Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts tagged as "merkato"

La takso-agentejoj, kapitalismo kaj la vivo de homoj

0 Comments | Published on Thu 23 Feb, 2012 at 08:54 by

En la Vikipedio en Esperanto ne ekzistas la kapvorto "Takso-agentejoj", kiu ja ekzistas en la angla kaj en multaj aliaj lingvoj. La problemo ŝajnas esti la manko de intereso de esperantistoj pri financaj-ekonomiaj aferoj. Pro tio eble indas iom resume traduki la bazan signifon.

"Kredit-taksa agentejo" estas do kompanio, kiu produktas juĝojn pri la vendantoj de kelkaj specoj de valorpaperoj, alivorte pri ilia kapablo repagi la ŝuldojn je la fino de la prunto kaj daŭre regule pagi la interezojn dum la ŝuldo.

Se oni limiĝus je tio, temus pri tute neŭtrala laboro en la merkato por helpi aĉetantojn de valor-paperoj, kiuj ja volas scii pri la riskoj ligitaj al difinitaj obligacioj. Se vi estus mia amiko, mi neniam konsilus vin aĉeti valorpaperojn de la registaro de Haitio, kiu certe ne povas repagi ion ajn post la tertremo tie, aŭ de granda firmao, kiu estas bankruptonta.

Sed kial, do, tiuj agentejoj faris kaj plufaras erarojn tre suspektindajn? Ekzemple la juĝo pri la valorpaperoj de usona giganta kompanio, Eron, restis tre alta 4 tagojn antaŭ la bankrupto.

Kial de unu tago al alia Francio kaj aliaj landoj de la Eŭropa Unio estas taksataj kiel eblaj nepagantoj de la propraj ŝuldoj?

Nun ĉiuj jam komprenis la ligojn inter la kredit-taksaj agentejoj, la grandaj bankoj kaj la grandaj kompanioj, kiuj investas. Alivorte ili estas ilo en la manoj de la grandaj investantoj kaj spekulaciantoj. Ni supozu, ke usona investkompanio bezonas altigi siajn enspezojn kaj ke ĝi havas monon por investi en Eŭropo. Sufiĉas, ke la taksa agentejo deklaras ankaŭ senbaze ke Francio ne plu estas tiel sekura. La postan tagon la kurzo de francaj valorpaperoj falas kaj la ricevita rento altiĝas. La usona kompanio aĉetas valorpaperojn tre pli bonajn ol ĝi estus povinta aĉeti la antaŭan tagon. Ne gravas ĉu la takso efektive estas kongrua kun la normala situacio aŭ ĉu ĝi estis inventita.

Cetere la taksaj kompanioj ĉiam deklaras, ke iliaj juĝoj estas nur opinioj, kaj kiel tiaj ili estas protektataj de la leĝoj pri libera esprimado de la propraj opinioj.

En la lastaj monatoj iu en Vaŝingtono decidis, ke oni devas disvastigi la plej krudan kapitalismon ankaŭ en Eŭropo, kaj ke la restaĵoj de antaŭaj socialismaj epokoj (sindikatoj, san-servoj, ktp.) estas io malbona, kiu donas malbonajn ekzemplojn al la cetera mondo. La takso-agentejo tuj respondis al la voko kaj komencis ataki la plej malfortajn eŭropajn landojn, kiel Grekion, kaj poste multajn aliajn. Tiuj atakoj, anstataŭ ricevi la respondon "Al la diablo la taksoagentejoj kaj iliaj mastroj!" estis utiligata de la eŭropa dekstro kiel pretekston por pli kaj pli forigi la socian ŝtaton. Kiu gajnas el tio? La usona investkompanioj gajnas monon, kaj la usona sistemo gajnas similajn sistemojn tra la mondo. Kiu malgajnas? La greka ŝtatoficisto, kiu estas maldungita, la itala pensiulo, kies pensio estas tranĉita, la hispana malsanulo, kiu devas pagi por kuracoj, kiuj antaŭe estis senpagaj.

Intertempe la amaskomunikloj de mateno ĝis vespere parolas pri io alia: Alkaida, la terura situacio en Sirio, la rompoj de homaj rajtoj en Tibeto kaj simile. Tre malmultaj seriozaj programoj dissendataj prefere post noktomezo provas analizi la situacion kaj la kaŭzojn. Oni ankaŭ provas kulpigi la bedaŭrinduloj, kiuj suferas pro la afero. Ĉiuj scias ke la problemoj de Italujo ŝuldiĝas al la nelaboremo de italoj kaj la problemoj de EU al ĝiaj tro "molaj" gvidantoj. Tiel la danco por misgvidi la homojn kaj vekigi ilin post iom da tempo en la kapitalisma paradizo daŭras. La itala registaro inventis, ke benzinvendistoj estas kulpaj, ĉar ili ne volas, ke oni vendu benzinon ankaŭ antaŭ la supervendejoj, kiel oni faras en Usono.

Kia mondo!

Renato Korseti

Moody’s revizios rangon de 114 financaj europaj instituicioj

0 Comments | Published on Thu 16 Feb, 2012 at 09:24 by

Moody’s la nordamerika entrepreno, kiu difinas la risknivelon anoncis, ke revizios rangojn de centdekkvar financaj europaj instituicioj el dek ses landoj pro la malpozitiva kaj longdaŭra rezulto de la krizo ĉe eŭrozono. La plej atingotaj landoj estas Italio kaj Hispanio, respektive dudek kvar kaj dudek unu entreprenoj reviziotaj de Moody’s tie.

La entrepreno kialigis sian decidon deklarante, ke "la malpozitiva kaj longdaŭra rezulto de la krizo ĉe eŭrozono", kune kun la malvastigo de financaj krediteblecoj kaj la nuntempaj defioj por bankoj kaj valorsocietoj efektive atingis la merkaton.

Moody’s rekonas ekziston de bonaj faktoroj, kiel la registrara apogo de pluraj landoj al siaj entreprenoj, tamem indikis ke tiuj landoj sintas sin premitaj de la krizo. Francio (10), Britio (9), Aŭtrio (8 ), Danio (8 ), Germanio (7), Nederlando (6), Portugalio (6), Svedio (5), Slovenio (4) kaj Svislando (2) estas aliaj landoj revizotaj de  Moody’s .

Hispanoj kaŝas siajn talentojn por trovi postenon

0 Comments | Published on Thu 02 Feb, 2012 at 08:27 by

Laŭ eksploro farita de hispanaj sindikatoj kaj konsultejoj, pro la akra ekonomia krizo, administrantoj, teknikistoj, eksaj direktoroj de grandaj entreprenoj kaj aliaj hispanaj profesiuloj, forigas fakojn el siaj vivresumoj por plibonigi siajn ŝancojn trovi laboron.

Malaltigi la kvaliton de siaj vivresumoj estas la ununura solvo trovita de junuloj, kiuj ĵus  forlasis universitaton, kaj espertulaj laboristoj, kiuj jam de longe restas ne dungataj, por pli facili trovi laboron. Ĉiutage dek procento da laboristoj kaŝas siajn spertojn forigante informojn de siaj vivresumoj. Tiu estrategio celas ŝajnigi al entreprenoj, ke tiuj laboristoj taŭgas por pli simplaj taskoj.

Tiu adaptaĵo ŝajnas adkvata al nuntempa merkato, tamem specialistoj avertas ke kiam la entreprenoj malkovras la verajn kvalitojn de siaj dungatoj, ektimas ke ili abrupte forlasu la laboron pro eventualaj plibonaj proponoj.

Posted in: Ekonomio Tagged as: Hispanio, krizo, merkato, sindikato