Dum februaro 17,13 milionoj da homoj restis sen laboro en la eŭropa regiono. Laŭ informoj de la eŭropa agentejo pri statistiko, Eŭrostato, la nombro de nedungitoj atingis 10,8% de la tuta popolo. Kompare al la januara statistiko, 10,7%, la februara nombro estas la plej alta ekde la jaro 1997.
La informoj publikigitaj lunde, je la 2-a de februaro 2012, en la eŭrozono 17,13 milionoj da personoj estis registritaj kiel profesie neaktivaj, dum februaro, 162.000 pli ol la januara nombro kaj 1,48 milionoj pli ol la nombro registrita dum februaro de la antaŭa jaro, 2011.
Tiu estas la deka monato dum kiu eŭrozono registras nombron de nedungitaj laboristoj pli alta ol 10% de la aktiva popolo. La ekonomiaj analizistoj atendis stabligon post atingo de 10,7%, tamen ĝi ne okazis. La nivelo en Hispanio daŭre estas la plej alta en la tuta eŭrozono (23,6%), sekve en la statistiko estas Grekio(21%) - kiu estis aldonita al la esploroj kun decembraj datumoj.
En Italio, la tria plej bona ekonomia regiono en la tuta eŭrobloko, la nombro de nedungitaj laboristoj estis 9,3% dum feruaro, 0,2% pli ol la januara rezulto. Francio registris 10% en la sama statistiko. La malplej altaj, kaj konsekvence la plej bonaj rezultoj, en la regiono estis registritaj en Aŭstrio (4,2%), Nederlando(4,9%), Luksemburgo (5,2%) kaj Germanio (5,7%), laŭ Eŭrostato. Entute la Eŭropa Unio registris 10,2% februare kontraŭ 10,1% dum januaro, rekorda nombro ekde la jaro 1997.