standardo, spite la tono uzita por alvoki la popolon por manifestacii antaŭ la parlamento. Tiu alvoko fariĝis per la frazo – “ni alkutimiĝu al tiaj mortoj”. La manifestacio finiĝis dum la nokto post konfronto inter manisfestantoj, kiuj survestis anorakojn, kaj la gvardistaro.
La potitikistoj, ĉefe tiuj, kiuj kontraŭis la ekonomiajn reformojn, profitis tiun impaktan okazon: “Kiam la homoj sinmortigas en la placo Sintagmo alvenis ja la fino, la socia kohezo ekas”, diris la estro de LAOS - dekstrema partio, kiu estas nun la kvara plej forta en la parlamento.
Antonis Samaras [Αντώνης Σαμαράς], probabla venonta ĉefministro, deklaris sin “detruita” pro la notico. La nuna ĉefministro, Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος], petis al siaj kuncivitanoj ke en tiaj akraj momentoj plifortigu sian atenton por zorge gardi "tiujn, kiuj tiom malbonfartas".
Lundon, je la 26-a de mardo, Nikolao Sarkozi [Nicolas Sarkozy], prezidento de Francio, deklaris, ke la nombro de laboristoj nuntempe ne dungitaj, daŭre kreskas. Jam estas la 10-a monato de tiu krizo. La ministerio pri laboro informis, ke la nombro de personoj, kiun serĉas laboron dum februaro atingis 0,3%, aŭ 8.400 homoj pli ol la januara nombro. Entute la labora krizo atingas 2.930.800 francojn.
La prezidento anoncis la statistikojn per radio kaj aldonis al ĝi sian kontenton. Laŭ Nikolao Sarkozio, tiu nombro elmontras panoraman plibonigon, ĉar la nombro ne plu rapide kreskas. Tia perspektivo baziĝas en pasintaj datumo. En januaro tiu statistiko indikis 0,5% pli ol decembro 2011. “Tiu ekonomia reviviglo estas perceptinda indiko de nia trapaso al financa krizo en Grekio, kiu kaŭzis fidan krizon, kaj sekve ekonomian krizon” diris la franca prezidento.
La statistikoj ankaŭ reliefigas, ke la laboristoj plej forte tuŝitaj de tiu krizo estas 50-jaraĝaj: 1,3% pli ol la januara nombro, samtempe la nombro de junuloj ne kreskis. Dum la lastaj 12 monatoj la nombro de laboristoj pli maljunaj atingis 14,6% aŭ 111.200 francoj. Laŭ esploro de FIPO - franca instituto pri esplorado de popola opinio (france IFOP), 73% de la francoj taksas tiun problemon ege grava, 26% kiel grava kaj nur 1% deklaris ĝin ne urĝa.
Laŭ eksploro farita de hispanaj sindikatoj kaj konsultejoj, pro la akra ekonomia krizo, administrantoj, teknikistoj, eksaj direktoroj de grandaj entreprenoj kaj aliaj hispanaj profesiuloj, forigas fakojn el siaj vivresumoj por plibonigi siajn ŝancojn trovi laboron.
Malaltigi la kvaliton de siaj vivresumoj estas la ununura solvo trovita de junuloj, kiuj ĵus forlasis universitaton, kaj espertulaj laboristoj, kiuj jam de longe restas ne dungataj, por pli facili trovi laboron. Ĉiutage dek procento da laboristoj kaŝas siajn spertojn forigante informojn de siaj vivresumoj. Tiu estrategio celas ŝajnigi al entreprenoj, ke tiuj laboristoj taŭgas por pli simplaj taskoj.
Tiu adaptaĵo ŝajnas adkvata al nuntempa merkato, tamem specialistoj avertas ke kiam la entreprenoj malkovras la verajn kvalitojn de siaj dungatoj, ektimas ke ili abrupte forlasu la laboron pro eventualaj plibonaj proponoj.