Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts tagged as "Prizono"

Giganta incendio falĉis centojn en hondurasa prizono

0 Comments | Published on Thu 23 Feb, 2012 at 06:08 by

Almenaŭ 368 homoj pereis pro incendio, kiu ekestis la 15-an de aprilo ene de  hondurasa prizono en Komajago, 80 kilometrojn norde de la ĉefurbo, Tegucigalpo. Pluraj familianoj restis dum pli ol 24 horoj apud la malliberejo, esperante ricevi informojn pri siaj enkaĝigitaj parencoj.

Ĝi estis la plej grava incendio okazita en iu ajn latinamerika prizono. La prizono kapablus ricevi adekvate maksimume kvarcent arestitoj, sed spite ĝia pleneco la aŭtoritatoj enmetis tie preskaŭ duoblon da kondamnitoj.

La prezidantido de Tutamerika Komisiono por la Homaj Rajtoj akuzis la hondurasan policon malpermesi al la arestitoj foriri post la komenco de la incendio. La aŭtoritatoj ĝis nun asertis nenion pri la kaŭzoj de la fajro.