La landoj de la Eŭropa Unio (EU) decidis voki siajn ambasadorojn por konsultoj pri Bjelorusio, reage al diplomatiaj agoj de la loka registaro el la lando, post la lastaj sankcioj adoptitaj de EU.
Bjelorusio, konsiderata la lastan diktaturon en Eŭropo, sub la reĝimo de Aleksandro Grigorjevitĉ Lukaŝenko [Аляксандар Рыгоравiч Лукашэнка] decidis forte reagi al lastajn sankciojn aprobitan en Eŭropo kontraŭ Bejlorusio, en kiu EU agis kulpigis 19 juĝistojn kaj du policanojn, kiuj partoprenis en subpremado de la opoziciaj manifestacioj. Pli ol 200 bjelorusoj estas en la nigra listo de Eŭropo, pro tio ke ili haltigis aktivulojn kaj malpermesis ilian vojaĝon al EU. La membro-ŝtatoj ankaŭ kunvokis la ambasadorojn de EU al siaj respektivaj ministerioj por klarigoj kaj determinis, ke ataŝeoj forlasu Bjelorusion.
"Por esprimi solidarecon kaj unuecon, ni decidis maldeploji la ambasadorojn de EU ĉeestantajn en Minsko," diris la reprezentanto por Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko de la bloko, post kunveno de reprezentantoj de la 27 membroŝtatoj en Bruselo. Katerina Margaret Aŝton [Catherine Margaret Ashton] la eŭropa komisionano pri komerco, deklaris ke, EU akompanos deproksime la eventoj en Belorusujo.
EU postulas la liberigon de ĉiuj arestitaj opoziciantoj dum la tumultoj, kiuj erupciis en la ĉefurbo bjelorua je la 19-a de decembro 2010, kiam la opozicio manifestaciis por denunci fraŭdojn en la prezidentaj balotadoj. Tri prezidentaj kandidatoj, inter ili Dimitrij Us [Дзмітры Ус] kaj Andreij Olegoviĉ Sanikov [Андрэй Алегавіч Саннікаў], estis kondamnitaj je kvin jaroj en malliberejo por organizi la mitingojn. Siavice la bjelorusa prezidento, regante la landon ekde 1994, deklaris akuze, ke EU provas humiligi la landon.
Dimanĉon la rusoj festis la finon de Maslenitso [Масленица], la loka karnavalo, dum kiam ili adiaŭas vintron kaj bonvenas printempon. Sed ne nur karnavalo, sed ankaŭ politika protesto agitis la urbon. La moskva centro estis ĉirkaŭita per granda brakumo kaj kovrita per blanka koloro. La blanka koloro ĉi-foje ne estis kaŭzita de la kutima neĝo, aperita dum la rigora rusa vintro. Proksimume tridek mil homoj, uzante blankajn vestojn aŭ portante ion ĉi-kolora, partoprenis en fulma manifestacio, kiu ampleksis 15,4 kilometrojn laŭlonge de la avenuo Sadovoe Koltso, ĉirkaŭante la urbo centro, inkludante la Kremlo.
Fulmaj manifestacioj (angla-lingve 'flashmob') estas mallongaj, kvazaŭ spontaneaj kunvenoj de eta homamaso ĉe publikaj lokoj. Kutime organizitaj per interreto, en kiuj la partoprenantoj kutime agas sammaniere, ekzemple aplaŭdante aŭ telefonante, kaj post kelkaj minutoj malaperas.
La protestantoj kunigis siajn manojn por postuli justajn balotadojn. Ekde decembro 2011, Rusio estis la scenejo de protestoj pro la evidenteco de voĉdona fraŭdo en parlamentaj elektoj fine de la lasta jaro. La organizantoj decidis okazigi ĉi tian akton, tial ke gxi ne bezonas oficialan permeson, tio estas ke ne temas pri koncentriĝo de homoj samloke, ĝi ne postulas antaŭan rajtigon. La "giganta brakumo" komencis je la 14a horo kaj daŭris ĉirkaŭ unu horo.
Homoj tenis la manojn sur la trotuaro, parolante pri la politika situacio en Rusio kaj provis konvinki piedirantojn, kiuj ne ĉeestis la eventon, por aliĝi al protestoj. Tiuj, kiuj partoprenis en la procesio apogis, dirante vortojn de apogo. Multaj maljunaj homoj, kiuj prizorgante sian sanon elektis ne marŝi, supreniris la busojn kiuj iras laŭlonge de la avenuo, kaj ene de la transporto, skuis siajn blankajn koltukojn.
La protestantoj, multaj kun flagoj de la opozicia partio Jabloko [Яблоко] , kies gvidanto, Grigoro Aleksejeviĉo Javlinskjo [ Григорий Алексеевич Явлинский] kontestadas la kandidatiĝon lastsemajne, ĉar laŭ la Voĉdona Komisiono, 25% de la subskriboj kolektitaj de la partio havis iajn neregulaĵojn. La Komitato postulas du milionojn da subskriboj por aprobi sian aplikiĝon. La nuna prezidento Dmitrij Anatoljeviĉ Medvedev [Дмитрий Анатольевич Медведев], kies registara moto estis "modernigo", promociante striktajn leĝojn, kiuj reduktus koruptecon kaj malpliigus burokration en Rusio, anoncita la pasintan septembron, ne serĉas reelekton, malfermante la vojon al Vladimir Vladimiroviĉ Putin [Влади́мир Влади́мирович Пу́тин].